Bab al-Azizia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bab al-Azizia
kazerno
Lando Libio vd
Situo Tripolo
Situo
Geografia situo 32° 52′ 20″ N, 13° 10′ 25″ O (mapo)32.8722213.17361Koordinatoj: 32° 52′ 20″ N, 13° 10′ 25″ O (mapo) [+]
Bab al-Azizia (Libio)
Bab al-Azizia (Libio)
DEC
Bab al-Azizia
Bab al-Azizia
Situo de Bab al-Azizia
Map
Bab al-Azizia
vdr

Bab al-Azizia estas militista kazerno kaj fortifikitaj konstruaĵoj, situanta en suda antaŭurbo de Tripolo, kapitalo de Libio. Ĝi estis baza sidejo de la libia gvidanto-kolonelo Muammar al-Gaddafi.

Ĝi havis originale la nomon Bāb al 'Azīzīyah, kie Bab signifas pordon en la araba. Ĝi estas strategie lokita sude de Tripolo ĉe la norda fino de la Flughavena Rapidvojo, tiel ebligante facilan alireblecon de la du registaraj sidejoj ene de la urbo, tiel ankaŭ al la Tripola Internacia Flughaveno.

Fortikitaj konstruajoj de Gaddafi[redakti | redakti fonton]

La fortifikitaj konstruaĵoj de familio de Gaddafi en la kazerno havas lokojn por bankedoj kaj aliaj publikaj eventoj, sed ĝi estas priskribita kiel "ne tiel pompa komparante al tiuj de naftoŝtatoj de la Golfo".

Bombado de 1986[redakti | redakti fonton]

La loko estis ĉefa celo de usona bombardado la 15-an de aprilo 1986, aprobate de usona prezidento Ronald Reagan kiel respondo al diskoteka eksplodigo de 1986, fare de la Libia registaro.

La atakon antaŭatentigis ĉefministro de Malto Karmenu Mifsud Bonnici kaj ĉefministro de Italio Bettino Craxi, sciigante, ke neidentigita aviadilo superflugis la aerspacon de Malto, en direkto al Tripolo. Gaddafi kaj lia familio haste forlasis la kazernon, minutojn antaŭ ol la bomboj estis ĵetitaj fare de 13 usonaj militaviadiloj. Gaddafi sukcese eskapis la vundiĝon, sed asertis, ke lia 15-jarojn aĝa adoptita filino Hanna estis murdita kaj du siaj filoj vundiĝis. Tiuj asertoj estas dubitaj, ĉar historieto de Hanna estis kreita por propagandaj celoj.

La konstruaĵo estis lasita en damaĝita stato, por montri damaĝojn de usona atako. Oni eĉ konstruis antaŭ ĝin artan monumenton, montranta maldekstran kruron kunpremanta usonan militaviadilon. Gaddafi uzis tiun artaĵon ofte kiel fono por paroloj dum la protestoj kontraŭ li en februaro kaj marto de 2011.