BRICS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BRIC-ŝtatoj

BRICS estas mallongigo de komencaj literoj de kvar landoj en la angla lingvo: Brazilo, Rusio, Barato (India), Ĉinio (China) kaj Sud-Afriko (Sud-Afriko). Ĝin uzis unuafoje la ĉefekonomo de Goldman Sachs, Jim O'Neill en 2003. De li venas la ideo de ’’Next Eleven’’ (sekvaj dek unu) kiel "posteulo" de BRIC. El tiuj menciitaj kvin landoj tri estas t.n. sojlolandoj, havas la jaran kreskoproporcion de 5 ĝis 10 % (dumtempe: EU ĉ. 2%), tiel la prognozoj antaŭdiras, ke ili superas ĝis 2050 la G8-ŝtatojn. Per tio, la t.n. „okcidenta mondo“ (Eŭropo kaj Norda Ameriko) perdas post 5 jarcentoj sian dominan pozicion en la monda ekonomio.

Ĉ. 40% de la monda loĝantaro – ĉ. 2,8 miliardoj da homoj – vivas en la BRICS-ŝtatoj. Ilia parto en la tutmonda Malneta Enlanda Produkto (ĉ. 33 bilionoj da eŭroj) estas ĉ. 10% en 2007.

La 18-an de februaro 2011 Sud-Afriko oficiale aliĝis al BRIC, kiu de tiam nomiĝas BRICS.[1]

Referencoj