Baco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La baco estas monero, kiu estis pregita ekde la 15-a jarcento ĝis mezo de la 19-a jarcento en Bern. La nomo venas del la blazona besto de la kantono, de la urso (germane Bär , "Bätz")

La bacoj estis originale arĝentaj, sed ekde la 17-a jarcento biljonaj (kun malmulta enteno da arĝento). La valoro de la baco dependis de la prega loko.

Oni provis dekumigi la bacon en la 19-a jarcento kaj dividis ĝin je 10 rapenoj kaj 10 rapenoj valoris unu frankon. En 1850 finiĝis la epoko de baco per enkonduko de franko kiel svislanda monunuo. Tiutempe 1 malnova franko ne egalis la novan frankon. Oni ŝanĝis en 1850 sep bacojn al unu nova franko. Spite al ĉio, la nocio "baco" restis ankoraŭ populara por la 10-rapenaj moneroj de la nova monunuo.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.pierre-marteau.com/currency/coins/germ-01.html