Baĥmana ajmofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Baĥmana ajmofilo
Baĥmana ajmofilo
Baĥmana ajmofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. aestivalis
Aimophila aestivalis
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
{{{specioj de subdivizio}}}

Aimophila aestivalis aestivalis
Aimophila aestivalis bachmani
Aimophila aestivalis illinoensis

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Baĥmana ajmofilo, Aimophila aestivalis, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj. Temas pri malgranda membro de la grupo de la Amerikaj paseroj kiu estas endemia de sudorienta Usono. Tiu specio ricevas sian nomon honore de John Bachman.

Ties reprodukta habitato estas malferma arbaro de pinoj. Ili konstruas kupolan neston kutime surgrunde ĉe herbotufo aŭ arbusto. La ino demetas 3–5 ovojn.

La Baĥmana ajmofilo estas ĉefe birdospecio de nemigrantaj loĝantaj birdoj, sed ili povas retiriĝi el kelkaj el la plej nordaj teritorioj. Tiu specio estas ĉefe granivora, sed ili manĝas ankaŭ iome da insektoj.

Tiu birdospecio estas konsiderata Preskaŭ Minacata, kaj habitatoperdo estas unu el la plej gravaj faktoroj ofte citataj pro ties malpliiĝo. Ankaŭ habitatodegradado pro postaj stadioj de arbaraj sukcedoj atribuĝis al malpliiĝo de tiu specio. kontrolitaj incendioj povas helpi al rekuperado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj havas ruĝecbrunajn suprajn partojn kaj kronon kun griza kaj nigra striecoj en nuko, dorso kaj unuarangaj flugilplumoj. La vizaĝo estas flavecgriza kun ruĝecbruna okulstrio. Ĝi havas sablokoloran bruston kaj blankecan ventron. Estas hela okulringo kaj la kruroj estas rozkolorecaj. La beko estas metalece griza sed kun pli malhela supra bordo.

La kanto ekas per klara fajfo, sekve de mallonga trilado.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Laŭ studoj la Baĥmanaj ajmofiloj loĝas ĉefe en sudorienta Usono el la centra regiono de duoninsula Florido norden al limigitaj areoj de pleja suda Virginio kaj okcidenten tra partoj de Tenesio, Kentukio kaj Misurio al orienta Oklahomo kaj orienta Teksaso [1][2]. Baĥmanaj ajmofiloj povas rare ĉeesti en pli nordaj areoj kiuj estis parto de ties historia reprodukta teritorio, inklude plej parton de Ilinoiso, Indianao, Ohio, okcidenta Virginio kaj partoj de Pensilvanio kaj Marilando [1][3][4].

Studoj priskribas ankaŭ la teritoriojn de la 3 subspecioj de Baĥmana ajmofilo. Aimophila aestivalis aestivalis reproduktiĝas pli oriente, el sudorienta Suda Karolino al duoninsula Florido. Aimophila a. bachmanii loĝas okcidente de A. a. aestivalis al Misisipio kaj norde al Kentukio. Aimophila a. illinoensis loĝas en la plej okcidentaj regionoj de la teritorioj de la specio [1][2][4].

Biologio[redakti | redakti fonton]

Migrado[redakti | redakti fonton]

Studoj kaj kampogvidilo resumas la limigitan informon disponeblan pri la migrado de la Baĥmana ajmofilo [1][2][3][4]. Baĥmanaj ajmofiloj en la suda parto de la teritorio estas loĝantaj birdoj, dum tiuj de Misurio, Arkansaso, orienta Oklahomo, Tenesio, Virginio, partoj de Norda Karolino, kaj pleja nordaj Misisipio kaj Alabamo migras suden dum vintro [2]. Pro ties sekretema naturo vintre, determini la ĉeesto de Baĥmanaj ajmofiloj malfacilas. Tamen vidaĵoj de Baĥmana ajmofilo en reproduktejoj kaj specimenoj de subspecioj kolektitaj for de la normala reprodukta teritorio sugestas ke okazas printempa migrado el meza marto al majo kaj aŭtuna migrado el fino de aŭgusto al fino de oktobro [1][3][4].

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono de la Baĥmana ajmofilo tipe ekas aprile kaj pluas tra aŭgusto. Laŭ studoj la plej frua dato por ovoj de Baĥmana ajmofilo en Florido estas la 14a de aprilo kaj la plej malfrua 4a de aŭgusto [4]. La plej frua nesto de Baĥmana ajmofilo trovita dum studo en longfolia pinhabitato de Suda Karolino estis la 10a de aprilo, dum la plej malfrua nesto dum kovado estis la 5a de aŭgusto [5]. En studo pro la reproduktado de Baĥmana ajmofilo en mallongfolia kaj de “loblolly” pinoplantejoj de Arkansaso, ovodemetado ekis tiom frue kiom la 17a de aprilo kaj pluis ĝis la 26a de aŭgusto. Tamen, 85 % de la ovaroj ekis en majo, junio, au julio [6]. Studo resumas la tempon de la nestokonstruo kaj la ovodemetado de la Baĥmana ajmofilo, inklude informojn el pli nordaj areoj de la historiaj teritorioj de la Baĥmana ajmofilo[1].

