Babenhausen (Hesio)
El Vikipedio
| Babenhausen (Hesio) | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Hesio | ||||
| Distrikto | Distrikto Darmstadt-Dieburg | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 49°58′N 8°57′O / 49.967°N, 8.95°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 127 m | ||||
| Areo | 66,87 km² | ||||
| Loĝantaro | 16032 (stato 2011-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
| Telefona antaŭkodo | 06073 | ||||
| Poŝtkodo | 64832 | ||||
| Aŭtomobila kodo | DA | ||||
| Oficiala kodo | 06432002 | ||||
| Subdivido | 6 urbopartoj (Stadtteile) | ||||
| Komunumestro | Gabriele Coutandin | ||||
| Partio de komunumestro | SPD | ||||
| Adreso de la administrejo | Marktplatz 2 64832 Babenhausen |
||||
| Komunuma retejo | www.babenhausen.de | ||||
Babenhausen estas historia urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de distriktaro Darmstadt, en la sudo de la federacia lando Hesio, inter la urboj Darmstadt en distanco de 25 kilometroj okcidente kaj Aschaffenburg 15 kilometrojn oriente. La regiona centro Frankfurto ĉe Majno foras 35 kilometrojn nordokcidente.
Fine de decembro 2011 la urbo havis 16032 loĝantojn.
Historiaj konstruaĵoj [redakti]
- la kastelo konstruita ĉirkau la jaro 1460
- la urba muelejo konstruita fine de la 14-a jarcento
- la urba muro de 1445
- la mezepoka merkata placo kun urbodomo, urba preĝejo kaj 13 patriciaj domoj
- la ĉasdomo en urboparto Harreshausen