Bahá'u'lláh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sanktejo de Bahá'u'lláh

Mírzá Ḥusayn-'Alí (1817-1892) (perse : میرزا حسینعلی), kiu pli poste alprenis la titolon Bahá'u'lláh (arabe : بهاءالله t.e. "Splendoro, Gloro, Lumo de Dio"), estis la profet-fondinto de la Bahaa Kredo.

Li pretendis plenumi la profetaĵon de Báb pri "Tiu, Kiun Dio manifestos", sed pli vaste ankaŭ pretendis esti la Mesaĝisto de Dio profetita en ĉiuj grandaj religiaj tradicioj. Li diris, ke Lia tago estas "la reĝo de tagoj", je kiu "la animo de ĉiu Profeto de Dio, de ĉiu Dia Mesaĝisto soifis", kaj ke "En tiu ĉi plej granda Revelacio, ĉiuj Diepokoj de la pasinteco atingis sian plej altan, sian finan kompletigon."

Bahá'u'lláh verkis multajn librojn, el kiuj plej notindaj estas Kitáb-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro", aŭ "Libro de la Leĝoj"), Kitáb-i-Íqán (la "Libro de Certeco") kaj la Kaŝitaj Vortoj (Kalimát-i-Maknúnih).

Li mortis ĉe la Domego de Bahjí apud Akko ( 'Akká), en Palestino (nuna Israelo). Liaj fizikaj restaĵoj estas entombigitaj en tiu loko mem, kiu estas la Kiblo de la bahaanoj.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Fono[redakti | redakti fonton]

Bahá'u'lláh naskiĝis je la 12-a de novembro 1817 (2-a de Muḥarram 1233 p.H.) en Tehrano (Ṭihrán), ĉefurbo de Persio (nuna Irano). Lia patro estis Mírzá `Abbás, pli bone konata kiel Mírzá Buzurg de la distriko Núr (en la provinco Mazenderano), notinda nobela ministro en la kortego de Fatḥ-`Alí Sháh. Lia patrino estis Khadíjih Khánum. (Vidu ankaŭ Genealogio de Baha'u'llah.)

Kiel juna infano Bahá'u'lláh ricevis privatan instruadon kaj estis konata pro Sia inteligenteco. Li estis konvinkita islamano, kaj je la aĝo de 13 aŭ 14 jaroj Li diskutis aferojn kun ĉefaj pastroj kaj kleruloj.

La patro de Bahá'u'lláh, Mírzá Buzurg servis kiel veziro al Imam-Virdi Mírzá, la dekdua filo de Fatḥ-`Alí Sháh de gento de Qájár. Mírzá Buzurg estis pli poste nomita guberniestro de Buruĝirdo kaj Lorestano. Li estis senigita de tiuj ĉi titoloj dum registara elpurigo, okaze de la surtroniĝo de Muḥammad Sháh. Post la morto de Sia patro, Bahá'u'lláh estis petita preni registaran oficon de la nova veziro Ḥájí Mírzá Áqási, sed ne akceptis ĝin.

Edziĝo kaj familio[redakti | redakti fonton]

Bahá'u'lláh havis tri edzinojn nomitajn Ásíyih Khánum (Navváb), Fáṭimih Khánum (Mahd-i-'Ulya) kaj Gawhar Khánum. Entute Bahá'u'lláh havis dekkvar gefilojn, el kiuj nur sep vivis al plenkreskaĝo (por pliaj detaloj, vidu la artikolon pri la Bahaa Sankta Familio).

Bahá'u'lláh kaj Lia unua edzino Navváb estis konataj kiel la "Patro de la Povruloj" kaj la "Patrino de Konsolado" pro siaj eksterordinaraj agoj de malavareco kaj konsiderado por la malriĉuloj.

Baba Movado[redakti | redakti fonton]

Akcepto de Báb[redakti | redakti fonton]

Dum Li estis 28jaraĝa, Bahá'u'lláh bovenigis mesaĝiston, kiu informis Lin pri la Báb. Li agnoskis la Báb-on kiel la "Promesiton" atenditan de la islamanoj (MihdíQá'im), kaj tuj fariĝis babano.

