Bad Essen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de la jaro 2010 la komunumo havis 15612 loĝantojn.
[redakti] Rilatoj al Esperanto
La esperantistino Ursula Felhölter estas vicdirektorino de la urba gimnazio. De 1982 ĝis 1984 ŝi estis prezidantino de Germana Esperanto-Junularo, kaj antaŭe plurajn jarojn gvidis ties komisionon pri renkontiĝoj, inter alie respondeca pri la Internaciaj Seminarioj. La IS de 1978/1979 cetere nur okazis 25 km norde de Bad Essen, borde de la lago Dümmer. Nun Ursula Felhölter en sia lernejo inter alie respondecas pri arta projekto "Friedenszeichen" ("pacosignoj"), memore al la historia batalo de Varus ĉe Bramsche-Kalkriese 15 km pli nordoriente. Parto de la arta projekto videblas en la kastelo kaj parko Ippenburg.
la urba preĝejo St. Nikolai
tipa domaro ĉe placo Kirchplatz
|
|
Ĉi tiu artikolo pri "Bad Essen" ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu». Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi. |