Baŭdruĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baŭdruĉo estas tre maldika membrano farita el malgrasigita intestocekumo de bovoŝafo, uzata por paki viandaĵojn, fari balonojn, bati orfoliojn, aŭ (sub la nomo "dia haŭto"), kiel pretpansaĵo kontraŭ tranĉvundoj.

Baŭdruĉo estas netralasiva al gasoj: por tio oni uzis, por fari balonojn kaj aerŝipojn en la komenco de la 20-a jarcento, tolon de kotono tegata per tavolo de baŭdruĉo. La fabrikado de zepelino kiel la LZ 129 Hindenburg neprigis la intestojn de 800 000 bovinoj.

Baŭdruĉo estas ankaŭ uzata kiel "glubendo" por stopi kaj ripari ŝiratajn manuskriptojn sur pergamenoveleno, ĉar ĝi estas fortika kaj travidebla.

Balonoj neĝuste diritaj "el baŭdruĉo"

Oni neĝuste nomas "baŭdruĉo" membranon de kaŭĉuko (aŭ elastomero), el kiu oni faras balonojn -ludilojn aŭ aliajn enbloveblajn aĵojn.

Eksteraj ligiloj

grekefrance Baŭdruĉo; etimologio grekefrance Baŭdruĉo en kuirarto grekeangle Balonoj netralasivigitaj per baŭdruĉo grekeangle Pri la fabrikado de baŭdruĉo