Baŝkirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la nuna respubliko Baŝkirio de la Rusia Federacio. En la tempo de Sovetunio la teritorio nomiĝis Baŝkira ASSR - pri tiu epoko ekzistas aparta artikolo.
Situo de Baŝkirio en Rusio.
Bashkir03.png
Blazono de Baŝkirio

Baŝkirio (en la baŝkira lingvo Башҡортостан / Baschqortostan; en la rusa Башкортостан / Baschkortostan, en la tatara lingvo Башкортостан /Başqortostan; oficiale Respubliko Baŝkortostano, baŝkire Башҡортостан Республикаһы / Baschqortostan Respublikahy, ruse Республика Башкортостан / Respublika Baschkortostan, tatare Başqortostan Respublikası) estas respubliko en la orienta parto de la eŭropa Rusio.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • Areo: 143 600 km2 ;
  • Loĝantaro: 4 102 900; inter ili
baŝkiroj: 21,9%
tataroj: 28,4%
rusoj: 39,9%
Flago de Baŝkirio

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pro sia bone evoluinta infrastrukturo Baŝkirio apartenas al la plej riĉaj respublikoj de Rusio. Ĝi disponas pri propraj nafto-resursoj kaj petrol-kemia industrio. Norde de la ĉefurbo Ufa troviĝas la plej granda petrol-kemia komplekso de Eŭropo.

En Neftekamsk, ĉ. 270 km norde de Ufa, troviĝas la dua plej granda produktejo de aŭtobusoj de Rusio, la firmao NefAZ.

La ŝata flugkompanio Air Bashkortostan estis fondita en 2006. La flugkompanio Bashkirian Airlines estas komerca entrepreno.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La Respubliko Baŝkortostano estas dividita en 21 urbajn distriktojn kaj en 54 rajonojn (kamparaj distriktoj).

Urboj[redakti | redakti fonton]

Ĉefurbo de la respubliko estas Ufa (baŝkire Öfö, tatare Efä). Aliaj gravaj urboj estas Sterlitamak (Стерлитамак), Salavat, Neftekamsk, Oktjabrjskij, Beloreck kaj Belebej.

Urboj kaj urbecaj setlejoj
En Baŝkirio ekzistas 21 urboj kaj 2 urbotipaj loĝlokoj.

Urbo*/urbeca setlejo Rusa nomo Rajono (distrikto) Loĝantoj
(1-a de januaro 2013)[1]
Agidel* Агидель senrajona 15.932
Bajmak* Баймак senrajona 17.534
Belebej* Белебей senrajona 59.683
Beloreck* Белорецк senrajona 67.735
Birsk* Бирск Birsk (urba rajono) 43.675
Blagoveŝĉensk* Благовещенск senrajona 34.844
Davlekanovo* Давлеканово senrajona 24.069
Djurtjuli* Дюртюли Djurtjuli (urba rajono) 31.152
Iŝimbaj* Ишимбай senrajona 66.341
Janaul* Янаул senrajona 26.597
Kumertau* Кумертау Kumertau (urba rajono) 62.284
Meleuz* Мелеуз senrajona 60.745
Meĵgorje* Межгорье senrajona 16.866
Neftekamsk* Нефтекамск Neftekamsk (urba rajono) 123.540
Oktjabrjskij* Октябрьский senrajona 111.551
Prijutovo Приютово Belebei 20.394
Salavat* Салават senrajona 154.884
Sibaj* Сибай Sibai (urba rajono) 62.669
Sterlitamak* Стерлитамак senrajona 275.978
Ĉiŝmi Чишмы Tschischmy 21.540
Tujmazi* Туймазы senrajona 67.088
Ufa* Уфа Ufa (urba rajono) 1.077.719
Uĉali* Учалы senrajona 37.762

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontaj dokumentoj[redakti | redakti fonton]