B. M. Slösser-Bresler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bep M. SLÖSSER-BRESLER (naskiĝis en 1908 - mortis la 10-an de januaro 2002 en Gorinchem) estis nederlanda ĵurnalistino kaj esperantistino, aŭtorino de la porinfana libro „Erna“.

Ŝi esperantistiĝis en la jaro 1927 kaj restis dumviva membro de UEA seninterrompe 70 jarojn. Ŝia originala rakonto Kion Erna Travivis en Pinurbo aperis unue en la junulargazeto Birdo, poste estis eldonita libroforme fare de IKUE en la nederlanda Dordrecht sub redakto de Truus Durenkamp.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kion Erna Travivis en Pinurbo (52 paĝoj, IKUE, ĉirkaŭ 1950)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jarlibro de UEA 1934 (p. 285: F-ino Betsy Marie Bresler, Werkendam)
  • Jarlibro de UEA 1961 (p. 172, S-ino B. M. Slösser-Bresler, ĵurnalistino, Soestdijk)
  • Kion Erna Travivis en Pinurbo („...la rakonto jam aperis en la junulargazeto Birdo. Laŭ peto de multaj gepatroj kaj infanamikoj ni eldonas ĝin en libroformo.“)
  • Trovanto
  • Esperanto, 3/2002
  • Ordeno de Verda Plumo, 2006