La Baĥmanaj ajmofiloj tipe faras 2 ovodemetadojn por reprodukta sezono kaj renestumas post malsukcesaj klopodoj [6]. En mallongfolia kaj de “loblolly” pinoplantejoj de Arkansaso, la averaĝa tempo inter idoj de la 1a ovodemetado kaj komenco de la 2a estis 12.3 tagoj. Tio ne estis grave (p=0.39) diferenca ol la averaĝaj 9.7 tagoj inter malsukcesa nesto kaj sekva nestoklopodo. Averaĝe, inoj klopodis 3.1 nestojn por sezono. La maksimuma nombro de klopodoj por sezono estis 5 [6]. La maksimuma nombro de nestoj klopoditaj en longfolia pinhabitato de Suda Karolino estis ankaŭ 5. Post 2 sukcesaj nestumadoj, unu ino klopodis 3foje fari 3an ovodemetadon [5]. Limigitaj pruvoj, resume en studoj, sugestas ke 3 ovodemetadoj por sezono povas okazi foje [1][4]. Datoj de eblaj 2aj ovodemetadoj inkludiĝas en unu el tiuj studoj [1].

La nestoj de Baĥmana ajmofilo konstruiĝas surgrunde fare de inoj kaj ĉefe el herboj. Ĉiuj nestoj (n=71) trovitaj en studo de mallongfolia kaj de “loblolly” pinoplantejoj de Arkansaso konstruiĝis surgrunde. Plej parto de nestoj (70 %) estis konstruitaj ĉe bazo de andropogonaroj, kvankam troviĝis nestoj ĉe la bazo de malgrandaj arboj, fiherboj kaj aliaj herbospecioj [6]. Samstude nur 7 % de la nestoj ne estis tute aŭ parte kun kupolo. Plej parto de nestenirejoj estis orientitaj norden [7]. Kelkaj studoj resumas informon pri nestokonstruo [1][3][4]

Laŭ studoj, ovargrando varias el 3 al 5 [3][4]. Averaĝa ovargrando en loko de Arkansaso estis 3.9 [6], dum en longfolia pinokomunumo de Suda Karolino ovargrando estis 3.6 [5]. Ambaŭ el tiuj studoj trovis gravajn (p≤0.02) malpliiĝojn ĉe ovargrando dum la reprodukta sezono progresis [5][6]. En seka preriloko de Florido (n=9) averaĝa ovargrando estis 3.44 kaj en alia (n=5) estis 3.6 [8]. En mallongfolia kaj de “loblolly” pinoplantejoj de centra Arkansaso, la imoj demetis averaĝon de 11.6 ovoj (n=20) laŭ la fluo de la reprodukta sezono [6].

En mallongfolia kaj de “loblolly” pinoplantejoj de centra Arkansaso, inoj kovis ovojn dum 13 al 14 tagoj. La averaĝa idozorga periodo estis 9 tagoj, kaj la averaĝa periodo inter idozorgo kaj sendependo estis 25 tagoj. Ambaŭ gepatroj idozorgas dum tiu periodo [6]. Kvankam mankas informoj, iu studo sugestas, ke la Baĥmanaj ajmofiloj probable reproduktiĝas unu jaron post eloviĝo [1].

Baĥmanaj ajmofiloj montras fidelon al reproduktaj lokoj. Dum 2jara periodo en mallongfolia kaj de “loblolly” pinoplantejoj de centra Arkansaso, 6 de 34 plenkreskuloj revenis al areoj kie ili havis teritorion en pasinta jaro. Tio variis laŭ jaroj, kun 29 % de revenindico de ringitaj plenkreskuloj en 1983 kaj neniu en 1984 reveninte al loko en 1985. Junuloj ne revenas (n=60) al loko [6].

Nestosukceso[redakti | redakti fonton]

Valoroj de nestosukceso ĉe la Baĥmana ajmofilo varias. Taga nesta survivindico de la Baĥmana ajmofilo gamis el 0.89 al 0.96 laŭ lokoj kaj jaroj en la seka prerio de centra Florido. Averaĝe 3.13 birdoj estis zorgitaj ĉe sukcesa nesto de Baĥmana ajmofilo. Ĉirkaŭkalkuloj de produktiveco gamis el 1.21 al 4.16 idojn por paro por jaro laŭ lokoj kaj jaroj [8]. En de Suda Karolino longfolia pinokomunumo, taga survivindico de nestoj de Baĥmana ajmofilo en 1995 estis 0.952, kio estis grave (p=0.04) pli alta ol tiu de 1996 de 0.889. Pli fruaj nestoklopodoj (antaŭ 15a de junio, n=15) havis grave (p=0.05) pli altajn survivindicojn ol tiuj kiuj ekis pli malfrue en la jaro (n=11). Taga nesta survivindico estis 0.922 dum kovado kaj 0.973 dum idozorgado [5]. En centra Arkansaso, taga sukcesindico dum kovado estis 0.965, dum dum idozorgado estis 0.919 [6]. En arbarklarejoj de sudcentra Misurio, 8 inoj de Baĥmana ajmofilo zorgis averaĝon de 1.5 junuloj por sezono dum 2 jaroj [9]. Predado respondecas pri 80 % de la ovoperdoj en studo de Arkansaso [6] kaj pri 94 % de nesta malsukceso en lokoj de centra Florido [8]. Informo pri la nestopredantoj de la Baĥmana ajmofilo troviĝas en la sekcio pri Predantoj de tiu artikolo. Molotroj [6] kaj nestabandono [8] estis la aliaj kialoj de nesta malsukceso.

Survivado[redakti | redakti fonton]

Survivado de Baĥmanaj ajmofiloj dum la reprodukta sezono estis pristudata en areo de Suda Karolino kie hegemonias longfolia pino [5][10]. Rekaptado de ringitaj birdoj rezultis en monata survivindico dum la reprodukta sezono de 0.94 [10]. Uzante raditelemetrion, oni sciis, ke averaĝa survivado de Baĥmanaj ajmofiloj el 20a de aprilo al 26a de julio estis 80.0 %. En alia raditelemetria studo, 4 mortoj el 38 Baĥmanaj ajmofiloj estis dokumentataj dum 2 jaroj. La ĝenerala survivindico dum la reprodukta sezono estis ĉirkaŭkalkulata je 0.893 [5]. Laŭ studo, oni kaptis Baĥmanan ajmofilon kiu estis almenau 3jaraĝa [1].

