Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano
Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano estas libro verkita originale en Esperanto de Jakobo Ŝapiro (Joŝo).
La aŭtoro skize karikaturigis tiutempan Esperanto-movadon. Ĉiuj rakontoj okazas en iu L...a Societo (fakte temas pri Lodzo, en kiu Ŝapiro loĝis dum kelkaj jaroj). Li primokas inter alie: nekonon de la lingvo, reformemon kaj Idon, gloramon kaj emon regi en asocio ktp. Nomoj de elpensitaj personoj respegulas iliajn personecojn (ekz. Reformemski, Oratoremulov kaj Kritikoviĉ).
La libro estis eldonita en Bjalistoko en rapidpresejo "Viktoria" ĉe la strato Lipowa 21 (la unua eldono - 44-paĝa de la jaro 1921). La ilustraĵojn preparis G. Hepner.
Modernaj reeldonoj [redakti]
En 2009, okaze de UK 2009 la libron reeldonis la eldonejo Hejme[1]. En 2011 Bjalistoka Esperanto-Societo eldonis la libron dulingve - en Esperanto kun pollingva traduko.[2] En 2012 la societo eldonis sonlibron, en kiu la polan tekston legis Joanna Filipowicz-Choroszucha, kaj la Esperantan - Przemysław Wierzbowski.[3]
