Bactris gasipaes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
piĵibajo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Monokotiledonuloj Monocotyledones
Ordo: Arecales
Familio: aracacoj Arecaceae
Genro: Bactris
Specio: B. gasipaes
Bactris gasipaes
Kunth
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Trancaĵoj de la frukto

Bactris gassipaes (sin. Guilhielma speciosa)peĵibajopalmo ( portugala.: Pupunheira; hispana: Chonta,Pejibaye, Pijuayo; angla: Peach Palm), estas vaste disvastigita palmo, kiu originas en la tropika Ameriko. La ĉ. 20 m alta trunko kaj la folioj parte havas pikilojn.

fruktoj de la peĵibajopalmo

Bactris gassipaes estas plantospecio apartenanta al la familio Arakacoj, kultivita de la sudamerikaj praloĝantoj. La frukto estas drupfrukto kun manĝebla fruktokarno, kiu ĉirkaŭas la ununuran kernon je dikeco de 3 ĝis 5 cm. La fruktoj (peĵibajoj) estas ruĝaj, oranĝkoloraj aŭ oranĝflavaj. Tio dependas de la maturecgrado kaj de la kultivaro.

La granda avantaĝo de la planto estas ĝia alta kresko. Oni povas kultivi plantidojn en la ombro de la plantkrono. La planto kreskas rapide. Jam post 18 ĝis 24 monatoj oni povas rikolti la unuajn fruktojn. Ankaŭ birdoj ŝatas la fruktojn, precipe la papagoj. La palmo estas kultivata en Brazilo, Trinidado kaj Tobago, Kostariko, Nikaragvo, Ekvadoro , Peruo, Venezuelo, Bolivio, Panamo kaj Kolombio.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Die Matis brasilienportal.ch