Bagavadgito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bagavadgito estas la ĉefa religia instruo de hinduismo, predikita de Kriŝno kaj konsistiganta ĉapitron de Mahabarato. (PIV)

Unu el la ĉefaj verkoj el la Antikva Tempo estas la eposo Mahabharato; Certe la plej longa literatura verko en la mondo. Oni atribuas ĝian redakton al la saĝulo Vjaso. Ĝia centmil versoj ĉefe temas pri milito. Tamen, oni apartigas unu ĉapitron, kiel religia kerno de la libro: la Bagavadgito. Ĝi estis verkita inter la 4a jarcento a.K. kaj la 2a de nia erao.

Bagavadgito temas pri la doktrino de reenkorpiĝo.

La libro prezentas sin kiel dialogo inter Arĵuno, unu generalo, kaj Kriŝno, lia ĉarkondukanto. Arjuno haltigis sian veturilon inter la du batalontaj armeoj kaj rekonas parencanojn kaj amikojn en la kontraŭa tendaro. Li ne volas mortigi ilin. Malespero regas lin. Sed Kriŝno (कृष्ण) kuraĝigas lin. Li prezentas la doktrinon de senmorteco, kaj revelacias sin kiel enkorpiĝon de Dio mem. La kerno de lia instruo estas malinteresita agado farita pro devo, sed kiu ankaŭ estas la vojo al mensoliberigo el la karmo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]