Preferata habitato[redakti | redakti fonton]

Baĥmanaj ajmofiloj loĝas areojn kun densa tavolo de surgrunda vegetaĵaro kaj malfermaj herbejoj kun disaj arbustoj kaj arbetoj, inkluda novajn klarejojn kaj malfermajn pinarbarojn (Pinus spp.) [9][11][12][13] 66.

Habitatokarakteroj[redakti | redakti fonton]

Ke la Baĥmana ajmofilo bezonas densan tavolon de herba vegetaĵaro estas amplekse dokumentata. Vegeta denseco estis pli granda sub 0.9 m ol super 0.9 m kaj la porcenta grundotavolo kaj la porcenta herbotavolo estis ege pli altaj (>58%) en lokoj okupataj de la Baĥmana ajmofilo ol la neokupataj lokoj en Arkansaso, Alabamo, Florido, Suda Karolino kaj Norda Karolino [14]. En 17- al 28-jaraĝaj plantejoj de eliota pino de nordokcidenta Florido kiu estis incendiita en 4 jaroj, la abundo de Baĥmana ajmofilo estis ege (p=0.043) rilata (r=0.46) al relativa volumo de herbo. En longfoliaj kaj pinaroj de “loblolly” de diversaj aĝoj kaj laŭ diferencaj preparadoj en Suda Karolino, la areoj okupataj de la Baĥmana ajmofilo ege havis altajn volumojn de vegetaĵaro ≤ 1 m supergrunde [11]. Lokoj okupitaj de la Baĥmanaj ajmofiloj en longfoliaj pinarbaroj de Florido aranĝitaj por la Blankvizaĝa buntpego (Picoides borealis) havis ege (p=0.007) pli altajn vegetodensecojn ≤ 0.5 m ol ĉe neokupitaj lokoj de la studita areo. Ankaŭ herbodenseco, ĉefe de andropogonoj (Andropogon spp. kaj Schizachyrium spp.) ≤ 0.5 m supergrunde, estis ege (p=0.004) pli granda ol ĉe okupitaj kompare kun la neokupitaj lokoj [13]. Baĥmanaj ajmofiloj estis ege (p≤0.01) pli abundaj en miksita arbaro de pino kaj herbejo en Misisipio, kio havis pli grandan subkreskaĵaron, herbojn kaj fiherbarojn, ol tradicie aranĝitaj lokoj [15]. En 1- al 6-jaraĝaj pinaroj de “loblolly” de orienta Teksaso, herba grundotavolo (p=0.003) estis pli granda en studataj areoj okupitaj de la Baĥmana ajmofilo [16]. En sudcentra Misurio la klarejoj okupitaj de la Baĥmanaj ajmofiloj havis ege multe pli da herbo (p=0.03) kaj de fiherboj (p=0.0005) ol neokupitaj klarejoj [9]. Tamen vegetodensecoj sub 0.9 m kaj procenta grunda kaj herbo tavolo en areoj okupitaj de la Baĥmana ajmofilo ne diferencas grave (p>0.05) el neokupitaj areoj de plantejoj de pinoj “loblolly” kaj mallongfolia en Arkansaso [12].

Faktoroj kiaj disereco de vegetaĵaro kaj specikompono de la grundotavolo povas efiki la taŭgecon de la habitato per influo super la manĝosukceso kaj la manĝodisponeblo kaj de nestomaterialo. En Georgio, la Baĥmanaj ajmofiloj ne ĉeestas en malfermaj areoj kun uniforme densa herbeca vegetaĵaro, spite la fakton ke tiuj lokoj havas similan volumon de vegetaĵaro ≤ 1 m supergrunde kiel ĉe ĵusincendiitaj pinaroj kiuj estis okupitaj de la Baĥmana ajmofilo [17]. Observado de la Baĥmana ajmofilo en klarejoj en orienta Teksaso sugestas ke ili povus preferi altajn herbojn en tufoj pli ol laŭ uniforma distribuado [16]. En mallongfolia kaj de “loblolly” pinoplantejoj de Arkansaso, eksplikoj sugestas pro manko de pruvoj ke la karaktero de la grundotavolo influas la selektadon de reproduktaj teritorioj inklude la gravon de habitatokarakteroj kiuj ne estis mezurataj, kiaj disereco de la herba tavolo kaj la specikompono [12]. En hegemonia longlfolia pinarbaro de Georgio, la Baĥmanaj ajmofiloj estis ege (p=0.04) pli abundaj en areoj kie la grundotavolo estis ĉefe de Bejriĉa aristido (Aristida beyrichiana), kompare kun la relative ĝenataj komunumoj de andropogonoj (Andropogon spp.) kaj silkoherbo (Pityopsis spp.) [18].

Kvanto de rubo en loko povas influi la habitatoselektado fare de la Baĥmana ajmofilo. Procenta rubotavolo estis ege alta (>58%) en lokoj okupitaj de la Baĥmana ajmofilo en Arkansaso, Alabamo, Florido, Suda Karolino kaj Norda Karolino [14]. Kvankam la statistika gravo ne estis kalkulita pro la malgrandaj ekzemplograndoj, la Baĥmanaj ajmofiloj ĉeestis je pli altaj densecoj en kontrolitaj ejoj (1.5 teritorioj/40 ha) ol en ejoj kie oni forĵetis lignorubaĵojn >10 cm en diametro (0.4 teritorioj/40 ha) en pinaro de “loblolly” de Suda Karolino. Haggerty [14] sugestas ke la rubo povus havigi habitaton por la predoj de la Baĥmana ajmofilo, sed ke tro da rubo povus ĝeni manĝadon. En mallongfolia kaj de “loblolly” pinoplantejoj de Arkansaso, rubotavolo (78 %) kaj profundeco (1.2 cm) en lokoj okupitaj de la Baĥmanaj ajmofiloj estis ege (p≤0.01) pli malaltaj ol rubotavolo (88.9 %) kaj profundeco (4.2 cm) de neokupitaj lokoj [12].

