Bach en Arnstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La loĝejo de Caspar Bach (stacio II); fonde videblas la Jakoba turo.
Eble la gastejo kie okazis la klanaj renkontiĝoj (stacio III).
La loĝejo de Heinrich Bach; fone la turo de la Supra kirko (stacioj IV+V).
La Neutor-strateto, kie loĝis Christoph Bach (stacio VI).
J.S. Bach kiel juna orgenisto (stacio XI).
Iama gastejo kaj bierfarejo Keul (stacio XII).
La originala domo en Friedhofsgasse 10 jam ne ekzistas; fone la altarejo de la Bach-kirko (stacio XIII).
Tie ĉi mortis la lasta virseksa ido bach-anara (stacio XIV).
Memorigtabulo pri Johann Sebastian Bach, ĉe la Bach-kirko; ĉirkaŭas ĝin la blazonoj de la ĝemelurboj de Arnstadt (stacio XV).
Ebla loĝejo de J.S. Bach en Arnstadt ĉe Ledermarkt (stacio XVI).
La domo en Zimmer-strato, kie loĝis tri generacioj de orgenistoj (stacio XVII).
Memorigilo pri la en Arnstadt entombigitaj Bach-oj (stacio XIX); ĝi faritis el Seeberger-sabloŝtono far de Udo Schrötter kaj starigitis en 2002.

La genealogia rondirado Bach en Arnstadt helpas postflari per 19 stacioj la spurojn de la Bach-klano en Arnstadt.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ la restado de Johann Sebastian Bach estis estintaj aliaj familianoj tie ĉi laborantaj ekzemple kiel orgenistoj, kortegaj muzikistoj aŭ urbofajfistoj.

Kiam J.S. Bach deĵoris surloke de 1703-07 kiel orgenisto sub la regado de grafo kaj posta princo Anton Günther la 2-a, la kultura kaj scienca vivo en la urbo floris. Bach rifuzis - malgraŭ ega neceso pro la manko de propra orgeno dum certa tempo - la transprenon de la ĉiuj devoj kiel kantoro en la Nova kirko, ĉar tio laŭlaborkontrakte ne estis postulata. En aŭgusto 1705 Bach plurfoje devis aperi antaŭ la konsistorio ĉar oni ege plendis la malbonan konduton de la lernantoj korusaj. Krome la de Bach ofendita lernanto Geyersbach estis atakinta per batoj. Unufoje li propradecide plilongigis forpermeson kaj frapadis la diservofrekventantojn per nekutimaj surorgenaj improvizadoj.

Ĉar Bach ne edziĝis al Maria Barbara dum la restado en Arnstadt ne estis la bezono akiri la civitanan rajton. Sekve ĝis hodiaŭ ne klaras kie ekzakte Bach loĝis. La geedziĝo en najbara Dornheim en la Bartolomeo-kirko en oktobro 1707 okazis jam dum lia deĵoro en Mühlhausen.

Ne estas facile datumigi la verkojn de Bach. Sendube produktitis surloke: Präludium und Fuge g-moll, BWV 535 a kaj Fantasie c-moll, BWV 1121. Multaj verkoj tre verŝajne estis de la arnstadta tempo farite dum liaj diservaj devoj (ekz. Wie schön leuchtet der Morgenstern, BWV 739).

Por kulturŝatanta vizitanto allogas la ideo kombini la renkontiĝon de interesaj personuloj en kombino kun la irado de domo al domo, kie ili loĝis aŭ laboris. Cetere, la lulilo de la Bach-familio troviĝas en en la ne tro fora turingia komunumo Wechmar.

La stacioj[redakti | redakti fonton]

I. Turo kaj kastelo Neideck[redakti | redakti fonton]

En 1620 la unua ano de la Bach-hoj, Caspar Bach, komencis la laboron kiel gvardisto de la gvatturo de Kastelo Neideck.

En la kortega kapelo de la rezideja kastelo ankaŭ poste estis anoj de la Bach-klano kiel muzikistoj. Eble la antaŭkastela komplekso gastigis la konsistorion, kie videblas sur la kuprogravuraĵo de Pius Strösel von Rosenhof el la 1705-a jaro: tiukaze J.S. Bach mem tre ofte devis frekventi tiujn ejojn pro profesiaj kialoj.

II. Jacobsgasse 13/15[redakti | redakti fonton]

Post la fermo de la tombejo ĉirkaŭ la Jakobo-kirko en 1537, konstruiĝis surloke kelkaj etaj domoj. En 1635 akiris Caspar Bach tie ĉi dometon, ricevinte du jarojn antaŭe la civitanan rajton de Arnstadt.

III. Gastejoj de ĉe Ried[redakti | redakti fonton]

Unu fojon pojare ĉiuj membroj de la en Turingio loĝantaj Bach-anoj renkontiĝas je familia kunvenego aŭ en Erfurto, aŭ en Eisenach aŭ en Arnstadt.

