Bahaa Esperanto-Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) estas la oficiala organizaĵo de bahaanoj, kiuj estas Esperantistoj. Ĝi estas fondita je la 19-a de marto 1973 kun la aprobo de la Universala Domo de Justeco.

Bahaa principo de Internacia Help-Lingvo

Bahaanoj per diversaj aktivecoj subtenas kaj antaŭenigas klopodojn por efektivigi la enkondukon de internacia helpa lingvo. Signifan eron de tiuj aktivecoj formas tiuj kadre de la movado por la Lingvo Internacia Esperanto.

Je tiuj agadoj bahaanoj sin bazas sur la eldiroj de la kvar centraj personecoj de la Bahaa Kredo : Báb, Bahá'u'lláh, 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi, kaj krome sur la klarigoj de la nuna gvida institucio, la Universala Domo de Justeco.

Bahá'u'lláh, en Sia "Plej Sankta Libro", skribis:

"Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo ! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. Dio, vere, igas evidenta al vi el kio vi profitos kaj ebligos al vi esti sendependaj de aliaj. Li, vere, estas la Plej Malavara, la Ĉion-Scia, la Ĉion-Konanta. Tio ĉi kaŭzos unuecon, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montriĝos la plej granda ilo por antauenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu!" (Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas, verso 189)

Dum parolado en kunveno de la esperantistoj en Stutgarto, Germanio, je la 5-a de Aprilo 1913 'Abdu'l-Bahá diris :

"La modernaj nacioj havas tre multajn malpacojn kaj konfliktojn inter si, kies kaŭzoj plej ofte devenas de malkompreno pro diverseco de lingvo. El tio naskiĝis la ideo de la internacia lingvo. Tiu ĉi efikus pli forte ol patriotismo aŭ rasa sento. Bahá'u'lláh, kiu aperis en la oriento, deklaris, ke estas necese serĉi unuecan lingvon, por ke tiu ĉi internacia helplingvo fariĝu la plej forta kunligilo inter la diversaj nacioj, forigonte la malkomprenojn inter la popoloj. ... Tial estas la plej bona solvo, fondi unu helplingvon, uzebla por ĉiuj popoloj.

"Kiel bela kaj mirinda estus interkompreniĝo per unu lingvo. Tiam la oriento kaj okcidento povus unuiĝi kaj ni estus kvazaŭ kiel unu nacio.

"Tial ni ĉiuj propagandu Esperanton, por ke devenu granda amikeco inter la homoj. ... Ni devas labori kaj klopodi, ke tiu ĉi lingvo fariĝu parto de la instruado en ĉiuj publikaj lernejoj. Estas absoluta devo de ĉiu nuntempano, ke li akcelu la ellernadon de la ĝenerala helplingvo. Ĉar tiu lingvo estos la rimedo por altigi la signon de l' paco kaj de l' frateco inter ĉiuj." (el: 'Abdu'l-Bahá : « Sameco de la lingvoj kiel rimedo por la unuigo de la homaro » - parolado en kunveno de la esperantistoj en Stuttgart, Germanujo, la 5-an de Aprilo 1913)

Unuaj aperoj de Esperanto en la Bahaa Komunumo

La unua mencio de la Bahaa Kredo en esperanta periodaĵo okazis eble en "Amerika Esperantisto". Troviĝas en n-ro 84, dec. 1911, de "The British Esperantist" artikolo referencanta: "laŭ 'Amerika Esperantisto'. Tiu artikolo prezentas Bahaismon kiel religi(anoj)unuigan movadon kaj redonas leteron de 'Abdu'l-Bahá".

En 1913 kaj 1914 pli ofte aperas artikoloj ligitaj al la vojaĝoj de 'Abdu'l-Bahá tra okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko. Almenaŭ du el Liaj paroladoj antaŭ esperantistaj kunvenoj, tiuj en Edinburgo (je la 7-a de januaro 1913) kaj en Stutgarto (j la 5-a de aprilo 1913), aperis en esperantaj gazetoj. Evidente la Esperanto-movado, kiel ankaŭ aliaj, atentis pri la proklamado de Bahaismo fare de 'Abdu'l-Bahá dum Liaj historiaj vojaĝoj tra la Okcidento, kaj jam tiutempe unuaj bahaanoj aktivis helpe de Esperanto kaj pere de la esperantaj periodaĵoj.

