BRICS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el BRIC)
BRICS
emblemo
koalicio • geopolitika komunumo
Komenco 16-a de junio 2009 vd
Filioj Nova Disvolviĝa Banko vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

BRICS (fonetike BRIKS[1]) estas akronimo de la komencaj literoj de jenaj kvin landnomoj en la angla lingvo: Brazilo, Rusio, Barato (India), Ĉinio (China) kaj Sud-Afriko kaj grupiĝo de emerĝantaj landoj rilate al ilia ekonomia evoluo.

En aŭgusto 2023, ĉe la 15-a Pintkunveno de BRICS, la sudafrika prezidanto Cyril Ramaphosa anoncis, ke 6 pliaj landoj, nome Argentino, Egiptio, Etiopio, Irano, Sauda Arabio kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj pretas aliĝi al la komunumo de ŝtatoj sub la nova nomo BRIKS plus kaj kies plena membreco efektiviĝos la 1-an de januaro 2024[2][3][4]. O'Neill ankaŭ elpensis la ideon de la Next Eleven (venontaj dek unu) kiel la "posteulo" al la BRIKS-landoj.

Ĉirkaŭ 40% de la monda loĝantaro – ĉirkaŭ 3,2 miliardoj da homoj, post komenco de 2024 estas 3,7 miliardoj aŭ 46 % – vivas en la BRIKS-ŝtatoj. Ilia parto en la tutmonda Malneta Enlanda Produkto (ĉ. 22,5 bilionoj da eŭroj) estis ĉirkaŭ 25% en 2021.

BRICS estas rigardata kiel vehiklo por venki la ekzistantan unupolusecon sub usona gvidado kaj strebi al multpolusa monda ordo. Kontribuo al tio ankaŭ povus esti la maldolarigo kaj de la mondkomerco kaj de la financa sistemo, al kiu kelkaj el la BRICS-ŝtatoj strebas[5].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝin uzis unuafoje la ĉefekonomo de Goldman Sachs, Jim O'Neill en 2003[6]. De li venas la ideo de ’’Next Eleven’’ ("sekvaj dek unu") kiel "posteulo" de BRIC. El tiuj menciitaj kvin landoj tri estas tielnomataj sojlolandoj, havantaj jaran kresko-proporcion de 5 ĝis 10% (dumtempe: EU ĉirkaŭ 2%). Tiel la prognozoj antaŭdiras, ke ili superos ĝis 2050 la G8-ŝtatojn. Per tio, la tielnomata „okcidenta mondo“ (Eŭropo kaj Norda Ameriko) perdas post 5 jarcentoj sian dominan pozicion en la monda ekonomio.

La 18-an de februaro 2011 Sud-Afriko oficiale aliĝis al BRIC, kiu de tiam nomiĝas BRICS[7].

Ekde 2009, la gvidantoj de la grupo okazigis ĉiujarajn pintkunvenojn.

Etendiĝo al pliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ sudafrikaj informoj, pli ol 40 landoj esprimis intereson pri membreco de BRIKS antaŭ la pintkunveno de BRIKS en aŭgusto 2023 en Sudafriko[8]: 22 ŝtatoj prezentis "specifan peton"  kaj 6 ŝtatoj estas inkludotaj en la grupon ekde la 1-an de januaro 2024.

Nova Disvolva Banko (NDB)[redakti | redakti fonton]

Dum la 5-a jarkunveno, la kvin BRICS-landoj decidis la 27-an de marto 2013 en Durbano, Sud-Afriko starigi komunan evolubankon por diskuti estonte pri alternativo al la ekzistanta Monda Banko, dominata de Usono, kaj la Internacia Monunua Fonduso por havi disponeblajn.

Dum la 6-a kunveno la 15-an de julio 2014 en Fortalezo, Brazilo, estis subskribita la dokumento por la fondo de la tiel nomata Nova Disvolva Banko (NDB).

