Bach-arĥivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bach-arkivo)
Bach-arĥivo
arkivo
Lando Germanio vd
Situo Leipzig
Adreso Thomaskirchhof 15/16, 04109 Leipzig
Estiĝo 20-a de novembro 1950
Koordinatoj 51° 20′ 19″ N, 12° 22′ 20″ O (mapo)51.3386512.37226Koordinatoj: 51° 20′ 19″ N, 12° 22′ 20″ O (mapo)
Bach-arĥivo (Germanio)
Bach-arĥivo (Germanio)
DEC
Bach-arĥivo
Bach-arĥivo
Situo de Bach-arĥivo
Map
Bach-arĥivo
Retpaĝo http://www.bach-leipzig.de
vdr

Bach-Archiv Leipzig (eo: Bach-arĥivo je Lepsiko) estas centra esplorejo kaj dokumentejo pri vivo kaj verkaro de Johann Sebastian Bach. Krom tio ĝi sin dediĉas al la Familio Bach kaj ties muzika verkado entute.

La Bach-arĥivon fondis Werner Neumann okaze de la 200-a mortodatreveno de Johann Sebastian Bach en la jaro 1950. Celo de la institucio estis la kunigado kaj centra arĥivado de ĉiuj manskribaĵoj kaj historiaj dokumentoj lige kun la komponisto same kiel la kreado de Bach-esplorejo.

Nun la Bach-arĥivo estas tutmonde renoma centro de Bach-esploro. Ĝi loĝigas ampleksan sciencan fakbibliotekon pri la temo Bach. Trans sia esplortasko la Bach-arĥivo sin turnas al vasta publiko: unuflanke per la Bach-muzeo, aliaflanke per la okazigo de tutmonde renomaj aranĝoj, ĉefe de la ĉiujare okazanta lepsika Bach-festivalo same kiel de la tutmonda Johann-Sebastian-Bach-konkurso.

La Bach-arĥivo rezidas en la historia domo Bosehaus ĉe la lepsika Thomaskirchhof 15/16 vidalvide de la Thomas-preĝejo, kien ĝi translokiĝis en 1985 ekde sia fondoloko, kastelo Gohliser Schlösschen. La Bach-arĥivo estas membro de la Konferenco de Naciaj Kulturinstitucioj kaj ekde 1998 privatjura fondaĵo. Krome ĝi estas enigita en la t.n. Blaubuch aperinta en 2001, listo de nacie gravaj kulturinstitucioj en orienta Germanujo.

La Bach-muzeo je Lepsiko troviĝas en la sama domaro. La arĥivo kaj la muzeo, jen aparte la enirejo, estis el- kaj alikonstruataj en la jaroj 2008 ĝis 2010 laŭ plej modernaj mezuriloj por la kolektoj kaj laŭ eduksciencaj kompreno kaj malfermataj la 20-an de marto 2010.

Ekde la 23-an de novembro 2008 la Bach-arĥivo estas oficiala ekstera instituto de la Universitato de Lepsiko.[1]

Direktoroj[2][redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bach-Archiv ist An-Institut der Universität Leipzig. bach-leipzig.de de 24-a de novembro 2008
  2. Johan-Sebastian-Bach-Institut Göttingen und Bach-Archiv Leipzig (Herausgeber): Die Neue Bach-Ausgabe 1954–2007. Eine Dokumentation. Bärenreiter, Kassel, Basel, London, New York, Prag 2007, S. 31
  3. kiel ĝeneraldirektoro de Nationale Forschungs- und Gedenkstätten Johann Sebastian Bach de GDR
  4. kromprofesie

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Bach-Archiv » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.