Bahá'u'lláh komencis diligente disvastigi la novan aferon, precipe en Sia denaska provinco de Núr, kaj konatiĝis kiel unu el la plej influaj kredantoj.

La registara subpremado de la Baba religio alportis al Bahá'u'lláh dufoje malliberigon, kaj unufoje bastonadan torturon.

Atenco al la Vivo de la Ŝaho[redakti | redakti fonton]

Báb estis martire ekzekutita en Tabrizo je la 9-a de julio 1850 (28-a de Sha'bán 1266 p.H.). Pro tio, manpleno da malfeliĉaj babanoj atencis la Reĝon de Persio Náṣiri’d-Dín Sháh je la 15-a de aŭgusto 1852, sed ili fiaskis. Kvankam ili pretendis, ke ili mem decidis pri tio kaj agis sole, la tuta Baba komunumo estis kulpigita kaj reprezalie okazis buĉado de kelkmiloj da babanoj.

Revelacio en la Síyáh-Chál[redakti | redakti fonton]

Bahá'u'lláh kaj kelkaj babanoj estis arestitaj kaj enprizonigitaj en subtera karceraĉo de Tehrano, nomita Síyáh-Chál (perse: سیاه چال‎ ​ t.e. la "Nigra Truo").

Bahá'u'lláh pretendis, ke dum tiu malliberigo en la karceraĉo Síyáh-Chál, Li ricevis la unuajn indikojn, ke Li estas Tiu promesita de Báb. Bahaanoj komparas tiun ĉi sperton al la descendo de la kolombo dum la Bapto de Jesuo, al la "Ardanta Arbeto" de Moseo sur la Sinajo , al la apero de la anĝelo Gabrielo al Mohamedo sur la Monto Hira, kaj al aliaj spertoj revelaciaj. Bahá'u'lláh priskribis la okazaĵon jene :

"En la tagoj kiam Mi kuŝis en la prizono de Tehrano, kvankam la turmenta pezo de la katenoj kaj la fetora aero permesis al Mi nur ioman dormon, eĉ en tiuj maloftaj momentoj de dormo Mi sentis kvazaŭ io fluas de la supro de Mia kapo tra Mia brusto, kiel potenca torento, kiu ĵetiĝas teren el de la kulmino de altega monto. Rezulte de tio ĉiu membro de mia korpo kvazaŭ ekardis. En tiaj momentoj Mia lango citadis kion aŭdi neniu homo povus elteni."

[1]

Dek jarojn poste, en 1863, kiam Li estis ekzilita en Bagdado, Li formale anoncis Sian mision al Sia familio kaj al malgranda aro de sekvantoj. Tio ĉi okazis dum dekdu-taga periodo ĵus antaŭ Sia sekva ekzilo al la ĉefurbo de la Otomana imperio. Tiam Li loĝis en la ĝardeno de Najíbíyyih, kiun bahaanoj nomas la Ĝardeno de Rezvano (Riḍván). Tiun ĉi eventon ĉiujare celebras la bahaanoj kiel la "Festivalon de Rezvano". La unua, tria kaj naŭa tagoj de tiu Festivalo estas Sanktaj Festoj, dum kiuj bahaanoj devus sin deteni de laboro. Bahá'u'lláh konsideris Sian alvenon kiel la inaŭguron de la mesia epoko promesita en ĉiuj religioj. Bahá'u'lláh poste deklaris:

"La celo de la tuta Dia kreado estas la revelacio de tiu ĉi plej sublima, plej sankta Tago, de tiu Tago konata kiel la Tago de Dio en Liaj Libroj kaj Skriboj -- la Tago, kiun ĉiuj profetoj, ĉiuj Elektitoj kaj la sanktuloj deziris travivi."

[2]

Ĉar la familio de Bahá'u'lláh estis riĉa kaj influa, Liaj malamikoj timis mortigi Lin kiel aliajn babanojn kaj decidis ekzili Lin el Persujo plej fore kiel eble. Post kvar monatoj en la Síyáh-Chál, Bahá'u'lláh estis liberigita kaj elektis ekzilon al Bagdado, kiu tiam estis urbo en la Otomana imperio.

