Babasuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Babasuo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Arecales
Familio: Arekacoj Arecaceae
Subfamilio: Arecoideae
Tribo: Cocoseae
Subtribo: Attaleinae [1]
Genro: Attalea
Specio: A. speciosa
Attalea speciosa
Mart.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La babasuobabasua palmo (Attalea speciosa) ; sin. Orbignya phalerata, Orbignya martiana Barb.Rodr., Orbygnia speciosa (Mart. ex Spreng.) Barb.Rodr.) estas palmo hejma en la amazon-arbara regiono en Sudameriko. La babasuo estas la superreganta specio en la ekoregiono maranjaj babasuaj arbaroj de la subŝtatoj Maranjo kaj Piaŭio.

Uzado

Tiu neotropisa specio havas komercan valoron ĉar ĝiaj semoj produktas manĝeblan oleon nomata babasua oleo, kiu ankaŭ estas uzata en purigadaj kaj haŭt-prizorgadaj produktoj. La frukto estas uzata por fabrikado de kuraciloj, kosmetikaĵoj, kaj trinkaĵoj. Ekde la frukto tradiciaj komunumoj de la maranja regiono ankaŭ produktas farunon kiu estas forkomercita kiel nutraĵa suplemento. La folioj estas uzataj kiel tegaĵo de domoj kaj ili povas esti teksitaj en mataĵojn por konstruado de dommuroj. La palmotrunkoj estas uzataj por konstruado. La babasuo estas konsiderata kiel trudherbo en paŝtigadaj areoj de cerada vegetaĵaro en Brazilo. Ĝiaj fruktoj kaj folioj estas unu el la ĉefaj krudaĵoj uzataj de la metiistoj de Tokantinso ( brazila subŝtato ) por fari diferencajn produktojn tre ŝatataj de turistoj.

Biobrulaĵo

Babasuaj palmoj en Brazilo.

En februaro 2008, babasua oleo estis uzata kune kun palmoleo kaj keroseno por peli unu aviadilon Boeing 747 de brita flugkompanio Virgin Atlantic dum flugada testo. Ĝi estas konsiderata malpli medioprotekta ol biobrulaĵo farita el Jatropha curcas (Eŭforbiacoj) kiu estas testinta novzelanda flugkompanio Air New Zealand en decembro 2008. La kialo estas ke babasuo vegetas en arbaraj areoj kiuj riskas senarbarigon, dum Jatropha troviĝas en aridaj regionoj kaj kampoj kun marĝena uzado.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. (2005) “A New Phylogenetic Classification of the Palm Family, Arecaceae”, Kew Bulletin 60 (4), p. 559–69.