Baba Kijohiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BABA Kijohiko (naskiĝis la 24-an de decembro 1903 en Yamaguti-ken) estis japana esperantisto kaj bankoficisto.

Lia antaŭa familia nomo estis "Macumoto". Li esperantiĝis en 1920. Studanto de la Zamenhofa vortuzo de Esperanto li verkis artikolojn en La Revuo Orienta, 1927-1928.

Li tradukis en la japana "Fumejo de l' opio" de Reymont (1930) kaj al Esperanto "Verdstela Vojaĝo" de Toki Zenmaro (1929).