Bagdado[redakti | redakti fonton]

Ekzilo al Irako[redakti | redakti fonton]

Pasporto de Baha'u'llah datita Januaro 1853

En 1853, kun limigitaj rimedoj de manĝaĵo, kaj kvankam dum la malvarmo de vintro, Bahá'u'lláh kaj Lia familio vojaĝis de Persujo al Irako tra neĝaj montaroj.

Ili foriris el Tehrano je la 12-a de januaro 1853 (1a de Rabí'u'th-Thání 1269 p.H.) kaj alvenis al Bagdado je la 8-a de aprilo 1853 (28-a de Jamádíyu'th-Thání 1269 p.H.).

Kurdistano[redakti | redakti fonton]

Je la 10-a de aprilo 1854 (12-a de Rajab 1270 p.H.) Bahá'u'lláh, sen informi iun ajn pri Sia celo, foriris al la montoj Sar-Galú de Kurdistano, nordoriente de Bagdado, apud la urbo Sulaymáníyyih. Li poste skribis, ke Li tien retiriĝis por ne fariĝi la fonto de malakordo ene de la Baba Komunumo.

Dum du jaroj Bahá'u'lláh loĝis sola en la montoj de Kurdistano. Iam, laŭdire, iu rimarkis Lian rimarkindan kaligrafion, kiu kaŭzis la scivolemon de la instruantoj de la lokaj sufiaj ordenoj. Kiam Li komencis akcepti gastojn, Li fariĝis konata pro Sia klereco kaj saĝeco. Shaykh 'Uthmán, Shaykh 'Abdu'r-Raḥmán, kaj Shaykh Ismá'íl, nedisputitaj regantoj de la Naqshbandíyyih, Qádiríyyih, kaj Khálidíyyih Ordenoj komencis serĉi Lian konsilon kaj admiri Lin. Estis al la dua el tiuj, ke la verko la Kvar Valoj (Chahár Vádí) estis skribita. Kelkaj liaj notindaj libroj estis verkitaj de Li tiuperiode.

Novaĵoj pri saĝulo loĝanta en la montoj sub la nomo de "Derviŝo Mohamedo" disvastiĝis al najbaraj lokoj. Kiam tiu novaĵo atingis Bagdadon, la familio de Bahá'u'lláh rapide divenis pri Kiu homo temis, kaj petis Lin reveni al Bagdado. Tion Li faris je la 19-a de marto 1856 (12-a de Rajab 1272 p.H.).

Reveno al Bagdado[redakti | redakti fonton]

Mírzá Yaḥyá en 1890

Kiam Bahá'u'lláh revenis al Bagdado Li vidis, ke la Baba komunumo fariĝis maltrankvila kaj dividita. Laŭ `Abdu'l-Bahá, 25 homoj pretendis esti Tiu promesita de Báb dum la foresto de Bahá'u'lláh kaj antaŭe.

Dum la foresto de Bahá'u'lláh, Lia duonfrato Mírzá Yaḥyá murdigis kelkajn el siaj babanaj malamikoj, inkluzive Dayyán, kaj kuzon de Báb Mem, kaj edziĝis al la vidvino de Báb kontraŭ la instruoj lasitaj de Báb Mem kaj sendis sekvantojn al la provinco de Núr por atenci la vivon de la Ŝaho.

Bahá'u'lláh restarigis kaj unuigis la Baban Komunumon kaj fariĝis ĉef-gvidanto de la Afero. Li verkis skribaĵojn klarigante la instruojn de Báb kaj donante novan dian gvidadon.

