Baba Jaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baba-Jaga far Ivan Bilibin

Baba Jaga (aŭ Baba-Jaga; en iuj slavaj lingvoj estas prononcata kiel Baba JahaBaba-Jaha) estas rolulino de slavaj folkloro kaj mitologio, kiu ŝtelas, kuiras kaj manĝas siajn viktimojn – ĉefe infanojn. Ŝi estas gardantino de la akvo de la vivo kaj vivas kun du aŭ tri fratinoj (kiuj havas la saman nomon kiel ŝi) en arbara kabano turniĝanta sur birdaj piedoj. La kabano kutime kaŝas sian enirejon, ĝis kiam oni diras la magian frazon: "Kabano, turniĝu dorse al la arbaro, vizaĝe al mi." La barilon ĉirkaŭ la kabano ornamas homaj kranioj.

Baba-Jaga kapablas flugi en fera kaldrono aŭ en pistujo, kiun pelas per pistuja batilo, kirlante tempeston. Ŝi ankaŭ akompanas la Morton survoje kaj voras la nove liberiĝantajn animojn.

La vorto baba signifas en slavaj lingvoj "virino" aŭ "maljunulino"; ŝia persona nomo Jaga venas el la praslava vorto [JENga], kiu signifas "torturo", "teruro" aŭ "danĝera".


La kabano de Baba-Jaga