Bafina Golfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bafin-golfo estas larĝa markolo inter Gronlando kaj Kanada Arkta Insularo.

La golfo estis unuafoje malkovrita en 1585 fare de la brita esploristo John Davis, sed ĝi estis nomata post William Baffin, kiu traveturis ĝin en 1616.

La pelvo de la Bafina golfo estas ĉ. 1,5-oble pli granda ol la Orienta Maro. La plej granda profundo estas – meze inter Disko-insulo kaj Kabo Raper sur Bafina Insulo - 2905 m. En la 19-a jarcento, la golfeto estis tre populara por balenkaptado.

Vidu ankaŭ