Babordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝip-terminoj

La ruĝa lumo estas je babordo

Babordo estas la maldekstra flanko de ŝipo rigardante de malantaŭe al la pruo.

La koloro de la baborda navigada lumo estas ruĝa.

La alia flanko de la ŝipo estas tribordo.

La vorto deriviĝas tra la franca vorto babord de la skandinavia vorto backbord (proksimume: dorsflanko). Iam (laŭdire en la vikinga tempo) ŝipojn oni direktis per flanka stirilo, kiu estis muntita ĉe la dekstra flanko, kaj tie staris la stiristo, kies dorso do direktiĝis al la maldekstra flanko. Li estis la plej rimarkebla nesimetria afero sur ŝipo, do la flankoj nomiĝis laŭ li (kaj lia dorso).

Kiam ekestis la stiriloj malantaŭe (pobe) muntitaj, ekestis grava problemo: Ne nur mankis la malsimetria stiristo por orientiĝi, sed eĉ necesis puŝi la stirilon en la direkto mala al tiu, kien iru la ŝipo. Por ne mense troŝarĝi la stiristojn la brita ŝiparo reglamentis, ke navigaj instrukcioj indiku la direkton, en kiu la stiristo puŝu la stirilon: Kiam la ŝipo iru baborden, la kapitano ordonis "stirilon triborden!".

Kiam ekestis stirilaj radoj, la situacio denove ŝanĝiĝis: Oni instalis la radojn tiel, ke la supron de la rado oni puŝis tien, kien la ŝipo (ne la stirilo) iru. Pro tio la brita ŝiparo ŝanĝis la reglamenton je la 1-a de januaro 1933: Por irigi ŝipon baborden oni nun ordonas "stirilon baborden".

Tiu regulo ankoraŭ ne validis en 1912, kiam okazis la katastrofo de ŝipo Titanic. Tial en fama filmo pri la katastrofo estas sceno multe diskutata, en kiu la dua oficiro ordonas "forte triborden" por iri baborden. Tiu sceno estas historie ĝusta.



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]