Bagelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bagelo.

Bagelo (Bagel aŭ kelkfoje nomata beigel; en la jida lingvo בײגל beygl) estas pano tradicie ellaborita el tritikfaruno kaj kutime havas truon aŭ malplenon en la centro. Antaŭ la bakado oni kuiras ĝin en akvo, kies rezulto estas densa pano kun ekstera leĝera kraka ŝelo.

Oni aldonas al la pasto diversajn aferojn kiel salo, cepo, ajlo, ovo, pumperniklo, sekalo. Ekzistaj aliaj manieroj ne tradiciaj kun: tomato, brano, fromaĝo, kumino kaj muslio, inter aliaj. La bageloj povas esti kovrataj de semoj el sezamopapavo, cepoj aŭ sekaj ajloj, dika salo, aŭ de ĉio samtempe. Bageloj venas de Krakovo, Pollando, dizajnita por la Karesmo.

Poste, ĉi manĝaĵo iĝis tre populara inter la judoj meze de la 19-a jarcento, kiam panejoj de Londono ekvendis ilin en tri urboj. Poste, la enmigrintoj de Nordameriko famigis ilin en la novaj lokoj kie ili loĝis.