Babel (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Babel)
Babelo
Internacia afiŝo
Internacia afiŝo
filmo
Originala titolo Babel
Produktadlando Meksiko, Usono, Francio
Originala lingvo angla, hispana, araba, berbera, japana, Japana signolingvo, franca
Kina aperdato 23-a de majo 2006 (Festivalo de Cannes)
Daŭro 2h22
Ĝenro Dramo
Kameraado Rodrigo Prieto
Buĝeto 25 000 000 USD
Reĝisoro(j) Alejandro González Iñárritu
Produktisto(j) Steve Golin, Jon Kilik, Alejandro González Inárritu
Scenaro Guillermo Arriaga
Laŭ la verko de ---
Filmita en Maroko, Meksiko, Japanio, Usono
Loko de rakonto MeksikoTokioKalifornioJapanioMaroko
Muziko de Gustavo Santaolalla
Rolantoj Brad Pitt • Cate Blanchett • Adriana Barraza • Gael García Bernal • Rinko Kikuchi • Kōji Yakusho • Elle Fanning • Nathan Gamble • Michael Peña • Clifton Collins • Mohamed Akhzam • Peter Wight • Driss Roukhe • Michael Maloney • Harriet Walter • Satoshi Nikaidō • Dermot Crowley • Trevor Martin • Matyelok Gibbs • André Oumansky • Robert Fyfe • Emilio Echevarría • Shigemitsu Ogi • Aaron D. Spears • R. D. Call • Kaori Shimizu • Ayaka Komatsu • Margareto de Britio • Alex Jennings • Kana Harada • Mónica del Carmen
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Lola Visual Effects (Usono), Intelligent Creatures Inc. (Kanado)
Produktinta firmao Evolution Entertainment (Usono), Zeta Film (Meksiko), Central Films (Francio)
Distribuo Paramount Pictures (Usono)
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Babel estas internacie produktita 2006-a drama filmo reĝisorita de Alejandro González Iñárritu. Ĝi estas la tria opuso de mortotema trilogio kies du unuaj filmoj nomiĝas Amores perros (2000), kaj 21 Grams (2003). La filmon ĉefrolas Brad Pitt, Cate Blanchett, Kikuchi Rinko, Adriana Barraza, Yakusho Kôji, kaj Gael García Bernal.

Ĝi estis nomumita por la akademia premio kiel Plej Bona filmo kaj Plej Bona reĝisoro kaj finfine gajnis tiun de la Plej Bona muziko.

La filmo estis orignale registrita en diversaj lingvoj : angla, hispana, araba, berbera, japana, Japana signolingvo, franca. La temo estas internacia komunikproblemo pro manko de komuna lingvo kion bone spegulas la elektita titolo Babel (Babelo). Laŭ Chris Roberts kiu recenzas [1] la filmon, la idealo de Inarritu estus fari filmon en Esperanto.

Aperdatoj[redakti | redakti fonton]

La filmo unue aperis okaze de la filmfestivalo de Cannes la 23-an de majo 2006 kaj estis poste montrita al publiko en aliaj festivaloj tutmonde kiel tiu de Toronto kaj Zagrebo.

Filmtitolo[redakti | redakti fonton]

La filmtitolo aludas la babelan turon, biblia epizodo trovebla en la Genezo. Ĝi rakontas ke la filoj de Noa volis starigi turegon en Babelo (hebrea nomo de Babilonio) por atingi la ĉielon. Tiam, Dio por puni homojn, kreis la lingvaron kiun ni nun parolas, por ke la homoj ne plu povus kompreni unu la alian. La meksika reĝisoro Alejandro González Inárritu deziris «signifi unuvorte la kompletan ideon de homa komunikado, ĝiaj ambicioj, ĝia beleco kaj ĝiaj problemoj. Mi pensis pri multaj nomoj, sen vere konvinkiĝi, kaj mi tiam ekinspiriĝis de la Genezo. Estis kvazaŭ revelacio! Estas metaforo por la filmo: ni ĉiuj parolas nian propran lingvon, malsama de la ceteraj, sed ni ĉiuj posedas la saman spiritan strukturon».

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

Krom la steluloj Brad Pitt, Cate Blanchett kaj Gael García Bernal, preskaŭ ĉiuj aktoroj estas komencantoj. Laŭ la reĝisoro «Kunlaboradi kun ne profesiaj aktoroj estis vera defio, sed ĝi ankaŭ igas pli realan ŝajnon. Kiam ni komencis la aktorelekton, mi komprenis ke la profesiaj aktoroj en Maroko ne similis al dezertaj loĝantoj, ĉar ilia haŭto estis tro milda, ilia aspekto estis tro prizorgita. Finfine, la kontribuo de neprofesiuloj estis la plej bona decido de mia filmo!».

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kvar medioj, kvar tragediaj destinoj, pluraj lingvoj. Por sia tria filmo, Iñárritu volis filmi la aktualan vivon kaj vivajn kutimajn malfeliĉaĵojn de homoj sur nia planedo, kaj sugesti ke finfine, malgraŭ niaj malsamaj kulturoj, ĉiuj el ni havas multaĵojn komunajn. Laste, oni komprenas la ligon inter tiuj kvar rakontoj, kiel iu povas, senkonscie, eligi ion kio finfine rezultos en la malfeliĉaĵo de aliulo.

