Baden-Baden
Baden-Baden (foje esperantigita kiel Badeno, kvankam tio ankaŭ estas nomo de historia (federacia) lando) estas eksterdistrikta urbo kaj konata banloko en Baden-Virtembergo (Germanio). Fine de 2005, ĝi havis 54 581 loĝantojn.
La nomo de la urbo en Esperanto
La esperantigita nomo de la urbo laŭ PIV2, Badeno, nuntempe estas evitenda, ĉar ĝi devenis de ĝia malnova germana nomo "Baden", kiu jam ekde 1932 estis anstataŭigita de "Baden-Baden". Dum Esperanto-aranĝoj en Baden-Baden (ekzemple la Trilanda Renkontiĝo de GEJ en 2005 kaj la BAVELO-Seminario en 2006), oni ne esperantigis la nomon de la urbo.
Partneraj urboj
- Menton (Francio) de 1961
- Moncalieri (Italio) de 1990
- Ŝablono:Flagicon Karlovy Vary (Ĉeĥio) de 1998
- Jalto (Ukrainio) de 2000
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- oficialaj retaj paĝoj de la urbo (germanlingvaj)
- pliaj informoj pri la urbo por vojaĝantoj
- oficialaj retaj paĝoj de la urbo (anglalingvaj)
|