Bagdad-baterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Desegno de la tri pecoj.[1]

La Bagdad-baterio estas argila poto, kiun trovis en 1936 Wilhelm König ĉe elfosado de parta setlejo ĉe monteto Khujut Rabuah, proksime al Bagdado. Ĉar ĝi enhavas ankaŭ kupran cilindron kaj fer-stangeton, tio ekis spekuladojn, ke jam antaŭ 2000 jaroj ekzistis baterio, kiam elektro estis ankoraŭ nekonata fenomeno.

La vazoforma poto altas 14 cm, la plej granda diametro estas ĉirkaŭ 8 cm. Ĝi inkludas fermitajn finojn ĉe la malsupro, proksimume 9 cm longan kuprocilindron kun diametro de 26 mm . En tiu estis la ferstangeto per asfalto fermita, ŝtopita. Ĝia supra pinto elstaris ĉirkaŭ 1 cm super la ŝtopilo el kaj estis kovrita per flav-griza oksidiga tavolo. Inter la du metaloj estis neniu konduktiva kontakto.

Plej verŝajne, oni uzis la poton por stoki skribrulaĵojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paranormal Image Gallery - Ancient Mysteries/Aztec carving of ancient astronaut. Unexplained Mysteries. Arkivita el la originalo je 27a de Septembro, 2011. Alirita November 14, 2009.