'Abdu'l-Bahá tamen ne nur per Siaj rektaj kontaktoj al esperantistoj atentigis bahaanojn pri la Esperanto-movado kaj ilin kuraĝigis lerni la lingvon kaj kunlabori kun esperantistoj en la Okcidento. Per Siaj kuraĝigoj Li ankaŭ forte subtenis la penetron de Esperanto en Iranon kaj Mezazion, kie ekzemple en la tridekaj jaroj en la bahaa lernejo en Aŝĥabado (Turkmenio), Esperanto estis regula studobjekto. Krome tiuj bahaanoj, kiuj portis la Kredon al Orienta Azio, al Japanio kaj Ĉinio, estis aktivaj esperantistoj kaj ankaŭ tie aktivis ne nur per sed ankaŭ por la lingvo.

La Nova Tago

1925 estas la jaro inaŭguranta la jardekon de la probable ĝis hodiaŭ plej intensa agado de bahaanoj en Esperantio. En la pri-UK-a raporto en ESPERANTO (n-ro 300-301, 8-9, aŭg./sep. 1925) tekstas i.a.: "La du kunvenoj en la baha-Oficejo estis eble plej interesaj el la fakaj, ne nur pro la intereso, kiun elvokis la ideoj mem de Bahaismo, ankaŭ pro la ĝenerala simpatio kaj partopreno de konataj samideanoj..."

Apud la aktivecoj de bahaaj esperantistoj dum kaj ekster la Universalaj Kongresoj, tiutempe klare elstaras la fondo de la gazeto kaj eldonejo "La Nova Tago" en 1925. "La Nova Tago - La Internacia Bahaa Esperanto-Gazeto", tiel ĝia plena titolo, estis fondita fare de bahaanoj, Friedrich Gerstner kaj d-ro Hermann Grossmann, en Hamburgo, Germanio, kaj en ĝia stabo dum la sekvaj jaroj kunlaboris i.a. Martha Root, Lidia Zamenhof, John Esslemont, Auguste Forel (la fama svisa scienculo), Vuk Echtner kaj kiel lingva kontrolanto la plej multan tempon prof. Paul Christaller.

Probable profunde konvinkitaj pri la rekta respondo de Esperanto al la bahaa postulo de internacia helpa lingvo kaj pri ties sekva pluprospero kaj plia disvastiĝo, la fondintoj de tiu unua internacia bahaa gazeto celis ne nur krei interligilon por la rapide disvolviĝanta bahaa mondo, sed ja ankaŭilon por proksimigi la esperantistaron al la Bahaa Kredo. Esence jam tiam bahaa Esperanto-agado estis same dudirekta kiel ĝi restis ĝis hodiaŭ F. Gerstner skribis en la unua n-ro de la 2a jarkolekto: "Ni volas ... 1. konigi al la Esperantistaro la ideojn de la Baha'i-Movado kaj 2. disvastigi la Esperantismon en Baha'i-rondoj".

Dum pluraj jaroj "La Nova Tago" sufiĉe bone prosperis. Sed post kriza jaro - inter marto 1934 kaj marto 1935 neniu numero aperis - la gazeto sukcesis nur dum unu jaro releviĝi antaŭ ol venis la malpermeso en Germanio de Esperanto en 1936 - kaj sekvajare ankaŭ de la Bahaa Kredo - fare de la nazioj.

Post la Dua mondmilito

Post la Dua mondmilito ankaŭ en la bahaa komunumo Esperanto suferis periodon de nur malrapida refortiĝo. Post tia uragano nur jen kaj jen reekfloris vivsignoj. La unua postmilita Universala Kongreso en 1947 en Berno, Svisio, ekzemple ricevis bahaajn salutojn, laŭ kongresa raporto en ESPERANTO, "per telegramoj plejparte en Esperanto, de la Bahaa movado en Kairo, de la Gardanto Shoghi Effendi Rabbáni en Ĥajfo (Israelo), de Rowhani en Tehrano, de Adelajdo, Romo, Nov-Delhio, Nederlandaj Bahaanoj en Amsterdamo, de Stokholmo, Oslo kaj fine de la Britaj kaj Belgaj Bahaanoj" (n-ro 503, p. 129).

Krome ek de marto 1947 la Internacia Bahaa Oficejo en Ĝenevo eldonis regule bultenon, la "Bahaaj Informoj", kiu aperis en entute 14 numeroj ĝis oktobro 1949 kaj estis ĉefe direktita al la nebahaaj esperantistoj por ilin interesigi pri Bahaismo. La ĉesigo de tiu bulteno estas probable ne nur indiko pri relative magraj tiurilataj sukcesoj, sed verŝajne ankaŭ pri tio, ke post la Dua mondmilito la nordamerika bahaa komunumo, kiu estis jam de la komenco de la jarcento kune kun la irana la plej potenca kaj plej grava en la tutmonda bahaanaro, fariĝis ĉiam pli influa - kaj kun ĝi la angla lingvo. Postmilite la emfazo en la bahaa komunumo estis plene metita al kiom eble vasta tutmonda etendiĝo kaj establiĝo. Dum tiuj jardekoj la bahaanaro fariĝis vere tutmonda komunumo kaj tiun disvastigon plejparte efektivigis la nordamerikaj bahaanoj.