Baĥmana ajmofilo loĝas en areoj kun malferma subkreskaĵaro. En lokoj de orienta Teksaso de diversaj aĝoj el klarigado, la studitaj areoj okupitaj de la Baĥmanaj ajmofiloj havis ege (p<0.01) pli malmultajn mallongajn (≤ 3m) kaj altajn (> 3m) arbojn ol la neokupitaj studitaj areoj [19]. En longfoliaj kaj de “loblolly” pinaroj de diversaj aĝoj kaj laŭ diferencaj preparmanieroj en Suda Karolino, ejoj okupitaj de la Baĥmanaj ajmofiloj ege havis malaltajn volumojn de vegetaĵaro el 2 al 4 m supergrunde kompare kun neokupitaj lokoj [11]. En mezaĝaj kaj maturaj arbaroj de Georgio komponitaj ĉefe de pino “loblolly”, la densecoj de Baĥmana ajmofilo estis negative asociaj kun la volumo de arbo/arbusto kaj de vegetaĵaro el 3 al <5 m [17]. En mallongfolia kaj de “loblolly” pinoplantejoj de Arkansaso, la reproduktaj areoj de la Baĥmana ajmofilo havis ege pli malaltan procentan kanopetavolon (p<0.001), pli mallongan arbarvegetaĵaron (p≤0.01) kaj pli malmultajn arbojn (p<0.001) kaj arbustojn (p≤0.05) ol neokupitaj lokoj [12]. En sudcentra Misurio, la Baĥmanaj ajmofiloj loĝas en klarejoj kun malpli da 30 % de arbartavolo, kaj la okupitaj klarejoj havis ege (p≤0.05) pli malaltajn procentaĵojn de deciduaj kaj koniferoj kaj de totala arbarvegetaĵaro [9]. Meztavola denseco estis marĝene (p=0.055) pli granda en neokupitaj lokoj, kaj la abundo de Baĥmana ajmofilo estis ege (p=0.043) negative rilata (r= –0.446) kun meztavola denseco en longfoliaj pinaroj de nordokcidenta Florido. Tamen, relativa abundo de Baĥmanaj ajmofiloj ne estis ege (p=0.107) asocia kun kanopetavolo kaj ne estis grandaj (p=0.133) diferencoj en kanopetavolo inter okupitaj kaj neokupitaj lokoj [13].

Estas pruvo ke la Baĥmana ajmofilo povas preferi lokojn kun iome da alta vegetaĵaro. En nord-centra Florido, densecoj de Baĥmanaj ajmofiloj en junaj (2–4jaraĝaj) plantejoj de eliota pino kun artefaritaj lasaĵoj aldone (n=3) estis 31.4 paroj/km², dum en simila vegetaĵaro sen lasaĵoj (n=3) la denseco de Baĥmana ajmofilo estis 22.3 paroj/km². En areo de Suda Karolino komponita de longfolia kaj “loblolly” pino, la Baĥmanaj ajmofiloj loĝis je ege (p=0.002) pli alta denseco en klarejoj ol ĉe mezaĝaj (22–50jaraj) lokoj, dum en alia areo klarejoj havis relative malaltajn densecojn de Baĥmanaj ajmofiloj. Vegetodiferencoj inter la 2 lokoj ŝajne klarigas la diferencon. La loko kun relative malaltaj densecoj de Baĥmanaj ajmofiloj estis eltranĉita, kun rezulto en pli malalta volumo de vegetaĵaro el 1 al 2 m supergrunde. Aŭtoroj sugestas ke manko de vegetaĵaro en tiu alta teritorio povus havi limigitajn ripozejojn, rezulte en pli malmultaj birdoj en la loko [11]. Studo pri la habitatokarakteroj de la Baĥmana ajmofilo en 1- al 6-jaraĝaj pinaroj de “loblolly” de orienta Teksaso kondukis al rekomendoj ke 2 al 5 altaj (12 m) arboj/100 ha restu en klarejoj kiel ripozejoj por la Baĥmana ajmofilo [16]. En Georgio manko de vegetaĵaro el 3 al <5 m estis sugestita kiel ebla kialo por foresto de la Baĥmana ajmofilo el malferma kampara vegetaĵaro [17]. Tamen sudoriente vegetodenseco el 0.91 al 1.8 m supergrunde varias amplekse en lokoj okupitaj de la Baĥmanaj ajmofiloj, sugeste ke ties postuloj por denseco de tiu vegetotavolo estas kompare flekseblaj [14].

En seka prerio de centra Florido, la Baĥmanaj ajmofiloj uzis tufojn de palmetto kiuj havis "naturajn" nestotruojn ege (p<0.001) pli ol espereble baze sur disponeblo. Aŭtoroj sugestas, ke la Baĥmanaj ajmofiloj en preria habitato uzas nestotruojn kiel areojn de fuĝado el predantoj [20].

Peĵzaĝa influo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj studoj priserĉadis la gravon de pejzaĝoj atribuitaj al la Baĥmanaj ajmofiloj. Por studo de la ebla gravo de disereco de vegetaĵaro en loko vidu la sekcion pri habitatokarakteroj.

