Bad Tölz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bad Tölz
Blazono
Bad Tölz (Germanio)
Bad Tölz (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefurbo de distrikto en Germanio • urba komunumo de Germanio • kuracloko
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Bad Tölz-Wolfratshausen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 08041
Poŝtkodo 83646
Aŭtomobila kodo TÖL
Oficiala Municipokodo 09173112
Subdivido 5 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Josef Niedermaier
Partio de komunumestro Freie Wähler Gem.
Adreso de la administrejo Am Schloßplatz 1
Demografio
Loĝantaro 19186 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 46′ N, 11° 33′ O (mapo)47.76027777777811.556666666667Koordinatoj: 47° 46′ N, 11° 33′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 658 m
Areo 30,80 km²
Oficiala retejo https://www.bad-toelz.de/
vdr

Bad Tölz estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bad Tölz-Wolfratshausen kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 19 186 loĝantojn. La terma urbeto ester la regiono krom por banlokaj hospitaloj kaj instalaĵoj aparte konatas pro elstara knaba koruso, kiu en 1956 fondiĝis en la urbo kaj portas ties nomon, sed ekde 1970 plufunkcias en Munkeno.

Ekde 2009, la simuladcentro por la montara kaj aera savado de la Bavara Monta Savservo situas en Bad Tölz . La unua tia simuladsistemo en la mondo ofertas la avantaĝon ke trejnado sur realaj helikopteroj povas plejparte esti forĵetita.

Vivi verde kaj sane[redakti | redakti fonton]

Bad Tölz, same kiel Medellín au la insulo de Lombok faris grandan ŝanĝon en la maniero vivi pli verde kun ekzemple 100 da florherbejoj laŭlonge de stratoj[1].

Saniga klimato[redakti | redakti fonton]

Ekde 1969, Bad Tölz havas la titolon de "Climate Health Resort". Malalta nivelo de malpurigaĵoj en la aero kaj malaltaj niveloj de poleno, fajna polvo kaj alergenoj estas trajtoj de tiu ĉi klimata kuracloko. Ekde 2005, Bad Tölz ankaŭ estis agnoskita "erikeja kuracloko"

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo en la banloka parto estas la tegmento-monumento kaj la vestiblo konstruita de Heinz Moll en 1929-1930, la plej granda en Eŭropo (110 metroj longa). Ekde la fino de la banloka kulturo, la vestiblo altiris artistojn kaj kuratorojn kiuj realigas ekspoziciojn kaj interfakajn kulturajn projektojn ĉi tie.

La ĉefstrato en la orienta (pli malnova) distrikto estas la Marktstrasse, kiu plejparte konservis sian originan aspekton kaj estas populara turista loko. La strato nun estas plejparte piedira strato kun fontanoj, skulptaĵoj kaj terasoj por trinki aŭ ripozi. La konstruaĵoj montras, kiel riĉe ornamitaj domoj kun fasadpentraĵoj kaj floroj estas kutimaj vidindaĵoj en suda Germanio, .

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Bonnes nouvelles de la planète, Arte tv, la 22-an de aprilo 2023

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la urbokerno, vidata de la rivero Isar
urbocentre
anoj de la knaba koruso


valo de la rivero Isar, vidata suden (bavaraj kaj tirolaj kalkŝtontaj alpoj)
valo de la rivero Isar, vidata suden (bavaraj kaj tirolaj kalkŝtontaj alpoj)