Baĥĉisaraja fontano (Puŝkin)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vera Fontano de larmoj en Ĥana palaco en Baĥĉisarajo. Maldekstre busto de Puŝkin.

Baĥĉisaraja fontano (1823, Бахчисарайский фонтан) estas poemo de rusa romantikisma poeto, prozisto Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin (17991837). La aŭtoro prilaboris en la poemo okazintaĵon de neplenigita amo de krimea ĥano Girej, kiu igis omaĝe de sia murdita amantino konstrui en urbo Baĥĉisarajo la t.n. Fontanon de larmoj.

Enhavo de la poemo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

La poemo estas dramo de amo, malamo kaj homa doloro kaj ĝi priskribas kunpuŝiĝon de du mondoj - de pola nobela socio kaj krimeaj tataroj frunte kun ĥano Girej. Tiu atakos nobelaran sidejon de princo Potocki kaj forportos lian filinon Maria. Pro ŝia beleco li estas neatendite kaj ĝis profundo de sia koro trafita kaj li prenos ŝin en sian haremon. La ĝisnunaj edzinoj de la ĥano tre malfacile egaliĝas kun lia subita neintereso. Precipe kartvelianino Zarema Marri minacas, ke ŝi trapikos ŝin per ponardo, se ŝi prenos ŝian amon de la ĥano. Foje Maria estas trovita morta kaj Zarema estas ekzekutita. Ĥano Girej poste igos omaĝe de Maria konstrui fontanon, ĉe kiu li poste tage-nokte tristas sola en sia senfina doloro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.


Adaptoj[redakti | redakti fonton]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la poemo komponis en la jaro 1934 rusa komponisto Boris Asafjev samnomatan baleton.

Filmo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]