La kapablo de la Baĥmana ajmofilo por detekti kaj koloniigi areojn antaŭ kiam jam ne estas taŭgaj lokoj povus dependi el la grando kaj izoleco de la habitato. En sud-centra Misurio, nur klarejoj ≥ 11.7 ha estis okupitaj de Baĥmanaj ajmofiloj [9]. La probableco ke la Baĥmana ajmofilo okupas miksitajn pin-herbejojn en Misisipio pliiĝis laŭ grando de areoj kun longa incendisekvo, sukcedo de mallongaj rikoltoj kaj ne forigo de tranĉitaj ligneroj (p=0.05) kaj laŭ la perimetro de la area proporcio de tiuj areoj pliiĝis (p=0.02) [15]. En Suda Karolino, la distanco el fontaj populacioj ege (p≤ 0.05) influis la kapablon de la Baĥmanaj ajmofiloj por koloniigi ĵusajn klarejojn en ambaŭ jaroj en unu studita areo kaj en 1 de 2 jaroj en alia studita areo. Aŭtoroj sugestas, ke la esto de koridoroj en la lasta studita areo povus esti rezultanta de la fakto ke la distanco estis malpli influa [21].

La asocio de la Baĥmana ajmofilo kun arbarborda habitato estas necerta. En orienta Teksaso klarejoj kun relative abundaj pinoj “loblolly”, lokoj kie la teritorioj de Baĥmana ajmofilo estis ege (p<0.01) pli proksimaj al la arbarbordoj de studita areo kaj la nombro de Baĥmanaj ajmofiloj estis ege (p<0.05) rilata (r=–0.22) kun la distanco al bordo [19]. Tamen, en seka prerio de centra Florido la diferenco en la densecoj de Baĥmana ajmofilo en la bordo- kaj kernohabitatoj ne gravis (p≥0.36), kaj ambaŭ bordo- kaj kernohabitatoj estis konsiderataj taŭgaj por populacioj [8].

Teritorio kaj denseco[redakti | redakti fonton]

La teritorigrando de la Baĥmana ajmofilo varias. En klarejoj de Misurio, informoj de averaĝaj reproduktaj teritorioj de la Baĥmana ajmofilo rangas el 0.62 ha, n=13 al 2.9 ha, n=7 [9]. En mallongfolia kaj de “loblolly” pinoplantejoj de centra Arkansaso, la hejmogrando (n=25) dum la reprodukta sezono estis 2.5 ha [12]. En loko de sud-centra Florido kun “palmetto” (Sabal etonia) disigita inter aristidoj (Aristida spp.), la teritorioj de la Baĥmana ajmofilo (n=6) averaĝis 5.1 ha. Vintre (novembro-januaro), la averaĝa hejmogrando de 8 Baĥmanaj ajmofiloj estis 0.65 ha en la seka prerio de centra Florido [20].

La denseco de Baĥmana ajmofilo dum la reprodukta sezono estis ĉirkaŭkalkulita en diversaj habitatoj. En klarejoj de diversaj aĝoj kun relative abundo de pinoj “loblolly” en orienta Teksaso, la maksimuma denseco de Baĥmana ajmofilo estis 1.9/10 ha [19]. En Suda Karolino la densecoj de Baĥmana ajmofilo gamis el 0 al 0.48/ha en lokoj de diferencaj aĝoj kaj aranĝosistemoj [11]. En Georgio la densecoj de Baĥmana ajmofilo gamis el 0 al 0.92 birdoj/ha en lokoj game el malferma kamparo al mezaĝaj kaj maturaj arbaroj komponitaj ĉefe de unuarangaj pinaroj de “loblolly” [17]. En sud-centra Florido en komunumo komponita de palmetto kaj aristidoj, la denseco de Baĥmana ajmofilo averaĝis je 1 masklo/33 ha. En sekaj prerioj de centra Florido, la densecoj de Baĥmana ajmofilo variis el 0.92 al 3.24 teritorioj/10 ha depende de lokoj kaj jaroj [8]. La densecoj de Baĥmana ajmofilo kalkulitaj el reproduktaj birdocensoj en longfoliaj pinarbaroj estis >15 teritorioj/40 ha, dum la densecoj el studoj pri vintraj birdopopulacioj estis el 6 al 10 individuoj/40 ha [22].

Manĝokutimoj[redakti | redakti fonton]

La Baĥmanaj ajmofiloj manĝas surgrunde plantosemojn kaj artropodojn. En habitato kie hegemonias pinoj “loblolly” kaj mallongfoliaj de orienta Teksaso, ĉiuj observoj de manĝantaj Baĥmanaj ajmofiloj estis surgrundaj [23] kaj studo asertas, ke la Baĥmanaj ajmofiloj manĝas rare en arbustoj [1].

Studoj [1][4][24] kaj priserĉado pri la dieto de la Baĥmana ajmofilo en orienta Teksaso [23] resumas la speciojn kiuj komponas la dieton de la Baĥmana ajmofilo. Vario de herbosemoj kiaj panikherboj, setarioj (Setaria sp.), paspaloj (Paspalum spp.), kaj aristidoj estas manĝataj de la Baĥmanaj ajmofiloj same kiel semoj de diversaj aliaj taksonoj, inklude vakciniojn (Vaccinium spp), pinojn kaj ciperacojn (Carex spp). Artropodoj de la dieto de la Baĥmana ajmofilo inkludas akridojn kaj grilojn (Orthoptera spp.), araneojn (Araneae), skarabojn (Coleoptera spp.), raŭpojn (Lepidoptera spp.), vespojn (Hymenoptera) kaj cikadoj (Cicadellidae) [1][4][23][24]. Laŭ studoj insektoj formas la dieton de la Baĥmana ajmofilo plie printempe kaj aŭtune ol vintre [1][4][24]. Stomakenhavo de Baĥmana ajmofilo kolektis en orienta Teksaso somere (n=5) kaj aŭtune (n=11) havis pli grandan abundon de insektoj ol tiu kolektitaj vintre (n=4) [23].

