Bad Godesberg
Godesberg, de 1921 Bad Godesberg, de 1969 suda urboparto de Bonn en Germanio. La iam memstara ban- kaj kurac-loko ĉe la rivero Rejno estas konata pro sia granda kaj bone konservita riĉa kvartalo de vilaoj.
Konataj esperantistoj, kiuj vivis en Bad Godesberg, estas inter alie
Partneraj urboj [redakti]
La urba distrikto havas partnerajn rilatojn al
Saint-Cloud en Francio ekde 1957, al
Frascati en Italio ekde 1960, al
Windsor and Maidenhead en Britio ekde 1960 kaj al
Kortrijk en Belgio ekde 1964, aldone al amikaj rilatoj al
Yalova en Turkio ekde 1969.
Esperanto en Godesberg [redakti]
Konata pioniro de Esperanto en Godesberg estis Max Butin, kiu lernis la lingvon en oktobro 1904. Loka Esperanto-grupo estis fondita en aŭgusto 1907 sub la nomo "Godea" (Godesberga Esperanto-Asocio), jaron pli frue ol la grupo en Bonn. Jam en 1910 Godea estis aliĝita al Germana Esperanto-Asocio. La grupa vivo estis tre riĉa kun kursoj, teatraĵoj, muzikaj vesperoj kaj multaj en- kaj eksterlandaj vizitantoj de la riĉa banloko, kiuj ankaŭ vizitis la "Rejnan Esperantujon". La gazeto Germana Esperantisto Julio 1910, p. 151 skribas: „Vera esperanta vivo regas en tiu ĉarma urbeto, plej rekomendinda al esperantistoj kiel somera restadejo.“ (kp. ankaŭ la vivan raporton pri Esperanto en Godesberg en Germana Esperantisto Aŭg./Sept. 1910, p. 184).
En junio 1909 lokaj grupoj el la regiono fondis Rejnlandan Esperanto-Ligon (RELO) en Godesberg, kie poste ankaŭ troviĝis ĝia sidejo. Dum la jarkunveno en Essen en 1912 la vestfaliaj grupoj aliĝis kaj el RELO fariĝis Rejnlanda-Vestfalia Esperanto-Ligo Revelo, kiu ekzistas ĝis hodiaŭ.