Ĉi tiu multflanka Nova Disvolviĝa Banko, ankaŭ nomata BRIKS-Banko de Disvolvado, kun sidejo en Ŝanhajo, Ĉinio, funkciu kiel alternativan bankon en la estonteco.

Ĉinio faras la plej grandan kontribuon kun 41 miliardoj da USD al la suma ekkapitalo de 100 miliardoj USD. Brazilo, Rusio kaj Barato ĉiu provizas $18 miliardojn kaj Sudafriko devas kontribui $5 miliardojn.

Parto de la monda ekonomio[redakti | redakti fonton]

lando Loĝantaro MEP (nominala) MEP (Aĉetpova egaleco) Indico de homa disvolviĝo 2021
en milionoj en la mondo en milionoj da USD en la mondo en milionoj da USD en la mondo Indico Loko
 Ĉinio 1.433,9 17.8 17.744.640 18,3 27,206,091 18,6 (alta) 0,768 79
 Barato 1.428,6 17.8 3,176,296 3.3 10,193,541 7.0 (meza) 0,633 132
 Brazilo 216,4 2.7 1,608,080 1.7 3,435,874 2.3 (alta) 0,754 87
 Rusio 144,4 1.8 1,778,530 1.8 4,494,223 3.1 (tre alta) 0,822 52
 Sud-Afriko 60,4 0,8 418,907 0,4 868,576 0.6 (alta) 0,713 109
BRIKS 5 3.283,7 40.8 24,726,453 25.5 46,198,305 31.5 0,738 -
 Etiopio 126,5 1.6 99,269 0.1 312,750 0.2 (malalta) 0,498 175
 Egiptio 112,7 1.4 423,145 0,4 1,455,503 1.0 (alta) 0,731 97
 Irano 89,2 1.1 1,589,869 1.6 1,449,334 1.0 (alta) 0,774 76
 Argentino 45,8 0,6 486,702 0,5 1,083,360 0.7 (tre alta) 0,842 47
 Sauda Arabio 36,9 0,5 833,541 0,9 1,751,176 1.2 (tre alta) 0,875 35
 Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 9.5 0.1 419,762 0,4 724,067 0.5 (tre alta) 0,911 26
Kandidataj landoj BRIKS 420,6 5.2 3,852,288 4.0 6,776,190 4.6 0,772 -
BRIKS 11 3.704,3 46.0 28,578,741 29.4 52,974,495 36.1 0,756 -
mondo 8.045,0 100.0 97,076,276 100.0 146,607,920 100.0 0,732 -

Statuso / Fonto: Loĝantaro en 2023 (Ĉinio kun Honkongo kaj Makao),[9] nominala MEP 2021,[10] MEP (KPP) 2021,[10] IHD 2021[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La revuo Esperanto uzas tian fonetikan formon "BRIKS"
  2. (en) Sharma, Shweta, "Brics countries agree major expansion as six countries invited to join". The Independent, la 24-an de aŭgusto 2023.
  3. (en) du Plessis, Carien; Miridzhanian, Anait; Acharya, Bhargav, "BRICS welcomes new members in push to reshuffle world order", Reuters, la 24-an de aŭgusto 2023.
  4. (en) AFP-Agence France Presse: BRICS To Admit Six New Members Next Year.
  5. (de) Thomas Bonschab, BRICS Plus und der schleichende Weg zur Ent-Dollarisierung. En: Makronom, la 28-an de aŭgusto 2023,
  6. (en) Goldman Sachs "Building Better Global Economic BRICs", novembro 2001
  7. (en) South Africa joins to make BRICS of BRIC - Mukherjee angle
  8. (de) ORF: Algerien stellte BRICS-Mitgliedsantrag. la 21-an de julio 2023,
  9. Monda loĝantara raporto 2023 - 8 miliardoj da vivoj, en la retejo DSW.de (germane)
  10. 10,0 10,1 datumaro de Monda Ekonomia Perspektivo en oktobro 2022 de la Internacia Mona Fonduso (angle)
  11. Raporto pri Homa Evoluo 2021/2022 de la Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj (angle en formato PDF)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]