Babilema silvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Babilema silvio
Pentraĵo de Babilema silvio, kiu ne estas tipa reprezento kaj fakte pli similas al Alteosilvio
Pentraĵo de Babilema silvio, kiu ne estas tipa reprezento kaj fakte pli similas al Alteosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. curruca'
Sylvia curruca
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Babilema silvio (Sylvia curruca) estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Ĝi reproduktiĝas en moderklimata Eŭropo, escepte en sudokcidento, kaj en okcidenta kaj centra Azio. Tiu malgranda paserina birdo estas tre migranta, kaj vintras en Afriko ĝuste iom sude de Saharo, en Arabio kaj Barato.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Malkiel ĉe multaj tipaj silvioj, ambaŭ seksoj estas preskaŭ identaj. Tiu estas malgranda specio kun grizbruneca dorso (pli malhele en flugilplumoj), blankecaj subaj partoj kun rozkolorecaj nuancoj en flankoj, griza kapo kun pli malhela masko tra kaj ĉefe sub la okuloj kaj blanka gorĝo. La kruroj estas nigrecaj kaj la vosto montras blankajn eksterajn plumojn. Tiu specio estas iom pli malgranda ol la Blankgorĝa silvio, sed la Babilema ne havas la ruĝecbrunan koloron en flugiloj nek la uniforman grizon en la vizaĝo de tiu specio. La kanto de la Babilema silvio estas rapida kaj vibranta serio de nemuzikecaj notoj tetĉe, tre diferencaj de tiuj de la plendema kanto de la Blankgorĝa silvio .

Kiel plej parto de "silvioj", ankaŭ tiu estas insektovora, sed ĝi manĝas ankaŭ berojn kaj aliajn mildajn fruktojn. Tiu estas birdo de tre malfermaj kamparoj kaj terkultivejoj, kun grandaj arbustoj por nestumado kaj kelkaj arboj. La nesto estas konstruita en malalta arbusto aŭ rubuso, kaj demetis 3-7 ovojn.

Eksperimentoj efektivitaj en Germanio en ĉielmapa kinejo de la Lernejo por Komercnavigado de Bremeno montris, ke tiuj silvioj, kiuj migras de Germanio al Arabio kaj vojaĝas dumnokte orientiĝas per la steloj kaj scias instinkte per ili trovi sian direkton sudorientan: nome, se oni delasas ilin en la ĉielmapa kinejo en la jarepoko de la formigro ili spontane alprenas la ĝustan direkton al Arabio, sed se oni false turnas la kinan "ĉielon" sur iliaj kapoj ili prenas malĝustan direkton, sed ĝustan rilate la al ili montritaj steloj.

Pokrzewka ogrodowa m.jpg

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Tiu specio komune estis konsiderata tre rilata al la Blankgorĝa silvio, kiu estas tre simila. Oni sugestis, ke ambaŭ specioj separiĝis en la lasta glaciepoko simile al la disigo inter la Ĉifĉafo kaj la Fitiso, kun ties prauloj limigitaj en du enklavoj, unu sudoriente kaj alia sudokcidente de Eŭropo. Kiam la glacio retiriĝis, la du formoj supozeble ne plu rekonis unu la alian kiel la sama specio. Tamen, sciencistoj pristudis tiun aferon kaj konstatis, ke fakte tiuj du taksonoj ne estas tre proksime parencoj.

Pli ĝuste, la Babilema silvio kaj ties plej proksima parencoj la Alteosilvio kaj la Oazosilvio ŝajnas pli rilataj al grupo de morfologie tre malsimilaj specioj. Tiuj varias multe laŭ grando kaj koloro, sed ankaŭ ne havas la ruĝbrunajn flugilmakulojn kaj havas fortan kontraston inter la kutime malhelaj vizaĝoj kaj la blankecaj gorĝoj. Tiu grupo loĝas el la sudaj partoj de la teritorio de la grupo de la Babilema silvio kaj inkludas la speciojn de la grupo de la Orfeosilvio, nome la Araba silvio kaj la Bruna kaj la Jemena silvioj kiuj estas foje lokataj en Parisoma (Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006). Tiele ŝajnas kvazaŭ ke la diverĝo de la grupo de la Babilema silvio kaj ties plej proksimaj vivantaj parencoj estas pli antikva ol oni supozis, kaj ke ĝi ne implicas separigon fare de glacio en Eŭropo, sed pro aridigo ĉe la regiono de Arabio (kio okzais ankaŭ dum glaciepokoj).

La grupo de la Babilema silvio disiĝis en la nunaj specioj, la Alteosilvio kaj la Oazosilvio el la Margelanika silvio kiu povas esti ankaŭ specife distinga. En tiu superspecio, la Babilema silvio ŝajne formas la bazan eŭropean stirpon. Oni agnoskas sendube nur du nuntempajn subspeciojn de la Babilema silvio, kaj ili interreproduktiĝas tra Centra Eŭropo:

  • Sylvia curruca curruca - Okcidenta babilema silvio - okcidentaj partoj de la teritorio
  • Sylvia curruca blythi - Nortdorienta babilema silvio - orientaj partoj de la teritorio. Havas iom pli palan kronon, separatan el la vizaĝoj per blanka superokula strio.

Aliaj du pliaj taksonoj loĝas en la koincida zono kun la Oazosilvio, etende el la nordo de la areo de la Kaspia Maro al Mongolio (Snow et al. 1998). La filogenio de tiuj ne estas ankoraŭ bone konata kaj eventuale povus aparteni ĉu al alia specio ĉu esti stereotipaj hibridoj:

  • Sylvia curruca/minula halimodendri
  • Sylvia curruca/minula telengitica

Simile la Sylvia curruca caucasica estas intermeza inter la Babilema kaj la Alteosilvio (Snow et al. 1998).

Birdo kiu vintrumis en la Birdobservatorio de Landsort en Svedio diferencis laŭ la analizo de mtDNA el ĉiu taksono en la komplekso, kvankam ĝi plej proksime similis al la halimodendri en naturo (Pettersson 2001). Ĉar mtDNA estas heredata nur el la patrino, se tiu birdo estus hibrido tio devus esti estinta rekonebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International', 2004, 52827, Sylvia curruca, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia. In: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24–29. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Pettersson, Mattias (2001): A Central Asian Lesser Whitethroat in Sweden. Birding World 14(1): 12–15.
  • Snow, David W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, Paul & Cramp, Stanley (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj