Babin Jar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instrukcio al judoj renkontiĝi en rusa, ukraina kaj germana lingvoj

Babij JarBabin Jar (ukraine Бабин Яр; ruse Бабий Яр) estas ravino sur administra areo de Kievo, ĉefurbo de Ukrainio. Tiu ravino estis okazejo de la amasmurdo de judoj en 1941, dum la dua mondmilito. Tiu genocido okazis la 29-an kaj 30-an de septembro 1941 kaj postulis vivon de pli ol 33.000 judoj. La murdojn efektivigis grupo de la nazia sekreta servo Sicherheitsdienst sub gvido de Paul Blobel, ĝin helpis la Germana 6-a armeo de la Wehrmacht sub gvido de Walter von Reichenau.

Ĉar la judaj viroj fuĝis, kiam enmarŝis la germanoj, postrestis virinoj, infanoj, olduloj. Kelkajn tagojn post konkero de Kievo, okazis eksplodoj en la urbocentro, en kiu mortis centoj da lokaj loĝantoj kaj germanoj. Post tio, la oficiroj de Wehrmacht kaj SS decidis ekzekuti plimulton de la Kievaj judoj. Ili planis kaŝe "evakuadon de la kijevaj judoj".

Konforme al la planoj, oni liveris 33.771 judojn al Babij Jar la 29-an kaj 30-an de septembro 1941 kaj murdis ilin ene de 36 horoj per maŝinpistoloj. Wehrmacht donis la loĝistikan helpon, certigis la urbon kaj la murdejon, poste eksplodigis muropartojn de la ravino por kovri la kadavrojn.

Oni murdis ĝis la 12-a de oktobro entute 51.000 judojn, kies posedaĵoj estis dividitaj.

Post la perdita batalo de Stalingrado, oni provis neniigi spurojn de la masakro, kaj elterigi, bruligi 40.000 ĝis 45.000 kadavrojn. Kelkaj kaptitoj – kiuj elterigis, bruligis la kadavrojn – sukcese fuĝis kaj informis la mondon pri la kadavrobruligoj.

La masakro de Babij Jar estis akuza punkto dum la Nurenberga proceso. La tribunalo kondamnis Blobel al ekzekuto per pendigo, kio okazis en 1951.

Vidu ankaŭ