Bagdadi al-Mahmudi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bagdadi al-Mahmudi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1945 (1945-07-01) (78-jaraĝa)
en Zaŭija
Ŝtataneco Libio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Baghadi al-Mahmudial-Baghadi Ali al-Mahmudi (arabe البغدادي علي المحمودي, latinliterigo laŭ DMG al-Baġdādī ʿAlī al-Maḥmūdī, naskiĝis probable en 1945) la 3-an de marto 2006 nomumiĝis ĝenerala sekretario de la Ĝenerala Popola Komitato de Libio, kio kadre de la en 2011 forte pribatalata reĝimo de Muamar Kadafi korespondas al la ofico de ĉefministro. Li estas la posteulo de Ŝukri Ghanim.

Antaŭ tio, li de junio 2003 kaj marto 2006 estis vica ĝenerala sekretario de la Ĝenerala Popola Komitato, kaj antaŭ junio 2003 ministro pri sano.

La 22-an de aŭgusto 2011 li fuĝis el Tripolo eksterlanden al la insulo Ĝerbao de Tunizio.

En januaro 2022, Baghdadi Mahmoudi estis malliberigita en Libio post esti ekstradiciita de Tunizio en 2012, li estas prezentonta plendon kontraŭ Tunizio antaŭ la libiaj institucioj kaj antaŭ la internacia kriminala kortumo.