B. Traven

El Vikipedio, la libera enciklopedio

B. TRAVEN (naskiĝis la 25-an de februaro 1882 - mortis la 4-an de marto26-an de marto 1969 en Meksiko, subŝtato Chiapas), estas la pseŭdonimo de germana verkisto, kiu priskribis la vivon de sociale malfortaj homoj, precipe de meksikaj indianoj. Liaj efektivaj nomo, naskiĝdato kaj biografiaj detaloj estis objekto de debatoj inter literatursciencistoj, sed estas certe, ke li pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Meksiko.

Li estas la plej granda literatura mistero de la 20-a jarcento, ĉar li dum sia tuta vivo sekretigis sian identecon. Ŝajnas, ke li aktivis en Germanio kiel aktoro sub la nomo Ret Marut, partoprenis en la Bavaria Respubliko de Konsilantaroj, kaj ekde 1924 li vivis en Ameriko. Eĉ kiel fama verkisto, kies verkojn oni sukcese filmis, li ne volis malkaŝi, kiu li fakte estas, ĉar laŭ lia opinio gravas la verko, ne lia privata vivo. Tial aperis opinioj, ke li estas reĝa bastardo aŭ pesekutata krimulo aŭ revoluciulo k.s. Eble li uzadis ankaŭ la nomojn Hal Croves, Richard Maurhut, Torsvan, Herman Albert Otto Max Feige. Oni eĉ suspektis, ke li estas Jack London, kiu nur ŝajnigis memmortigon kaj daŭrigis sian literaturan agadon sub alia nomo kaj en alia lingvo. Tamen ekzistas bonaj kialoj por suspekti, ke la vera nomo de Marut/Traven estas Otto Feige, kiu devenis el Schwiebus (en la provinco Brandenburgio, Germanio; nuntempe Świebodzin en Pollando).

Traven aŭtoris 12 romanojn, unu vojaĝraporton kaj multe da rakontoj, en kiuj kombiniĝas sensaciaj aventurtemoj kaj ironia humuro kun kritika sinteno pri la kapitalismo, kiu videbligas socialismajn kaj anarkiismajn simpatiojn. Li estas fama precipe per siaj romanoj pri ekspluatataj meksikaj indianoj, kiujn oni dungis dum preskaŭ sklavaj vivkondiĉoj ĉe arbohakado de mahagono - kiu hakis malmulte da arboj, estis dumnokte pendigita sur arbo, sed ne je la kolo, sed nur je la manoj. Tamen tiom pli granda estis la suferado kaj la viroj matene tute ne povis moviĝi.

Sed ankaŭ liaj ceteraj romanoj parolas pri socialaj maljustaĵoj, praktikataj ĉe kotonrikoltantoj, maristoj, laboristoj.

La romanoj kaj rakontoj de B. Traven ĝuis grandan popularecon jam en la periodo inter la du mondmilitoj kaj ankaŭ post la Dua mondmilito. Li longe restis unu el la plej legataj verkistoj de la germanlingva populara literaturo. Albert Einstein, je la demando al li farita: kiun libron li kunportus se ironta sur dezertan insulon respondis: iun ajn kondiĉe ke estus libro de Traven.[mankas fonto]

Verkoj

  • 1926 Die Baumwollpflücker (Koton-rikoltantoj)
  • 1926 Das Totenschiff (La mortula ŝipo) - filmita
  • 1926 Der Wobbly
  • 1927 Der Schatz der Sierra Madre (Trezoro de Sierra Madre) - anglalingve filmita kiel The Treasure of the Sierra Madre
  • 1928 Land des Frühlings (Lando de printempo)
  • 1928 Der Busch (Ĝangalo)
  • 1929 Die Brücke im Dschungel (Ponto en ĝangalo)
  • 1929 Die Weiße Rose (Blanka Rozo)
  • 1931 Der Karren (Ĉaro)
  • 1931 Regierung (Diktaturo)
  • 1933 Der Marsch ins Reich der Caoba (Marŝo en la regnon de mahagono)
  • 1936 Die Troza (Trunko)
  • 1936 Die Rebellion der Gehenkten (Ribelo de pendigitoj) - filmita
  • 1936 Sonnen-Schöpfung / Indianische Legende (Sun-kreinto, indiana legendo)
  • 1940 Ein General kommt aus dem Dschungel (Generalo venas el ĝangalo)
  • 1950 Macario
  • 1958 Der dritte Gast
  • 1960 Aslan Norval
  • 1963 Khundar

Rete atingeblaj estas

Romanoj

Rakontoj

Retejo de B. Traven