Maroko (marokanoj)[redakti | redakti fonton]

Rolanto Rolato
Mohamed Ankhzam Anwar
Boubker Ait El Caid Youssef
Said Tarchani Ahmed

Meze de nenio, en la maroka dezerto, du knaboj, Youssef kaj Ahmed gardas aron da ŝafoj. Hodiaŭ, ili trejniĝas uzi la fusilon kiun ilia patro donis al ili por ĉasi vulpojn, kiuj atakas la ŝafojn. La du junuloj bataletas pri la efikeco de la pafilo. Por pruvi ke ĝi povas trafi ĝisforen, Ahmed, la plej malgranda knabo pafas movantan celon. Temas pri buso, kiu hazarde veturas ĉi tie. La buso ne ŝajnas reagi, kaj la du knaboj foriras. Kelkaj momentoj poste, la veturilo haltas kaj la busanoj ekkrias. Iu estis trafita. Iom poste la du knaboj ekscias ke Ahmed trafis kaj vundis usonanon, sed timante la reagon de sia patro, Anwar, ili decidas nenion diri. Dum la internaciaj komunikiloj klamas ke nova terorista murdo okazis en Maroko, polico alvenas al la domo de Anwar, kaj elbatas kaj minacas lin por trovi la kulpulon.

Maroko (usonanoj)[redakti | redakti fonton]

Rolanto Rolato
Brad Pitt Richard Jones
Cate Blanchett Susan Jones

Richard kaj Susan Jones estas du usonanoj sur maroka grundo. Verŝajne, ilia paro ne bone rilatas unu kun la alia kaj la du koramikoj ŝajnas ne scii la sencon de ilia vojaĝo. Ili decidas veturi per franca buso en la marokan dezerton. Dumvojaĝe, Susan ricevas kuglon (tiu de Youssef kaj Ahmed) en la maldekstra ŝultro kaj senkonsciiĝas. La buso haltas en la plej proksima vilaĝeto por provi trovi kuraciston por la malbonfarta viktimo, sed bedaŭrinde ne povas trovi iun ajn, krom la vilaĝan ĉefon kiu akceptas gastigi la du usondevenulojn kaj flegi Susan. Richard telefonas al sia ambasadejo por peti rapidan transportilon por atingi taŭgan hospitalon kiel eble plej baldaŭ. Bedaŭrinde, la vilaĝo estas for de ĉiaj urboj. Malesperita, Richard petas helikopteron kaj trafas rifuzon. Tiam komencas longa peniga sperto por la paro, izolita en tiu vilaĝo, atendante la helpantojn.

Meksiko k Usono[redakti | redakti fonton]

Rolanto Rolato
Adriana Barazza Amelia
Gael García Bernal Santiago
Elle Fanning Debbie Jones
Nathan Gamble Mike Jones

Amelia estas senlegitima meksikdevenulino en sud-okcidenta Usono. Ŝi laboras kiel infanvartisto por Richard kaj Susan Jones kiuj estas vojaĝantaj. Ŝi nepre devas ĉeesti geedziĝon en Meksiko, kaj trovante neniun por gardi la infanojn dumtempe, decidas kunvenigi ilin. Estas mirinda sperto por la etuloj Debbie kaj Mike Jones kiuj malkovras tute fremdan landon. Ili veturas en la aŭto de Santiago, nevo de Amelia. Post la festo, ili revenas noktotempe Usonen. Santiago estas iomete ebria sed ŝajnas kapabli stiri. Je la landlimo, usona policisto postulas legitimaĵojn, stirpermeson, kaj ŝajnas decidita fari kompletan ekzamenon de la veturilo kaj de ties loĝantoj. Post vigla parolado, okazas disputo inter Santiago kaj la policisto, ĉar Amelia ne laboras laŭleĝe en Usono kaj la policisto kredas ke la du plenkreskuloj rabis la infanojn. Santiago decidas eskapi. Persekutita de la polico, li decidas disiĝi de Amelia kaj de la du infanoj. Terurita, Amelia troviĝas tutsola kun la du infanoj en la dezerto.

Japanio[redakti | redakti fonton]

Rolanto Rolato
Kikuchi Rinko Chieko
Yakusho Kōji Yasujiro
Nikaido Satoshi Detektivo Kenji

En la urbego de Tokio, Chieko estas junulino surda kaj muta. Ŝi partoprenas en flugpilka matĉo kun aliaj neparol- kaj neaŭdpovuloj sed estas primokita de siaj kunulinoj ĉar ŝi ne jam spertis seksumadon. Fakte, Chieko havas problemon por komuniki kun aliaj transe de sia stato kaj precipe kun knaboj. Ŝia patrino sinmortigis kelkajn jarojn antaŭe kaj tiu evento tre influis la junulinon. Ŝia patro, Yasujiro, ne havas tempon por bone kompreni la problemon, kiun ŝi malmontras. Chieko komencas amindumi kun ĉiuj kiun ŝi renkontas, kiel la dentisto kiu ekzamenis ŝian dentaron aŭ la policisto, kiu enketas pri pafilo kiun Yasujiro antaŭe vendis al iu kiu vojaĝis maroken...

Filmadejoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Inarritu's ideal would be an film made in Esperanto.» el Plot synopsis Arkivigite je 2008-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 Notoj de filmado (anglalingve). Arkivita el la originalo je 2007-10-14. Alirita 2009-03-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]