Tiuj ja uzis sian anglan lingvon respektive lernis la lingvojn de la landoj, al kiuj ili portis la Kredon. Esperanto probable ankaŭ tial en tiu procezo malgravis, ĉar la landoj celitaj plejparte apartenis al la t.n. Tria Mondo, kien ankaŭ Esperanto dume estis apenaŭ penetrinta.

Tie kaj jene kelkaj bahaaj esperantistoj ja provis vivteni la kontakton inter la movadoj kaj utiligi Esperanton kiel forumon por disvastigi Bahaismon, sed veran reputacion la lingvo regajnis nur en la okdekaj jaroj, kiam evidentiĝis ke ĝi povus funkcii kiel pleje taŭga ilo por trapenetri la "feran kurtenon" kaj tiel atingi tutan mondoparton, kien sola la komunumo ankoraŭ ne estis sukcesinta porti sian torĉon.

En la okdekaj jaroj precipe en Eŭropo bahaanoj sufiĉe amase eklernis Esperanton. Tion aparte spronis letero de la Universala Domo Justeco de la 17-a de septembro 1986, kiu i.a. tekstas: "Ni opinias, ke enkadre de siaj porpacaj klopodoj la bahaanoj de Eŭropo bone farus, se ili pliintensigus sian kunlaboradon kun la Esperanto Movado, kaj ni kuraĝigas la bahaanojn, kiuj emas asisti ĉi-kampe, lerni Esperanton kaj aktive partopreni la aktivecojn de tiu Movado. Kvankam kaj 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi ambaŭ klare diris, ke neniel estas certe, ke Esperanto fine elektiĝos kiel la internacia helpa lingvo de la mondo, 'Abdu'l-Bahá tamen, kiel vi scias, kuraĝigis la amikojn en la Oriento kaj en la Okcidento ĝin lerni kiel praktikan paŝon antaŭen je la proklamado de la koncepto de adopto de internacia helpa lingvo por rompi la barojn al la interkompreniĝo de la popoloj. La adeptoj de Bahá'u'lláh kunlaboras kun multaj diversaj individuoj kaj asocioj je la antaŭenigo de projektoj por ekonomia kaj socia evoluo kaj cele al la establo de monda paco. Tial estus bone se kelkaj el ili, komprenante la gravecon de tio, aktive kunlaborus kun la esperantistoj, kiuj, kiel ili konstatos, dividas multajn de iliaj idealoj".

La rezulto estis sufiĉa entuziasmo kaj sindediĉo de eble centoj da bahaanoj, kiuj dum la sekvaj jaroj efektive sukcesis altiri al la Kredo tutan aron el la orienteŭropaj esperantistoj, tiel ke la bazon de la nunaj tieaj komunumoj signife kunformas esperantistoj. La fenomeno estis tamen iom pajlofajra : baldaŭ jam Esperanto ree perdis signifon ene de la bahaa komunumo, ĉar la baza bahaa literaturo rapide estis tradukita ankaŭ al la orienteŭropaj lingvoj kaj kun la sendependiĝo de la tieaj bahaaj komunumoj en ili ekregis la naciaj lingvoj.

Organizado dum 20aj kaj 30aj jaroj

En la dudekaj kaj tridekaj jaroj estis precipe individuoj kiel Martha Root, Lidia Zamenhof kaj Hermann Grossmann, la fondinto de la bahaa Esperanto-gazeto kaj -eldonejo "La Nova Tago", kiuj organizis la reprezentiĝon de la Bahaa Kredo en la Esperanto-movado. Post la Dua mondmilito mallonge tion klopodis fari la Ĝeneva oficejo de la Bahaa Internacia Komunumo. Sed dum la kvidekaj kaj sesdekaj jaroj daŭris tia agado denove per precipe la engaĝiĝo de individuoj kiel Adelbert Mühlschlegel kaj Roan Orloff-Stone. Por doni pli firman bazon al tiu agado estis nur konsekvence ke fondiĝis komence de sepdekaj jaroj Bahaa Esperanto-Ligo (BEL), kiu tamen radikas en la longtradiciaj rilatoj inter bahaanoj kaj esperantistoj.