Predantoj[redakti | redakti fonton]

Mankas informoj demonstrante kiuj specioj predas la Baĥmanan ajmofilon. Tamen la Mallongvosta buteo (Buteo brachyurus) kaj eble la Amerika turfalko (Falco sparverius) [20] predas plenkreskulojn de la Baĥmana ajmofilo. Specioj responsaj pri nestopredado ne estas ĝenerale konataj [6][8]. Pruvoj de 2 studoj sugestas mamulajn predantojn [5][6] kaj serpentoj manĝas idojn de la Baĥmana ajmofilo [6].

La nestoj de Baĥmana ajmofilo estas foje parazitataj de la brunkapaj molotroj (Molothrus ater) [6]. En pinaroj mallongfoliaj kaj de “loblolly” de centra Arkansaso, 5 % de 38 nesta malsukceso rilatas al parazitado fare de la brunkapa molotro [6].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 Dunning, John B. 1993. Bachman's Sparrow. In: Poole, A.; Stettenheim, P.; Gill, F., eds. The Birds of North America. No. 38. Philadelphia, PA: The Academy of Natural Sciences; Washington, DC: The American Ornithologists' Union: 1–16
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 National Geographic Society. 1999. Field guide to the birds of North America. 3d ed. Washington, DC: The National Geographic Society
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Mumford, Russell E.; Keller, Charles E. 1984. The birds of Indiana. Bloomington, IN: Indiana University Press
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 Stevenson, Henry M.; Anderson, Bruce H. 1994. The birdlife of Florida. Gainesville, FL: University of Florida Press
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 Stober, Jonathan M.; Krementz, David G. 2000. Survival and reproductive biology of the Bachman's Sparrow. In: Proceedings of the annual conference of the Southeastern Association of Fish and Wildlife Agencies; 2000 October 28-November 1; Baton Rouge, LA. 54. Tallahassee, FL: Southeastern Association of Fish and Wildlife Agencies: 383–390.
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 6,11 6,12 6,13 6,14 6,15 6,16 Haggerty, Thomas M. 1988. Aspects of the breeding biology and productivity of Bachman's Sparrow in central Arkansas. The Wilson Bulletin. 100(2): 247-255
  7. Haggerty, Thomas M. 1995. Nest-site selection, nest design, and nest-entrance orientation in Bachman's Sparrow. The Southwestern Naturalist. 40(1): 62–67
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 Perkins, Dustin W.; Vickery, Peter D.; Shriver, W. Gregory. 2003. Spatial dynamics of source-sink habitats: effects on rare grassland birds. Journal of Wildlife Management. 67(3): 588-599
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 Chambers, Rachel J. 1994. Habitat relations of Bachman's sparrows and other birds on Missouri glades. Columbia, MO: University of Missouri-Columbia. Thesis
  10. 10,0 10,1 Krementz, David G.; Christie, Jeffrey S. 1999. Scrub-successional bird community dynamics in young and mature longleaf pine--wiregrass savannahs. Journal of Wildlife Management. 63(3): 803–814
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 Dunning, John B., Jr.; Watts, Bryan D. 1990. Regional differences in habitat occupancy by Bachman's Sparrow. The Auk. 107(3): 463–472.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 Haggerty, Thomas M. 1998. Vegetation structure of Bachman's Sparrow breeding habitat and its relationship to home range. Journal of Field Ornithology. 69(1): 45–50
  13. 13,0 13,1 13,2 Plentovich, Sheldon; Tucker, James W., Jr.; Holler, Nicholas R.; Hill, Geoffrey E. 1998. Enhancing Bachman's sparrow habitat via management of red-cockaded woodpeckers. Journal of Wildlife Management. 62(1): 347-354
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Haggerty, Thomas M. 2000. A geographic study of the vegetation structure of Bachman's Sparrow (Aimophila aestivalis) breeding habitat. Journal of the Alabama Academy of Science. 71(3): 120–129.
  15. 15,0 15,1 Wood, Douglas R.; Burger, L. Wes, Jr.; Bowman, Jacob L., Hardy, Carol L. 2004. Avian community response to pine-grassland restoration. Wildlife Society Bulletin. 32(3): 819–829
  16. 16,0 16,1 16,2 Wan Ramle, Wan A. Kadir. 1987. Vegetational characteristics of early successional sites utilized for breeding by the Bachman's Sparrow (Aimophila aestivalis) in eastern Texas. Nacogdoches, TX: Stephen F. Austin State University. Thesis
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 Gobris, Nancy M. 1992. Habitat occupancy during the breeding season by Bachman's Sparrow at Piedmont National Wildlife Refuge in central Georgia. Athens, GA: University of Georgia. Thesis
  18. Rutledge, Brandon T.; Conner, L. Mike. 2002. Potential effects of groundcover restoration on breeding bird communities in longleaf pine stands. Wildlife Society Bulletin. 30(2): 354–360
  19. 19,0 19,1 19,2 Brooks, Robert Alexander. 1987. Avifaunal populations of regenerating clearcut areas in eastern Texas, with emphasis on the Bachman's Sparrow and Prairie Warbler. Nacogdoches, TX: Stephen F. Austin State University. Thesis.
  20. 20,0 20,1 20,2 Dean, Tylan F.; Vickery, Peter D. 2003. Bachman's Sparrows use burrows and palmetto clumps as escape refugia from predators. Journal of Field Ornithology. 74(1): 26–30
  21. (1995) "Patch Isolation, Corridor Effects, and Colonization by a Resident Sparrow in a Managed Pine Woodland", gazeto : Conservation Biology, volumo : 9, paĝoj : 542. COI:10.1046/j.1523-1739.1995.09030542.x
  22. Engstrom, R. Todd. 1993. Characteristic mammals and birds of longleaf pine forests. En: Hermann, Sharon M., ed. The longleaf pine ecosystem: ecology, restoration and management: Proceedings, 18th Tall Timbers fire ecology conference; 1991 May 30 – June 2; Tallahassee, FL. Tallahassee, FL: Tall Timbers Research, Inc: 127-138
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 Allaire, Pierre N.; Fisher, Charles D. 1975. Feeding ecology of three resident sympatric sparrows in eastern Texas. The Auk. 92(2): 260–269.
  24. 24,0 24,1 24,2 Martin, Alexander C.; Zim, Herbert S.; Nelson, Arnold L. 1951. American wildlife and plants. New York: McGraw-Hill Book Company, Inc.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Dunning, J. B. (2006). Bachman’s Sparrow (Aimophila aestivalis). The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Ithaca: Cornell Laboratory of Ornithology; Retrieved from The Birds of North American Online database

