Baĉki Brestovac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baĉki Brestovac situas en la mapo en la verda municipo
Katolika preĝejo de Baĉki Brestovac
Grekokatolika preĝejo de Baĉki Brestovac

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Baĉki Brestovac, serbe Бачки Брестовац, germane Ulmenau, hungare Szilberek estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Okcidenta Baĉka en municipo de Odĵaci.

Situo[redakti | redakti fonton]

Baĉki Brestovac situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Sombor-Baĉka Palanka.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. Poste la germanoj, kiuj vivis en majoritato, estis deportitaj. En 2002 loĝis en Baĉki Brestovac 3469 da homoj, (serboj 3101 (89 %), ciganoj 35 (1 %), kroatoj 29 (1 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]