Historio de BEL

La Fondiĝo de BEL

Estas indikoj ke la ideo pri fondo de ia asocio de bahaaj esperantistoj leviĝis jam komence de la sesdekaj jaroj kaj precipe antaŭ la 1966-a UK en Budapeŝto. Tiuj ĉi klopodoj estas ligitaj al la persono de Adelbert Mühlschlegel, sed restis sen konkretaj rezultoj. Estis nur post kiam en Brazilo Paŭlo Amorim Cardoso en 1971 estis akceptinta la Kredon, ke per liaj klopodoj, kaj helpe de precipe Roan Orloff-Stone, Usono, la ideo fariĝis projekto, kiu relative rapide jam realiĝis.

Per letero de julio 1971 Cardoso skribis, tiam nome de kaj kiel sekretario de la bahaa Loka Spirita Asembleo de Fortalezo, Brazilo, ke "ni celas fondi Bahaan Internacian Esperanto-Asocion". Li aldonis skizon de statuto, kiu difinis kiel celojn de la fondota asocio eldonadon de bahaa literaturo en Esperanto kaj la disvastigon de la Kredo inter la esperantistoj kaj de la lingvo Esperanto inter la bahaanoj. Aldonita al lia letero estis listo kun sume 18 nomoj de bahaaj esperantistoj en Brazilo (8), Barato (1), Hispanio (1), Irano (1), Portugalio (1) kaj Usono (6). La letero de Cardoso estis supozeble skribita al ĝuste tiuj personoj. Sed estis almetita krome ankoraŭ listo de pliaj 47 adresoj en 13 landoj, preskaŭ la duono el Usono, kompilita de Roan Orloff-Stone. Krome Cardoso komencis verki sub la nomo "Komuna Bahaa Letero" cirkuleron, kiu poste fariĝis la unua organo de la Ligo.

Estis dum la 57-a UK en 1972 en Portlando, (Usono), ke kunvenis la naŭ partoprenantaj bahaanoj kaj decidis submeti peton al la Universala Domo de Justeco, ke ĝi aprobu la fondon de asocio de bahaaj esperantistoj. La Universala Domo de Justeco, post konsulto de la "Mano de la Afero de Dio" Adelbert Mühlschlegel, kiu estis laŭ la Universala Domo de Justeco "entuziasma" pri tiu propono, donis sian aprobon per letero datita per la 19-a de marto 1973 (18.19.129 de la Bahaa Epoko): jen la naskiĝdato de Bahaa Esperanto-Ligo.

Per la 5a n-ro (aprilo 1973) de "Komuna Bahaa Letero" estis diskonigata al la kolektitaj adresoj de bahaanoj-esperantistoj la aprobo de la Universala Domo de Justeco. Ankaŭ jam estis dissenditaj aliĝiloj kaj balotiloj por la elekto de unua estraro.

Tiu elekto sekvis la modelon de la bahaaj spiritaj asembleoj (ĉiu membro voĉdonis por naŭ nomoj el ĉiuj membroj sen kandidatiĝoj). Per aparta letero de la 30-a de julio (kiu tamen portas nur la daton laŭ la Bahaa Kalendaro: 18an de Kalimát 130) estis diskonigita la rezulto de tiu elekto, en kiu voĉdonis 30 personoj : s-ro Paŭlo Amorim Cardoso (Brazilo), s-ino Roan Orloff-Stone (Usono), s-ro Habib Taherzadeh (Israelo, Bahaa Mondcentro), s-ro Adelbert Mühlschlegel (Svisio), s-ro Badiollah Samimy (Irano), s-ro Manuel de Freitas (Portugalio), s-ro S.C. Gupta (Barato), s-ro Chagzin Kim (Koreio), s-ino Leonora Stirling Armstrong (Brazilo). La oficperiodo de la estraro estis fiksita al tri jaroj.

Per n-ro 9 (novembro 1973) de "Komuna Bahaa Letero" estis informite, ke "BEL posedas 73 membrojn el 14 landoj: Argentinio 1, Aŭstrio 1, Brazilo 24, Germanio 1, Hispanio 3, Italio 2, Irano 4, Israelo 1, Kanado 4, Koreio 1, Nederlando 1, Portugalio 2, Svisio 1, Usono 27".

