Ba Jin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Li Yaotang
Ba Jin, 1938
Ba Jin, 1938
Persona informo
Aliaj nomoj Ba Jin
Naskiĝo 25-an de novembro 1904
en Ĉengduo
Morto 17-an de oktobro 2005
en Ŝanhajo
Mortokialo Parkinsona malsano
Lingvoj Esperantonorma ĉinafrancaanglaĉina
Nacieco ĉino
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Siĉŭana Universitato • High School Affiliated to Nanjing Normal University
Familio
Frat(in)o Li Jisheng
Edz(in)o Xiao Shan
Infano Li Xiaotang
Okupo
Okupo verkistotradukistoesperantisto • aŭtobiografo • verkisto de porinfana literaturo • politikisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Aŭtuno en la Printempo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj membro de Honora Patrona Komitato
vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo
Esperantistiĝis en 1921 (1924)
vdr
Ba Jin
Persona informo
巴金
Naskiĝo 25-an de novembro 1904 (1904-11-25)
en Ĉengduo
Morto 17-an de oktobro 2005 (2005-10-17) (100-jaraĝa)
en Ŝanhajo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Parkinsona malsano vd
Religio ateismo vd
Lingvoj Esperantonorma ĉinafrancaanglaĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Siĉŭana Universitato • High School Affiliated to Nanjing Normal University vd
Familio
Gefratoj Li Jisheng vd
Edz(in)o Xiao Shan vd
Infanoj Li Xiaotang vd
Profesio
Alia nomo Ba Jin vd
Okupo verkistotradukistoesperantisto • aŭtobiografo • verkisto de porinfana literaturo • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ba Jin ([ba ĝin] (ĉine 巴金, esperante Bakin; naskiĝis la 25-an de novembro 1904 en Ĉengduo, mortis la 17-an de oktobro 2005 en Ŝanhajo; vera nasknomo estis Li Yaotang (ĉine: 李堯棠); adolta nomo: Lǐ Fèigān, ĉine: 李芾甘) estis ĉina kaj esperantista verkisto. Li verkis tri originalajn verkojn en Esperanto[1].

La plumnomo estus formita el la unua kaj lasta silaboj de la ĉinaj formoj de Bakunin kaj Kropotkin, du anarĥiistoj, kiujn admiris Ba Jin. Travive ĝi ŝajnas, ke Ba Jin estis sincera anarkiisto, tamen post la revolucio, li devis silenti kaj fari kompromisojn[2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en riĉa familio en la urbo Chengdu ĉefurbo de la provinco Sichuan kaj tie eklernis la francan kaj anglan. Poste li studis en Ŝanhajo kaj Nankino kaj ekde 1927 en Parizo, kie li verkis sian unuan romanon, Pereo (1928), kontaktis kun anarkiista medio kaj korespondis kun mortigota ital-usona anarkiisto, nome Vanzetti.

Fine de la 1920-aj jaroj li revenis al Ĉinio, nome al Ŝanhajo, kaj dediĉis sian vivon al verkado, eldonado, tradukado kaj redaktado de gazetoj. En 1934 kaj 1935 li estis en Japanio. Dum la 1930-aj jaroj dum li dediĉis sin al verkado de siaj plej famaj romanoj li subtenis la eŭropan revolucian movadon, ĉefe la agadon de hispanaj anarkosindikatistoj antaŭ kaj dum la intercivitana milito. Tio ne plaĉis al la komunisma ĉina movado. Tamen dum la japana okupado de la lando Ba Jin kunlaboris kun la rezista ĉina movado. Li daŭre verkis kaj eldonis en Ŝanhajo eĉ dum la intercivitana milito inter partianoj kaj komunistoj de la Kuomintango. Post la venko de la komunistoj li povis plu verki - ĉefe eldoni literaturajn revuojn - spite sian nepolitikan sintenon, malsimila al tio kio okazis kun aliaj verkistoj.

Dum la Kultura Revolucio la ĉina ŝtato tamen persekutis lin kiel kontraŭrevoluciulon, sed li eltenis kaj estis rehonorigita en 1977. Poste li ricevis publikajn postenojn kaj verkadis ĝis sia morto[3]. En 2001 oni kandidatigis lin por la Nobel-premio pri literaturo. Grandan parton de lia verkaro oni tradukis al diversaj lingvoj, kiel la angla, germana, franca, norvega, sveda, itala, japana kaj Esperanto.

Li longtempe ne aktivis en la Esperanto-movado, sed en la 1980-aj jaroj li estis la vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo. Li estas membro de Honora Patrona Komitato de UEA. En 1990 li ricevis en Fukuoka, Japanio la premion pri azia kulturo.

