Baal Ŝem Tov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baal Ŝem Tov
הבעל שם טוב
Jisrael ben Eliezer
hebree רבי ישראל בן-אליעזר
Tombo de Baal Ŝem Tov
Tombo de Baal Ŝem Tov
Persona informo
הַבַּעַל שֵׁם טוֹב
Naskonomo Jisrael ben Eliezer
hebree רבי ישראל בן-אליעזר
Naskiĝo ĉ. 1700
en Okopy Świętej Trójcy,  Pola Reĝlando (nun Ukrainio)
Morto 21-an de majo 1760 (1760-05-21)
en Międzybóż,  Pola Reĝlando (nun Ukrainio)
Tombo Medzhybizh vd
Religio judismo vd
Lingvoj hebreajido vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Subskribo Baal Ŝem Tov
Familio
Patro Q119700536 vd
Infanoj Tsvi • Adèle vd
Profesio
Alia nomo Baal Ŝem Tov
hebree הבעל שם טוב
akronime: Beŝt
hebree בעש"ט
Okupo rabeno • folklora kuracisto vd
Laborkampo rabenoĥasidismoKabalo vd
Aktiva dum 1724– vd
Verkado
Verkoj Shalosh T'nuos vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jisrael ben Eliezer (hebree רבי ישראל בן-אליעזר, naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1698 en la tiam pollingva vilaĝo Okopy Świętej Trójcy, nun simple Окопи, latinlitere Okopy, hebree אקופ, en nuna Ternopila provinco de okcidenta Ukrainio, mortis la 22-an de majo 1760 en la tiam pollingva urbeto Międzybóż, hebree מז'יבוז', nun Меджибіж en Ĥmelnicka provinco de Ukrainio), pli konata sub alnomo Baal Ŝem Tov (hebree הבעל שם טוב; estas diversaj tradukoj: Majstro de Sankta Nomo, Sinjoro de Bona Nomo aŭ Viro de Bona Famo) – konata ankaŭ sub reduktita alnomo: Beŝt (hebree בעש"ט) – estis rabeno, cadiko kaj unu el la kreintoj de la ĥasidismo sur la terenoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj en la 18-a jarcento. Li estis majstro de Dov Ber el Międzyrzec Korecki (דב בער ממזריטש), la instruisto de Elimeleĥ Vajsblum (אלימלך מליז'נסק) el Leżajsk.

Li esprimiĝis per simpla lingvo, konata al ĉiu judo. Dum sia vivo li jam tre populariĝis inter la malplej riĉa juda popolo. Baal Ŝem Tov ĉefe aktivis en Podolio, kie li poste setlis en urbeto Międzybóż (inter la riveroj Suda Bugo kaj Okcidenta Bugo). Li estis ĉarmita de la juda mistikismo, nomata kabalo, kiu estis parto de la juda talmuda tradicio.

Lia instruo estis provo de sintezo de la tradicio kun nova mistikismo kaj samtempe atako kontraŭ la juda ortodokseco. Baal Ŝem Tov estis kvazaŭ ekvivalento de Lutero el kristanismo, ĉar li opiniis perantecon de rabenoj kaj enprofundiĝadon al komplikaĵoj de Talmudo superfluaj. Pro tio konfrontis kritikon flanke de Ortodoksa Judismo.

Li predikis kontraŭbatalon de malbono ne per malbono, sed per bono, kiun oni devas ekvidi kiel diecan aspekton kaj sekve direkti ĝin al la bono. Ĉiu povis kalkuli je mempurigo kaj premio, ĉar la homo (pli ĝuste ties animo) estas ligita al Dio per amo (hebree devekut - "algluiĝo", "kuniĝo"). Kuniĝo kun Dio estis intelekta akso de ĥasidismo. Beŝt instruis, ke la Dion oni laŭdu ne per martiriĝo kaj asketismo, sed prefere pere de saĝa kaj ĝoja profito de la vivo kaj ties donacoj, kiujn ĝi portas kun si. Pieco estis ĉi-koncepte afirmado de la vivo.

De tio rezultis nekonata pli frue larĝskala formo de Di-adoro per danco kaj kanto kaj ankaŭ karakteriza por ĥasidoj formo de ekstaza preĝo kondukanta al stato de ĝoja raviĝo kaj fascino (hebree hitlahavut - "entuziasmo"). Tia preĝo devus alporti al la homo ĝojon kaj serenon de la spirito, kio signifas kuniĝon kun la Dio.

Tio ne ekskludas kontempladon kaj senĉesan servon al la Dio, kio plenigas la tutan vivon de ĥasido. En la instruo de Beŝt oni povas ankaŭ rimarki eĥojn de panteismo de apudrejnaj ĥasidoj, ĉar simile al ili li provis ekvidi ĉieeston de Dio en ĉiu aspekto de la vivo, ne nur homa.

Lia filo estis Moseo Ĥaim el Sudlikovo, kaj pranepo Naĥman el Braclavo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]