BP (firmao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Close-up of a BP Prices Sign Outside A BP.jpg
Emblemo de la firmao BP.

BP (iam British Petroleum, ankaŭ BP Amoco) estas petrol-industria firmao kun ĉefsidejo en Londono. Kune kun Shell, ExxonMobil kaj Total ĝi estas unu el la pintaj petrol-firmaoj de la mondo.

En decembro 1998 BP kaj la usona petrol-firmao Amoco kuniĝis, formante BP Amoco. Kvankam la procezo estis nomata kuniĝo, multaj konsideras ĝin aĉeto de Amoco fare de BP. Post unu jaro la aldono "Amoco" estis forigita de la komuna nomo. "BP" restis, sed ne plu signifas "British Petroleum" ("brita petrola"); ĝi simple estas konsiderata dulitera nomo.

La firmao el ĝi derivis sian novan devizon "beyond petroleum" (angle "trans petrolo(n)" aŭ "pli ol petrolo").

Eksteraj ligiloj