Nikolaus Forkel skribas en sia Bach-biografio verkita en 1802 laŭ la memoroj de Carl Philipp Emanuel Bach tiel: "La karaktero de tiaj renkontiĝoj estis ankaŭ muzika, ĉar kvazaŭ la tuta rondo konsistis el muzikistoj." La dresdena verkisto Karl Söhle skribis en 1902 la libron Sebastian Bach in Arnstadt - ein musikalisches Kulturbild. Li lokigas tiujn regulajn pintokunvenojn en la gastejo Goldene Henne, ne apoĝante sur iun ajn pruvon. En la kuro de la tempo la fikcia loko de la bach-aj kunvenoj laŭtradicie iĝis la najbara gastejo Goldene Sonne (ambaŭ de ĉe Ried-placo).

IV. Kirchgasse 6[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi adreso estas en konekso kun Heinrich Bach, kiu estis vokita kiel orgenisto al la Kirko Nia kara Sinjorino kaj al la Supra kirko. Pluse li estis klavicenisto en la kortega orkestro. Kiel urba orgenisto li deĵoris ne malpli ol 51 jaroj.

El liaj ses infanoj iĝis du - Johann Christoph kaj Johann Michael - elstaraj muzikistoj. En 1675 li transloĝiĝis al la loĝejo ĉe Kirch-strateto 6 kie li vivis ĝis sia ekmalsaniĝo. En 1683 li venis al la familio de la bofilo Christoph Herthum (Zimmer-strato 18), kiel li mortis en 1692.

V. Franciskana kirko[redakti | redakti fonton]

En la Supra kirko laboris Heinrich Bach kiel orgenisto de 1641-92.

VI. Neutorgasse[redakti | redakti fonton]

Oni supozis ke en tiu ĉi strateto loĝis Christoph Bach, la avo de J.S. Bach, kiel luprenanto kaj poste ĉe la apuda lerneja placo aŭ almenaŭ proksime: tiu ĉio ja povus esti vera sed ne povas esti pruvita. La iama membro de la duka kortega orkestro en Weimar kaj oficisto samloke estis patro de la ĝemeloj Johann Ambrosius kaj Johann Christoph.

En 1654 li estis vokita al Arnstadt kiel grafa kortega kaj urba muzikisto; samloke li mortis en 1661.

VII. Kohlgasse 17[redakti | redakti fonton]

En 1681 aĉetis la Malnovan rektorejon la ĉefdiakono Quirinus Hedenus kaj loĝis surloke ĝis la morto en 1712. Ĉar li estis la superulo de J.S. Bach tre verŝajnas ke la majstro ofte troviĝas en tiu ĉi domo de ĉe la Kohl-strateto.

Okaze de la 250-a datreveno naskiĝtaga de J.S. Bach (en 1935) la urbo instalis surloke memoriglokon pri la geniulo. Fermite dum la Dua mondmilito la ekspozicio malfermitis en la 21-a de marto 1946 kaj estis (kun ŝanĝoj en 1950) al ĉies libera aliro ĝis 1959/60.

VIII. Kohlgasse 7[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke J.S. Bach loĝis tie ĉi dum sia deĵoro en Arnstadt.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bach-domo (Arnstadt).

IX. Haus Zum Palmenbaum[redakti | redakti fonton]

En la 21-a de marto 1985 inaŭguritis en la Domo ĉe la palmo nova Bach-memorigloko. Ĝi estis post prilaboro de la koncepto nove inaŭgurita en la 18-a de julio 2004; temas ĉefe pri la vivo de J.S. Bach kaj pri Arnstadt kaj ties engaĝiĝo konservi la memoron de la geniulo. La ekspozicio troviĝis surloke ĝis 2009; poste ĝi translokitis al la Kastela Muzeo.

X. Liebfrauenkirche[redakti | redakti fonton]

En la Kirko Nia kara Sinjorino estis orgenisto de 1641-92 Heinrich Bach. Post la morto de Andreas Börner, Johann Ernst Bach la 1-a iĝis nova orgenisto.

XI. Bach-monumento[redakti | redakti fonton]

Bonkonata monumento omaĝe al J.S. Bach dominas ekde 1985 sur la centra bazarplaco de Arnstadt.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bach-monumento en Arnstadt.

XII. An der Neuen Kirche 4[redakti | redakti fonton]

Barbara Margaretha Keŭl, filinio de la urbestro kaj gastejestro Caspar Keul, edziniĝis an la 28-a de novembro 1682 al Johann Günther Bach, filo de Heinrich Bach. La gastejo troviĝis en la domo An der Neuen Kirche nr. 4.

Poste ŝi estis la edzino de la vidviĝinta diakono Jacobus Barthomomäi; post ties morto ŝi edziniĝis en la 17-a de novembro 1694 al Johann Ambrosius Bach el Eisenach, patro de Johann Sebastian Bach. Mallonge post la edziĝfesto Johann Ambrosius grave malsaniĝis kaj mortis.