Tezoj[redakti | redakti fonton]

  • Allen RJ. M.S. (2004). Bachman's sparrow (Aimophila aestivalis) habitat in the western extent of its range. Stephen F. Austin State University, United States, Texas.
  • Haggerty TM. Ph.D. (1986). REPRODUCTIVE ECOLOGY OF BACHMAN'S SPARROW (AIMOPHILA AESTIVALIS) IN CENTRAL ARKANSAS. University of Arkansas, United States, Arkansas.
  • Laterza KJ. M.S.F. (1999). Effects of prescribed burning frequency on avian communities in a longleaf pine ecosystem. Stephen F. Austin State University, United States, Texas.
  • Liu J. Ph.D. (1992). ECOLECON: A spatially explicit model for ecological economics of species conservation in complex forest landscapes. University of Georgia, United States, Georgia.
  • Lucas KE. M.S. (1994). Modelling avian responses to red-cockaded woodpecker habitat management in loblolly pine forests of east-central Mississippi. Mississippi State University, United States, Mississippi.
  • Tucker JW, Jr. Ph.D. (2002). Influence of season and frequency of fire on Bachman's and Henslow's sparrows in longleaf pine forests of the Gulf Coastal Plain. Auburn University, United States, Alabama.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Allen JC, Krieger SM, Walters JR & Collazo JA. (2006). Associations of breeding birds with fire-influenced and riparian-upland gradients in a longleaf pine ecosystem. Auk. vol 123, no 4. pp. 1110–1128.
  • Brauning DW, Brittingham MC, Gross DA, Leberman RC, Master TL & Mulvihill RS. (1994). Pennsylvania breeding birds of special concern: A listing rational and status update. Journal of the Pennsylvania Academy of Science. vol 68, no 1. pp. 3–28.
  • Clayton L. (1969). Bachmans Sparrow in Lawrence County. Migrant. vol 40, no 4. pp. 86–87.
  • Conner LM. (2002). A technique to locate isolated populations using satellite imagery. Wildlife Society Bulletin. vol 30, no 4. pp. 1044–1049.
  • Conner RN & Dickson JG. (1997). Relationships between bird communities and forest age, structure, species composition and fragmentation in the West Gulf Coastal Plain. Texas Journal of Science. vol 49, no 3 SUPPL. pp. 123–138.
  • Cox JA & Jones SR. (2004). Use of recorded vocalizations in winter surveys of Bachman's Sparrows. Journal of Field Ornithology. vol 75, no 4. pp. 359–363.
  • Danielson BJ, Dunning JBJ & Watts BD. (1990). Landscape Patterns of Population Densities in the Bachman's Sparrow Source-Sink Relationships in a Habitat Mosaic. Bulletin of the Ecological Society of America. vol 71, no 2 SUPPL. pp. 132–133.
  • Dean TF & Vickery PD. (2003). Bachman's sparrows use burrows and palmetto clumps as escape refugia from predators. Journal of Field Ornithology. vol 74, no 1. pp. 26–30.
  • Dorsey GA. (1976). Bachmans Sparrow Songs and Behavior. Oriole. vol 41, no 4. pp. 52–56.
  • Dunning JB, Jr., Borgella R, Jr., Clements K & Meffe GK. (1995). Patch isolation, corridor effects, and colonization by a resident sparrow in a managed pine woodland. Conservation Biology. vol 9, no 3. pp. 542–550.
  • Dunning JBJ & Watts BD. (1990). Regional Differences in Habitat Occupancy by Bachman's Sparrow. Auk. vol 107, no 3. pp. 463–472.
  • Dunning JBJ & Watts BD. (1991). Habitat Occupancy by Bachman's Sparrow in the Francis Marion National Forest South Carolina USA before and after Hurricane Hugo. Auk. vol 108, no 3. pp. 723–725.
  • Engstrom RT, Vickery PD, Perkins DW & Shriver WG. (2005). Effects of fire regime on birds in southeastern pine savannas and native prairies. Studies in Avian Biology. vol 30, pp. 147–160.
  • Fingerhood ED. (1992). Bachman's sparrow Aimophila aestivalis. Brauning, D. vol W, p. Atlas of breeding birds in Pennsylvania.
  • Haggerty TM. (1988). Aspects of the Breeding Biology and Productivity of Bachman's Sparrow in Central Arkansas USA. Wilson Bulletin. vol 100, no 2. pp. 247–255.
  • Haggerty TM. (1992). Effects of Nestling Age and Brood Size on Nestling Care in the Bachman's Sparrow Aimophila-Aestivalis. American Midland Naturalist. vol 128, no 1. pp. 115–125.
  • Haggerty TM. (1994). Nestling growth and development in Bachman's Sparrows. Journal of Field Ornithology. vol 65, no 2. pp. 224–231.
  • Haggerty TM. (1995). Nest-site selection, nest design and nest-entrance orientation in Bachman's Sparrow. Southwestern Naturalist. vol 40, no 1. pp. 62–67.
  • Haggerty TM. (1998). Vegetation structure of Bachman's sparrow breeding habitat and its relationship to home range. Journal of Field Ornithology. vol 69, no 1. pp. 45–50.
