Bag
El Vikipedio
Bag estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Aszód. El la vilaĝnomo originas nomo de Julio Baghy.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo:24 km²
- Loĝantaro: 3920
- Poŝtkodo: 2191
- Telefonprefikso: 28
Geografio [redakti]
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, inter urboj Aszód kaj Tura, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo inter Budapeŝto-Miskolc. Aŭtoŝoseo M3 en la sama direkto preteriras. Aszód troviĝas 5, Gödöllő 13, Budapeŝto 41 km.
Historio [redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko kaj de sarmatoj. La turkoj faris senhoma la komunumon post la mezepoko, poste alvenis germanoj kaj slovakoj. En 1770 baroka romkatolika preĝejo konstruiĝis.