XIII. Friedhofsgasse 10[redakti | redakti fonton]

Anna Susanna Maria, la filino de Johann Ernst Bach la 2-a, edziniĝis en la 7-a de junio 1774 al la Jacob Stöhr, majstrodiplomita najloforĝisto. Li ekde 1756 posedis la domon en la strateto Friedhof nr. 10 proksime de Bach-kirko. Tie ĉi mortis la 24-an de majo 1792 Anna Susanna Maria, la lasta idino de la Bach-klano en Arnstadt. La domo malkonstruitis dum la 1980-aj jaroj.

XIV. An der Neuen Kirche 12[redakti | redakti fonton]

Johann Ernst Bach la 1-a transloĝiĝis en 1732 de la domo Kohlgasse 7 al la Domo Zum Friedhof, kie li, la lasta virseksa ido de la Bach-klano, en Arnstadt, mortis en 1739.

Tiu domo troviĝis apud la malantaŭa konstruaĵo de la Domo Zum roten Hirsch (Erfurter Straße 10) kaj apud la Domo Zum Hasenohr, angula domo (An der Neuen Kirche 12). Ekde 1911 ĝi unuiĝas al la Domo Auf dem Friedhof.

XV. Bach-kirko[redakti | redakti fonton]

La juna J.S. Bach pruvludis sur la nova orgeno de la Nova kirko en 1703, kie li deĵoris kiel kantoro ĝis 1707. Post lia foriro ekdeĵoris Johann Ernst Bach la 1-a samloke.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bach-kirko (Arnstadt).

XVI. Ledermarkt 7[redakti | redakti fonton]

La Domo Zur Güldenen Krone, loĝejo de la urbestro Martin Feldhaus kaj la poste al tiu unuiĝinta domo Steinhaus (Ledermarkt nr. 7) eble estis loĝejo de J.S. Bach de 1703-07. Sur fakturo de la 1-a de aŭgusto 1707 aperas la nomo de la geniulo kaj de la domposedanto.

Tie ĉi J.S. Bach tre verŝajne konatiĝis kun sia unua edzino Maria Barbara, filino de Johann Michael Bach (kantoro en Gehren). Ŝi loĝis ekde 1704 kune kun la fratinoj Friedelena Margaretha kaj Catharina Barbara en Arnstadt, post kiam mortis illa gepatroj. Martin Feldhaus, parenca al la Bach-klano, ŝajne iĝis ties kuratoro.

XVII. Zimmerstraße 18[redakti | redakti fonton]

Apud la gastejo Zum Pelikan, antaŭula konstruaĵo de la nuna domo ĉe Zimmer-strato nr. 18, loĝis sume tri generacioj de orgenistoj: Heinrich Bach, kiu mortis en 1692 en la domo, Christoph Herthum kaj Andreas Börner.

Herthum, kortega orgenisto, edzo de Maria Catharina (filino de Heinrich Bach), iĝis posteŭlo de la bopatro kiel orgenisto de la Kirko Nia kara Sinjorino.

Maria Elisabeth, filino de Herthum, edziniĝis al Andreas Börner, kies familio loĝis ankaŭ en ĉi tiu domo. Börner ludis provizore en la Bach-kirko, post 1703 li ekludis en la Kirko Nia kara Sinjorino, ekde 1710 (morto de la bopatro Herthum) li ekdeĵoris kiel orgenoludanto en la Supra kirko.

XVIII. Spittel[redakti | redakti fonton]

La konsistorio de la Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo pagis al Martin Feldhaus (kiu ne nur estis urbestro sed ankaŭ inspektoro de la hospitalo kaj impostokolektisto) monon por la gastigo de J.S. Bach. Tio estas grava detalo por solvi la enigmon pri la loĝejo de J.S. Bach en Arnstadt.

XIX. Malnova tombejo[redakti | redakti fonton]

Sur la Malnova tombejo, kiu funkciis de 1537-1894 kaj troviĝis ĉirkaŭ la Ĉieliro-kirko, oni entombigis ne malpli ol 82 anojn de la Bach -klano (inter ili 26 muzikistoj). La tomboŝtonoj jam ne ekzistas sed memoriga obelisko.

En la iama ĝardenista dometo troviĝis de 1964 ĝis la mezo de la 1970-aj jaroj eta memorigloko bach-a.

Oficiala memorigo je Johann Sebastian Bach en Arnstadt[redakti | redakti fonton]

Ekde la 19-a jc multas la memorigaj agadoj en la urbo:

  • 1829: fondo de Singverein Arnstadt; per novordigo de la eklezia koruso en 1925 ekgarantiitis la daŭra perkanta flegado de la arto de Bach
  • 1895/96: fondo de Bach-societo
  • 1934: fondo de la Bach-koruso de Arnstadt por prepari la memorigjaro pri Bach-Händel-Schütz de 1935; instalo de memorigejo (ofte translokite; hodiaŭ en la Kastela Muzeo. Alia kolekto troviĝas en la Bach-domo urbocentre.
  • 1935: la Nova kirko alinomitis Bach-kirko
  • 1985: starigo de Bach-monumento sur la bazarplaco
  • ekde 2005: Bach-festivaloj enkorpigas ĉiujn Bach-aranĝojn dumjare kiel ekz. la Bach-tagojn

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bach en Turingio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]