  • Hardin KI, Baskett TS & Evans KE. (1982). Habitat of Bachmans Sparrows Aimophila-Aestivalis Breeding on Missouri USA Glades. Wilson Bulletin. vol 94, no 2. pp. 208–212.
  • Hipes DL & Jackson DR. (1996). Rare vertebrate fauna of Camp Blanding Training Site, a potential landscape linkage in northeastern Florida. Florida Scientist. vol 59, no 2. pp. 96–114.
  • Krementz DG & Christie JS. (1999). Scrub-successional bird community dynamics in young and mature longleaf pine-wiregrass Savannahs. Journal of Wildlife Management. vol 63, no 3. pp. 803–814.
  • Liu J. (1993). Discounting initial population sizes for prediction of extinction probabilities in patchy environments. Ecological Modelling. vol 70, no 1-2. pp. 51–61.
  • Liu J, Duning JB, Jr. & Pulliam HR. (1995). Potential effects of a forest management plan on Bachman's sparrows (Aimophila aestivalis): Linking a spatially explicit model with GIS. Conservation Biology. vol 9, no 1. pp. 62–75.
  • Liu JG, Cubbage FW & Pulliam HR. (1994). ECOLOGICAL AND ECONOMIC-EFFECTS OF FOREST LANDSCAPE STRUCTURE AND ROTATION LENGTH – SIMULATION STUDIES USING ECOLECON. Ecological Economics. vol 10, no 3. pp. 249–263.
  • Murray RL, Stanton TP & Emrick VR. (2004). Bachman's Sparrows mimic the vocalizations of the Common Yellowthroat and the Indigo Bunting. Journal of Field Ornithology. vol 75, no 1. pp. 51–52.
  • Perkins DW & Vickery PD. (2005). Effects of altered hydrology on the breeding ecology of the Florida Grasshopper Sparrow and Bachman's Sparrow. Florida Field Naturalist. vol 33, no 2. pp. 29–40.
  • Perkins DW, Vickery PD & Shriver WG. (2003). Spatial dynamics of source-sink habitats: Effects on rare grassland birds. Journal of Wildlife Management. vol 67, no 3. pp. 588–599.
  • Plentovich S, Tucker JW, Jr., Holler NR & Hill GE. (1998). Enhancing Bachman's sparrow habitat via management of red-cockaded woodpeckers. Journal of Wildlife Management. vol 62, no 1. pp. 347–354.
  • Provencher L, Gobris NM, Brennan LA, Gordon DR & Hardesty JL. (2002). Breeding bird response to midstory hardwood reduction in Florida sandhill longleaf pine forests. Journal of Wildlife Management. vol 66, no 3. pp. 641–661.
  • Pulliam HR, Dunning JBJ & Liu J. (1992). Population Dynamics in Complex Landscapes a Case Study. Ecological Applications. vol 2, no 2. pp. 165–177.
  • Pulliam HR, Liu J, Dunnjing JB, Jr., Stewart DJ & Bishop TD. (1995). Modelling animal populations in chaining landscapes. Ibis. p. 1) S120-S126, 1995.
  • Ritchie TL. (1980). 2 Mid Pleistocene Avi Faunas from Coleman Florida USA. Bulletin of the Florida State Museum Biological Sciences. vol 26, no 1. pp. 1–36.
  • Rutledge BT & Conner LM. (2002). Potential effects of groundcover restoration on breeding bird communities in longleaf pine stands. Wildlife Society Bulletin. vol 30, no 2. pp. 354–360.
  • Shriver WG & Vickery PD. (2001). Response of breeding Florida grasshopper and Bachman's sparrows to winter prescribed burning. Journal of Wildlife Management. vol 65, no 3. pp. 470–475.
  • Stober JM & Krementz DG. (2006). Variation in Bachman's Sparrow home-range size at the Savannah River Site, South Carolina. Wilson Journal of Ornithology. vol 118, no 2. pp. 138–144.
  • Tucker JW, Jr., Hill GE & Holler NR. (1998). Managing mid-rotation pine plantations to enhance Bachman's sparrow habitat. Wildlife Society Bulletin. vol 26, no 2. pp. 342–348.
  • Tucker JW, Jr., Robinson WD & Grand JB. (2004). Influence of fire on Bachman's sparrow, an endemic North American songbird. Journal of Wildlife Management. vol 68, no 4. pp. 1114–1123.
  • Tucker JW, Jr., Robinson WD & Grand JB. (2006). Breeding productivity of Bachman's sparrows in fire-managed longleaf pine forests. Wilson Journal of Ornithology. vol 118, no 2. pp. 131–137.
  • Willoughby EJ. (1986). An Unusual Sequence of Molts and Plumages in Cassin's Sparrow Aimophila-Cassinii and Bachman's Sparrows Aimophila-Aestivalis. Condor. vol 88, no 4. pp. 461–472.
  • Wilson CW, Masters RE & Bukenhofer GA. (1995). Breeding bird response to pine-grassland community restoration for red-cockaded woodpeckers. Journal of Wildlife Management. vol 59, no 1. pp. 56–67.
  • Zink RM. (1982). Patterns of Genic and Morphologic Variation among Sparrows in the Genera Zonotrichia Melospiza Junco and Passerella. Auk. vol 99, no 4. pp. 632–649.


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj