Baedeker-Domo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baedeker-Domo

La Baedeker-Domo estas negocodomo konstruita en la jaroj 1927 kaj 1928 de la eldonejo G. D. Baedeker en la centro de Essen, kiu ekde 1987 staras sub monumentprotekto.

Sur la sama loko staris antaŭe loĝodomo por monaĥinoj de la abatinejo Essen. Eldonisto Gottschalk Diedrich Baedeker aĉetis ĝin en 1817 kaj direktis tie la presejon kaj la librovendejon de eldonejo G. D. Baedeker.

Historio kaj arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La Baedeker-Domo estas sesetaĝa ŝtalbetono-konstruaĵo kun tegaĵo el ĝibigitaj muŝelkalko-platoj sub plata tegmento. Ĝi ekestis inter 1927 ĝis 1928 kadre de konstruokonkurso ĉirkaŭ la Burg-Placo fare de la urba konstruadministrejo. La domo estas ekzemplo por la tiel nomata nova monumentismo, do reekpreno de tradiciemaj arĥitektoj al la monumenta stilo de 1900, kiu estis flegata ekde la dua duono de la 1920-aj jaroj.

La fasado kun direkto al la Burg-Placo estas ordigita per pilastroj kaj kvar figuroj altaj je 3,6 metroj el la skulptejo de Joseph Enseling. Du el ĉi tiuj figuroj estis senvualigataj jam marton de 1927. La vira figuro simbolas per terglobo en la dekstra mano la komercon, la virina figuro per libro en sia dekstra mano la sciencon. Du figuroj poste senvualigitaj simbolas arton kaj laboron. La bronza surskribo Baedekerhaus estis muntata en 1930 ĉe la supra fasado.

Post difektadoj en la Dua Mondmilito la domo estis riparata, je kio la masiva fasado preskaŭ ne estis difektita. En la teretaĝo de la domo troviĝas enkonstruitaj vendejoj. La fenestroj de la supera unua supra etaĝo estas alte rektangulaj kaj kunigitaj al fenestrobendo, la tri etaĝoj super ĝi havas unuece preskaŭ kvadratajn fenestrojn. En laflankaj aksoj de la ĉefa domo troviĝas du enirejoj.

Al la Baedeker-Domo oni alkonstruis en 1928 magazenegon nun ankaŭ monumentprotektatan. En la supraj etaĝoj de la Baedeker-Domo loĝis la antaŭulo de la regiona ligo Ruhr, ĝis kiam ĝi en 1929 povis translokiĝi en sian novan domon ĉe Kurfürstenstraße.

Ekde junio 2008 en la Baedeker-Domo loĝis filio de la librovenda konzerno Thalia[1], kiu fermiĝis la 15-an de septembro 2012. Ekde tiam la iamaj vendoĉambroj de Baedeker restis neuzata ĝis nun.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Dehio, bearbeitet von Claudia Euskirchen, Olaf Gisbertz, Ulrich Schäfer: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Nordrhein-Westfalen I Rheinland. Deutscher Kunstverlag, Munkeno/Berlino 2005, ISBN 3-422-03093-X

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4552357.012683