Deklaro en la Ĝardeno de Riḍván[redakti | redakti fonton]

Bahá'u'lláh restis en Bagdado sep pliajn jarojn. Dume, Li deklaris Sian mision kiel Manifestiĝo de Dio. En 1863 Li formale anoncis Sian mision al Sia familio kaj al malgranda aro de sekvantoj. Tio ĉi okazis dum dekdu-taga periodo ĵus antaŭ Lia sekva ekzilo al Konstantinopolo, la ĉefurbo de la Otomana imperio, de la 22-a de aprilo (3-a de Dhi'l-Qa'dih 1279 p.H.) ĝis la 3-a de majo (14-a de Dhi'l-Qa'dih 1279 p.H.). Tiam Li loĝis en la ĝardeno de Najíbíyyih, kiun bahaanoj nomas la "Ĝardeno de Rezvano" (Riḍván). Tiun ĉi eventon ĉiujare celebras la bahaanoj kiel la "Festivalon de Rezvano". La unua, tria kaj naŭa tagoj de tiu Festivalo estas Sanktaj Festoj, dum kiuj bahaanoj devus sin deteni de laboro. Bahá'u'lláh konsideris Sian alvenon kiel la inaŭguron de la mesia epoko promesita en ĉiuj religioj. Bahá'u'lláh poste deklaris:

"La celo de la tuta Dia kreado estas la revelacio de tiu ĉi plej sublima, plej sankta Tago, de tiu Tago konata kiel la Tago de Dio en Liaj Libroj kaj Skriboj -- la Tago, kiun ĉiuj profetoj, ĉiuj Elektitoj kaj la sanktuloj deziris travivi." [3]

Malliberigo, Ekziloj kaj Forpaso[redakti | redakti fonton]

Mapo de Ekzilo de Bahá'u'lláh

La Otomana kaj la Persa registaroj kunlaboris por subpremi la religion per pli kaj pli malproksimaj ekziloj, de Bagdado al Konstantinopolo (nuna Istanbulo), poste al Adrianopolo (nuna Edirne en la eŭropa parto de Turkio), kaj fine al la otomana pun-kolonio palestina de Akko ( 'Akká, nun en Israelo). En la finaj jaroj de Sia vivo, la severa malliberigo estis laŭgrade nuligata kaj Li estis permesata loĝi en hejmo apud Akko, dum Li estis oficiale ankoraŭ malliberulo de tiu urbo. Bahá'u'lláh restis en la Domego de Bahjí ĝis Sia forpaso je la 29-a de majo 1892 (2-a de Dhi'l-Qa'dih 1309 p.H.), kaj tie estas entombigita en la Maŭzoleo de Bahá'u'lláh. Bahaanoj konsideras tiun lokon kiel la Kiblon (Qiblih), al kiu ili devas turni sin ĉiutage por siaj devigaj preĝoj.

En Adrianopolo, Bahá'u'lláh proklamis la Bahaan Kredon pli per epistoloj al la tiamaj reĝoj kaj regantoj de la mondo inkluzive:

Dum Sia vivo, Bahá'u'lláh verkis grandegan nombron da skribaĵoj, kelkaj forme de epistoloj al reĝoj kaj imperiestroj. Kitáb-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro"), kaj Kitáb-i-Íqán (la "Libro de Certeco") estas agnoskitaj kiel unuarangaj bahaaj verkoj de teologio. Laŭ Sia propra atesto, Bahá'u'lláh verkis 100 volumojn. La Bahaa Mondcentro nuntempe posedas 15.000 el la epistoloj de Bahá'u'lláh kaj 27.000 leterojn de `Abdu'l-Bahá. La bahaaj skribaĵoj inkluzivas la verkojn de Báb kaj `Abdu'l-Bahá (vidu sube), kaj inkluzivas ĉirkaŭ 200 volumojn.

Posteuloj[redakti | redakti fonton]

Kiam Bahá'u'lláh forpasis, Li lasis skribitan testamenton, en kiu Li elektis Sian plej maljunan filon 'Abdu'l-Bahá 'Abbás (arabe: "Servanto de Bahá"), kiel la Centron de Sia Interligo kaj la unusolan interpretiston senararan de la Siaj skribaĵoj. 'Abdu'l-Bahá estas konsiderata de la bahaanoj kiel la perfekta ekzemplo de vera bahaano. Dum la frua parto de la 20-a jarcento, 'Abdu'l-Bahá vojaĝis tra Eŭropo kaj Norda Ameriko disvastigante la mesaĝon de la Bahaa Kredo. Li parolis kaj al Esperantistoj kaj favore al Esperanto.