Esperantisto[redakti | redakti fonton]

Li eklernis Esperanton en la komenco de la 1920-aj jaroj. En 1921 la tiam 17-jara Bakin verkis artikolon "Karakterizaĵoj de Esperanto" publikigita de lia amiko Hujucz, kiu ankaŭ aperigis alian pli seriozan artikolon de Bakin pri Esperanto en 1922. En la jaro 1921 li lernis nur la bazon de Esperanto, sed eĉ tiele li klopodis disvastigi la lingvon. Tri jarojn poste (1924) en Nankino li pli serioze lernis la lingvon. Li legis ĉiujn Esperantajn librojn troveblajn. En 1928 li studis en Parizo, kie li amikiĝis kun Hujucz. Ili starigis grandan amikecon inter si kaj kune malfermis novan paĝon de la ĉina Esperanto-movado.

Poste Bakin sin okupis pri tradukado el la Esperanta literaturo. Vere li uzis Esperanton kiel fonto por siaj tradukaĵoj kaj por riĉigo de la ĉina kulturo. Kiel esperantisto, li tradukis la romanon Printempo en la Aŭtuno de Julio Baghy al la ĉina, kaj mem verkis la romanon Aŭtuno en la Printempo kiel komparan verkon de la verko de Baghy, kiu estis poste esperantigita de akademiano Li Shijun en 1980.

Tiu verko de Baghy eniris en liaj "Elektitaj Tradukoj de Bakin" kompilita de Bakin mem por la eldonejo Sanlian en 1988, sed tie ne aperis aliaj liaj tradukoj el Esperanto kiel "La Floro de l' Pasinto" de E. De Amicis, "Danco de Skeletoj" de Akita Ujhaku kaj "La Morto de Danton" de Tolstoj. Eble por tio, ke temas pri ne originalaj verkoj en Esperanto.

El liaj 150 eseoj du temas pri Esperanto. Unu estas titolita "Esperanto" kaj la alia estas antaŭparolo por la Esperanta traduko de Familio. Krome, en multaj aliaj eseoj troviĝas vortoj pri Esperanto aŭ esperantistoj. Tio montras lian konstantan intereson kaj amon al Esperanto. Tamen li ne multe aktivis en la movado, kvankam en 1980 Bakin flugis al Stokholmo por partopreni la 65-an Universalan Kongreson de Esperanto kaj poste estis gasto de la 71-a Universalan Kongreson de Esperanto okazinta en 1986 en Pekino.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia romano La Familio estas tre fama en Ĉinio kaj la cetera mondo. Ĝi aperis ankaŭ en esperanto-traduko en 1999.

Komence de la tridekaj jaroj aperis lia trilogio el Nebulo, Pluvo kaj Fulmo, dediĉita al temo amo. Dum la dua jardekduono aperis lia trilogio Familio, Printempo kaj Aŭtuno. Alia romano lia estas Frosta Nokto (1946), en kies titolo videblas denove la uzado de privetera terminaro kiel simboloj. Tiuj kvar romanoj estas laŭ kritikistoj liaj plej bonkvalitaj verkoj. Li ankaŭ verkis 150 eseojn ĉefe dum la 1980-aj jaroj.

Tiuj ĉi estas kelkaj el liaj ĉefaj romanoj:

  • Pereo (滅亡 / 灭亡 Mièwáng), 1927.
  • Trilogio Amo (愛情 / 爱情 Àiqíng):
    • Nebulo (霧 / 雾 Wù), 1931.
    • Pluvo (雨 Yǔ), 1933.
    • Fulmo (電 / 电 Diàn), 1935.
  • Aŭtuno en la Printempo, 1932.
  • Trilogio Torento (激流 Jīliú):
    • Familio (家 Jiā), 1933.
    • Printempo (春 Chūn), 1938.
    • Aŭtuno (秋 Qiū), 1940.
  • Frosta Nokto (寒夜 Hán Yè), 1946.

Originala verkaro en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Bakin verkis tri librojn originale en Esperanto[1]:

- "En la malluma nokto", teatra dialogo inter frato kaj fratino kiu penas nokte por atingi fine la verdan stelon.

- "Mia koro", doloraj sentoj direktitaj al jam mortinta patrino.

- "Mia frateto", zorgo al malsana frato, dum surstrate la invadantaj japanoj murdaĉas lokanojn.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉinlingva literaturo

Hu Zongchi

Aŭtoroj de originala esperantlingva literaturo

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Geoffrey Sutton, Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, paĝo 180, eld. Mondial, Novjorko, ISBN 978-1-59569-090-6
  2. (en) Ba Jin, 1904-2005, libcom.org, la 16-an de novembro 2016
  3. "Tri originaloj de Bakin (1904-2005)", Beletra Almanako (31), februaro 2018, p. 14. Ankaŭ por aliaj detaloj de la biografio.
  4. "Tri originaloj de Bakin (1904-2005)", Beletra Almanako (31), februaro 2018, pp. 14-23.
Trovu « Ba Jin » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»