Babarc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Babarc, germane Bawarz [bavarc] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Mohács troviĝas 12, Villány 21, Pécsvárad kaj Kozármisleny po 25, Bátaszék 30 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, antaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1015. Tiam la kampoj apartenis al abatejo de Pécsvárad. Babarc iĝis kampurbo en 1408. Post la mezepoko la loĝantaro rifuĝis pro la turkoj. En 1602 oni refondis la vilaĝon. En 1704 la serboj bruldetruis la komunumon. Inter 1918-1920 la serboj okupis ankaŭ tiun vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]