Badjuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Badjuoj
dialekto
Kabo-Verda kreolo • Badiu
Lingvaj kodoj
Angla nomo Santiago Creole
Franca nomo badiu
vdr

La badjuoj estas la loĝantoj de la kabo-verda insulo Santiago.

Pri la origino de la nomo oni donas du klarigojn:

  • vadiu (malnovportugale: forfuĝinto)
  • baldio (portugale: ne plu loĝata, distance for de loĝata lando)

Badius estis retiriĝinte vivantaj komunumoj el fugintaj sklavoj kaj punuloj en la interno de la insulo kun aparta kondutregularo, kiu protektis ilin kontraŭ la rekaptiĝo. Ilia sendependeco, memadministrado en kristana religio kun laikprediko kaj ilia sentimeco je rabatakoj al bienoj provizis ilin per aparta renomo, kiu ŝanceliĝis inter timo kaj admiro.

Kiam en la malfrua 19-a jarcento kaj per la batalo por la sendependeco (vidu Amílcar Cabral) ekestis kabo-verda nacieckonscio, identigis sin la loĝantaro de Santiago kun la tradicioj de la badjuoj kaj la nomo fariĝis la nomo de la tuta loĝantaro de la insulo kaj ties lingvo.

En la badjua lingvo oni nomas la homojn de la aliaj etnoj sur la insuloj sampaĝuduoj.