Baalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Baal Ugarit Louvre AO17330.jpg

Baalo estis ofta nomo de lokaj kaj komunaj dioj inter la orient-aziaj popoloj. La kanaanidoj rigardis ĝin dio de la produktemo kaj plej alta moŝto de la panteono.

Baalo en la semidaj lingvoj signifis sinjoro, mastro, edzo, sed oni uzis la vorton ankaŭ alisence (Baalo de la flugiloj).

Baalo estis ĝenerala dio de la produktemo, en tiu senco, lia titolo estis la Sinjoro de la Tero. Oni nomis ĝin ankaŭ Sinjoro de Pluvo kaj Roso (en Kanaano tiuj du precipitaĵoj tre gravis por la agroproduktemo).

En la ugaritaj tekstoj kaj en la hebrea Malnova testamento, Baalo estis Sinjoro de la tempesto, rajdanta sur la nuboj. En la fenicia lingvo, ĝi estis Baal-Samem (signifinte: Sinjoro de la Ĉieloj).

Priskribo de Baalo aperis unuafoje sur argilaj tabuloj el la mezo de la 2-a jarmilo a.K., elfositaj en norda Sirio.

Oni pensis, ke la produktemecon karakterizas 7-jaraj periodoj. Laŭ la kanaana mitologio, Baalo – dio de la vivo kaj produktemo – luktas daŭre kun Moto. Se venkis Baalo, sekvis sep jaroj da produktemaj jaroj, se venkis Mot, sekvis sep jaroj da malsato kaj sekeco.

Baalo popularis eĉ en Egiptio ekde ĉ. -1400 ĝis 1075 a.K. Laŭ efiko de la aramoj, kiuj elparolis ĝin Bel, la dio konatiĝis kiel Belos kaj oni identigis ĝin kun Zeŭso.

Baalon adoris diversaj komunumoj kiel lokan dion. Tion jam mencias eĉ la Malnova testamento.

La nomo Baalo iĝis malamata, fisignifa ekde kiam iu judo (Jezabel) volis altrudi adoron de Baalo anstataŭ Jehovo al la judoj. Tiel la nomo de Baalo iĝis nomo de falsa dio.

La nomo Belzebubo estas misformo aperinta en la Biblio. Ĝi originale estis Baal-Zebul (Sinjoro de la Sideko), Baal-Zebub (Belzebubo) signifas "Sinjoro de la Muŝoj".