Badmintono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Badmintono
Matĉo en badmintono
Matĉo en badmintono
speco de sporto • olimpika sporto
rakeda sporto • olimpika sporto
Fakoj
<mankas>
Kulminaj konkursoj
Olimpikaj ludoj ekde la jaro 1992
Monda ĉampioneco ekde la jaro 1977
Eŭropa ĉampioneco ekde la jaro 1968
Internacia federacio
Nomo: Internacia federacio de badmintono
Fondita: 1934
TTT: www.internationalbadminton.org
Rilataj paĝoj
Kategorio:Badmintono
vdr
Dana volanludisto Peter Gade.

Badmintono, foje ankaŭ nomata volanludo, estas rakedsporto kaj unu el la olimpikaj sportoj. Ties rekta antaŭulo estas hinda poona. Dum ludo du kontraŭuloj (respektive du duopoj) forpafas trans reto helpe de rakedo volanon klopodante devigi la kontraŭulon erarigi. Eraro estas ekludo de la volano ekster limigita teritorio aŭ neforludado fare de la kontraŭulo de la ĝuste forludita volano.

Badmintono estas unu el la plej rapidaj rakedsportoj. La ludanto devas havi observemon kaj bonegan fizikan staton. Dum unu matĉo li ofte kuros preskaŭ kelke da kilometrojn. Rapideco de batego superas eĉ 300 km/h; neoficialan mondan rekordon tenas ĉino Fu Haifeng, kiu la 3-an de junio 2005 ekbategis per rapideco 322 km/h, en duopa ludo tenanto de tiu ĉi rekoredo estas indoneziano Taufik Hidayat (305 km/h).

Historio

La unuaj mencioj de volanludoj estas la grotopentraĵoj en Barato el la tempo de naskiĝo de Kristo. Ankaŭ la aztekoj ludis similan ludon (tie oni ludis per ledaj batiloj). La unua eŭropa versio kaj la unuaj reguloj estis elpensataj en la jaro 1872 far la brita Princo de Beaufort sur bieno Badminton (el tio la nomo).

Regularo

Volanoj.

Por la ludo bezonatas minimume 2 personoj. Oni do povas tion ludi kiel ĉe teniso kun ĝis 4 personoj en duobla aŭ miksa ludo samtempe. Ludanto transbatas la volanon super la reto al la kontraŭula kampo. Se la kontraŭulo ne sukcesas la volanon rebati antuaŭ ol tiu atingas la grundon, tio gajnigas unu poenton al la batinto, kiu havas la rajton pri ekbato.

Eraro estas, se la volano restas pendanta en la reto troviĝanta meze de la ludkampo aŭ tuŝas la eksterkampon. Ĉe "retorulanta" volano, la ludo daŭras. La volano ekipitas nur en la konkursa sporto per plumoj; volanoj por libertempo produktiĝas el plasto.

Ĉe para poentostato de la servironto (0, 2, 4...), la ekbato okazas el la dekstra kampoduono (sur la bildo ĝi estas signata sube per "l. Servirkampo"), ĉe nepara poentostato el la maldekstra. La ludanto dum unuopa ludo staras kutime sur la mezlinio, piedon malantaŭ la antaŭa servirlinio. Oni devas bati la "volano"n ĉe serviro al la diagonale-kontraŭsituanta servirkampo. Se la volano ne la konvenan areon tuŝas, oni notas tion kiel fuŝon kaj la kontraŭulo ricevas la ekbatan rajton.

Post ĉiu akirita poento, la servirkampo estas ŝanĝata (simile kiel en teniso) kaj konvene ŝanĝiĝas la kontraŭula servirkampo, kien la volano devos tuŝi.

La ludkampo

La ludkampo aspektas tiel:

Desegno: Mezurnombroj de volanluda ludkampo

Bordomintono

Variaĵo de tipa, enĉambra badmintono estas bordomintono aŭ angle Beachminton, ankaŭ konkursa volanludo sur sablo. La ludkampo estas pli malgranda ol ĉe tradicia badmintono (3,80 m * 12,30 m), sed la retalto restas la sama (1,55 m).

Eksteraj ligiloj

greke Internacia Badmintona Federacio angle greke retejo "WorldBadminton" angle greke retejo "Badmintona Centralo" angle

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda