Baciro Dabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baciro Dabó
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1958 (1958-03-12)
en Bigene
Morto 5-an de junio 2009 (2009-06-05) (51-jaraĝa)
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Gvineo-Bisaŭo
Okupo
Okupo politikistomuzikisto
vdr

Baciro Dabó (naskiĝis la 12-an de marto 1958, pafmortigita la 5-an de junio 2009) estis politikisto en la okcident-afrika ŝtato Gvineo Bisaŭa. Li konsideriĝis esti proksima alianculo de la ŝtata prezidanto João Bernardo Vieira, estis ministro pri teritoria administrado kaj estis kandidato en la prezidanta baloto de junio 2009. Uniformitaj ŝtataj dungitoj sturmis en lian privatan domon kaj pafis plurfoje al li. Ŝtataj instancoj sekve pravigis la atencon per la supozo ke li esas unu el pluraj planintoj de ŝtata puĉo.

Paralele, ankaŭ la eksa ministro pri defendo Hélder Proença estis pafmortigita sur strato inter la urboj Bula kaj Bisaŭo, kune kun sia ŝoforo kaj persona gardisto.

La Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj plej forte kondamnis la murdojn de Dabó kaj Proença la 9-an de junio 2009. Kaj la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Afrika Unio tamen rekomendis daŭrigi la prezidantan baloton laŭplane.