Renkonto kun Bahá'u'lláh[redakti | redakti fonton]

Bahaanoj konsideras la bildon de Bahá'u'lláh sankta, do tial ne eblas enmeti ĝin en tiu ĉi artikolo. La originalaj kopioj estas en la Bahaa Arkivejo en la Bahaa Mondcentro sur Monto Karmel. Pro ĝia sankteco bahaanoj montras ĝin nur en tiu loko. La sekva rakonto estas de "Bahá'u'lláh - Deklaro de la Bahaa Internacia Komunumo", BEL 1992):

Du jarojn antaŭ Sia morto Bahá'u'lláh akceptis en Bahjí unu el la malmultaj okcidentanoj, kiuj renkontis Lin, kaj la solan, kiu postlasis skribitan raporton pri la travivaĵo. La vizitanto estis Edward Granville Browne, multpromesa juna orientalisto de la Kembriĝa Universitato, kies atenton origine altiris la drameca historio de Báb kaj Lia heroa sekvantaro. Pri tiu ĉi renkontiĝo kun Bahá'u'lláh Browne skribis:

"Kvankam mi nur malklare divenis, kien mi estis ironta kaj kiun mi vidos (ĉar detalajn informojn oni ne donis al mi), unu aŭ du momentoj pasis antaŭ ol, kun korbato de miro kaj timo, mi definitive ekkonsciis, ke la ĉambro ne estas senhoma. En la angulo, kie la divano tuŝis la muron, sidis mirinda kaj respektinda persono... La vizaĝon de tiu, kiun mi rigardis, mi neniam forgesos, kvankam mi ne povas priskribi ĝin. Tiuj penetremaj okuloj ŝajnis legi la animon mem ; povo kaj potenco ripozis sur tiu larĝa frunto... Ne estis necese demandi, en kies ĉeesto mi staras, kiam mi klinis min antaŭ tiu, kiu estas la objekto de sindonemo kaj amo, kiajn reĝoj povus envii kaj imperiestroj sopirus vane ! Milda kaj digna voĉo petis min sidiĝi kaj tiam diris : 'Gloro estu al Dio, ke vi alvenis... Vi venis por vidi malliberulon kaj ekziliton. ... Ni deziras nur la bonon de la mondo kaj feliĉon de la nacioj ; tamen oni konsideras Nin instiganto de malpaco kaj ribelo inda je mallibereco kaj ekzilo... Ke ĉiuj nacioj unuiĝu en unu kredo kaj ĉiuj homoj fariĝu kiel fratoj ; ke plifortiĝu la ligoj de amikeco kaj unueco inter la idoj de la homaro ; ke ĉesu la diverseco de la religioj kaj estu neniigitaj la rasaj diferencoj - kia malbono estas en tio ĉi ?... Tamen tiel estos : Tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj pasos for, kaj la 'Plej Granda Paco' venos..."[4]

Verkoj de Bahá'u'lláh[redakti | redakti fonton]

Bahá'u'lláh verkis multajn epistolojn kaj preĝojn.

Verkoj de Bahá'u'lláh jam esperantigitaj:

Aliaj verkoj de Bahá'u'lláh jam tradukitaj el la originalaj lingvoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».

Fotografaĵo de Bahá'u'lláh[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi fotografaĵo de Bahá'u'lláh estas ekzemplero de unu el la du fotitaj kiam Li estis en Adrianopolo, ĉerpita el kontraŭbahaa libro de William Miller. Bahaanoj permesas sin rigardi la fotografaĵon nur en atmosfero de plene deca respekto. Pro tio la fotografaĵo montriĝas ĉi tie ĉe la malsupro, kie bahaanoj povas eviti vidi ĝin. Unu ekzemplero de la fotografaĵoj fotitaj en Adrianopolo vidiĝas ĉe la Bahaa Mondcentro en Ĥajfo, kie dum sia pilgrimado bahaanoj povas rigardi ĝin en konvena maniero [6].