Baĥtiaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La baĥtiaroj - perse مردم بختیاری, baĥtijari, kurde Bextiyarî - estas etno en la sudokcidento de Irano. Ili dividiĝas en du ĉefaj grupoj, Haft Lang kaj Ĉar Lang. Malgranda parto ankoraŭ kiel nomadoj vivas de la paŝtado de bestoj. La taksoj pri la nombroj de baĥtiaroj tre diversas - la retejo etnologue.com [1] taksas nombron de 1.000.000 baĥtiaroj. 70 ciudad

Deveno[redakti | redakti fonton]

La deveno de la baĥtiaroj pridisputatas. Laŭ la etnologo Lorimer ilia lingvaĵo estas irana kaj la vivoregiono en altaj montoj malebligis miksiĝon kun aliaj etnoj kiel araboj kaj turkoj. Iraj Afŝar, same etnologo, aldonas, ke la tradiciaj vestaĵoj de baĥtiaraj virinoj havas grandan similecon kun tiuj de la zaratuŝtrismaj virinoj el la sasanida epoko, ke la lingvaĵo de la baĥtiaroj samas al la mezpersa lingvo de tiu epoko kaj ne havas arabajn aŭ turkajn influojn. Laŭ lia konvinko la baĥtiaroj devenas de tribo de la persoj, kiu dum la 7-a6-a jarcento a.K. miksiĝis kun la enloĝantoj de la tiama regno Elam.

Iuj grekaj etnologoj supozas, ke la baĥtiaroj havus makedonan devenon kaj kun Aleksandro la Granda venis al Irano. Ĉar la persoj tiam diris, ke la grekoj ne venkis la batalon kontraŭ la Persa Imperio, sed nur havis bonŝancon (perse baĥt), ili ricevis la nomon "baĥtiaroj", "la bonŝanculoj" aŭ "la feliĉuloj". Tamen granda parto de la historiistoj simple opinias, ke la etno devenas de la baktroj (perse baĥtari), kiuj migris al la Zagros-Montaro.[1]

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La lingvo de la baĥtiaroj, la baĥtiara, konsideriĝas parto de la lura dialektaro de la irana lingvaro. La baĥtiara ĉefe paroliĝas en la iranaj provincoj Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari, Lorestano, Ilam, Kohkilujeh kaj Bujer Ahmad kaj en partoj de Ĥuzestano kaj la provinco Isfahano.

Krome[redakti | redakti fonton]

Multaj signifaj iranaj politikistoj, ekzemple Mohamad Mosadegh kaj Sardar Asad, havas baĥtiarajn radikojn. La etno ankaŭ estas parto de la nomo de la irana provinco Ĉahar Mahal kaj Baĥtijari. Internacie konatas aparte Soraja Esfandijari Baĥtijari.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nohsen Rarsani: Lamentations chez les nomades bakhtiari d'Iran ("lamentoj ĉe la baĥtiaraj nomadoj de Irano"). Parizo 2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. historio de la baĥtiaroj en la retejo www.farhangsara.com (perse)

Vikpedia projektaro[redakti | redakti fonton]

Incubator-logo.svg

testa vikipedio en la baĥtiara lingvo