Baĉabazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
portreto de afgana "baĉa"-knabo, 1860-aj jaroj, pentraĵo de Vasilij Vereŝĉagin
Grupo de muzikistoj ludas por la dancoknabo; Samarkando, ĉirkaŭ 1905-1915, foto de Sergej Miĥajloviĉ Prokudin-Gorskij.

Baĉabazio (perse بچه بازی, DMG Bača Bāzī, laŭvorte « ludi kun la infanoj »), estas tradicia formo de pederastio etendita tra centra-orienta Azio ekde ĉirkaŭ la 8-a jarcento, en kiu antaŭadoleskaj kaj adoleskaj knaboj («bača», dancoknabo) en belaj vestoj, simile al virinaj, kun kloŝetoj en manartikoj, dancas kaj ludas tradiciajn instrumentojn en festoj organizitaj por riĉaj viroj («bača bāz», knaboludistoj) kiuj pagas por ilia vivo, manĝo kaj loĝejo. La posedo de dancoknaboj povas utili al knaboludistoj por montri sian aŭtoritaton kaj riĉecon.

Historie pli ofta ol nuntempe, precipe en la nordaj regionoj de Afganio kaj paŝtunaj regionoj en Afganio kaj Pakistano, ĝi dekadencis en la urbegoj ekde la Unua Mondmilito pro la enkonduko de la okcidenta kulturo fare de la brita, franca kaj rusa koloniantoj.

Vestoj[redakti | redakti fonton]

La knabodanco, la Baĉa estas afgania formo de danco. La knabo portas ankaŭ tre belajn vestojn, simile al virinaj vestoj, kaj havas kloŝetojn en manartikoj.

La riĉaj viroj, (la Baĉa Baz, la knaboludisto) pagas por la vivo de la knaboj, por la manĝo, por la loĝejo kaj la knaboludisto faras poste donacon por la maljunaj knaboj.

Muzika kaj danca instruadoj de knaboj[redakti | redakti fonton]

La knabo devas lerni la dancojn kaj devas lerni ludi la tradiciajn instrumentojn. Ofte la knabo devenas de tre malriĉa familio.

La dancaj festoj estas nur kun viroj, sen virinoj.

Puraj kaj nepuraj formoj de la amo en la afgana kulturo[redakti | redakti fonton]

En la afgana kulturo la amo kun virinoj estas konsiderata ne pura, sed la amo de knaboj estas "tre pura" kaj "nobla".

La knaboludisto povas ankaŭ montri sian aŭtoritaton kaj sian riĉecon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ingeborg Baldauf: Die Knabenliebe in Mittelasien. Bacabozlik. Berlino 1988, Germanio. – (Studo pri la knaboludo batscha-bâz-lik (ĉe) la uzbekoj en Afganio.) (Baldauf, Ingeborg Die Knabenliebe in Mittelasien : Bačabozlik; Berlino : Verlag Das Arabische Buch, 1988 Eldonejo La araba libro. 116 p. : Il. serio: Etneco kaj societo; (Etno); (Ethnizität und Gesellschaft. Occasional papers ; 17); kun resumo en angla lingvo, kun literatura listo; ISBN 3-923446-29-2