Kaj en la sekva 10a n-ro (januaro 1974) estis anoncita: "Jen la unua estraro de nia jam karega Bahaa Esperanto-Ligo: Kunordiganto: Adelbert Mühlschlegel el Germanio, Vickunordiganto: Habib Taherzadeh el Izraelio, Sekretario: Paulo Amorim Cardoso el Brazilo, Vicsekretariino: Roan U. Orloff Stone el Usono, Kasisto: Manuel Freitas el Portugalio, Vickasisto: Leonora Stirling Armstrong el Brazilo". Krome estis anoncite, ke laŭ pli frua decido ĉiuj tiuj membriĝintaj ĝis la formiĝo de tiu unua estraro aŭtomate fariĝus fondaj membroj de BEL; estis 80 membroj en 17 landoj.

Unuaj aktivecoj

La unuaj aktivecoj de la Ligo estis, apud la kolekto de membroj, la eldono de unuaj simplaj bahaaj materialoj en Esperanto kaj traktado pri la esperantigo de bahaaj terminoj kiel ekz. la 19 monatonomoj de la bahaa kalendaro (aldone al la 15a n-ro de "Komuna Bahaa Letero" de majo 1975 troviĝis kalendaro, laŭ kiu eblis paralele uzi la bahaan kaj la gregorian kalendarojn). Ankaŭ la Ligo submetis al UEA peton fariĝi kunlaboranta faka asocio (kiu efektiviĝis la sekvan jaron dum la UK).

Malgraŭ ĉiaj atingoj la unuaj jaroj por la nova Ligo estis sufiĉe malfacilaj. Precipe pro la disĵetiteco de ne nur la membraro sed ankaŭ la estraranoj la agado limiĝis al tiu de unuopuloj kaj multo koncentriĝis ĉe la sekretario. La unua estis P.A. Cardoso, Brazilo. Apud li plej grava por la disvolviĝo de la Ligo estis Roan Orloff-Stone, Usono, kiu partoprenis ĉiujn UK-ojn inter 1976 kaj 1988. La Ligo tiel povis helpe de tiu ĝia motoro kaj kelkaj kromaj membroj kutime reprezenti Bahaismon ĉe la UK-j.

En 1976 BEL faris provon revivigi "La Nova Tago". Kun la tempindiko "Splendoro 133" (marto 1976) aperis la unua, seppaĝa numero, en kiu klarigatas ke la BEL-anoj en Fortalezo lanĉis ĝin "en sia Nova Fazo" kiel oficialan organon de BEL direktitan ankaŭ al la ĝenerala esperantistaro. Pliaj numeroj tamen ne aperis. Sed daŭris iom ankoraŭ la komence unupaĝa kaj ek de la 12a numero dupaĝa "Komuna Bahaa Letero", de kiu probable aperis entute 20 numeroj. Sekvis ĝin du numeroj de t.n. "Bahaaj Noticoj", kiujn evidente ankaŭ Cardoso redaktis.

Same kiel antaŭe Cardoso, la lin en 1976 sekvanta sekretario, John T. Dale, Usono, signife difinis la trajtojn de la Ligo. Per multaj elanoj li kontribuis ideojn pri la plua evoluado de la Ligo kaj iniciatis kelkajn, ĉefe eldonajn projektojn. Ankaŭ li transprenis la redaktadon de la bulteno de la Ligo, al kiu li donis la nomon "BELmonda Letero" (kiu ĝis hodiaŭ restis krom fariĝinte en 1994 "La BELmonda Letero"), sed konservis la nombradon de ties antaŭintoj, tiel ke la unua numero fariĝis la 23a! Tiu aperis probable (klara indiko mankas) en aprilo 1978, do preskaŭ jaron post la lasta "Komuna Bahaa Letero".

Aperis post tiu unua, kvarpaĝa numero tamen nur ankoraŭ du numeroj, ambaŭ sen tempindiko sed probable en 1979, sub la redaktado de Dale. N-ro 24 estis 16-paĝa kaj n-ro 25 eĉ 60-paĝa. Tiu ĉi lasta inkluzivis tradukojn de novaĵ-artikoloj sciencaj kaj pri la Unuiĝintaj Nacioj, originalajn kaj tradukitajn poemojn kaj prozaĵojn, tradukojn de preĝoj kaj meditaĵoj de Bahá'u'lláh raportojn de diversaj personoj, radio-programan skripton pri la Kredo, artikolon pri la institucio de la Mashriqu'l-Adhkár (pr.: maŝrekol'-askar'; bahaa preĝejo), leterojn al la redaktisto, anoncojn pri novaj eldonaĵoj, kaj ilustraĵojn.

Malfaciloj, aspiroj kaj atingoj

La Ligo daŭre suferis pro la disĵetiteco de la membraro kaj tio ke eĉ la estraranoj la plej multajn anojn tute ne konis persone. En 1979 oni devis ankaŭ ĉesigi kontakton kun la bahaaj esperantistoj en Irano (sur la balotlisto en 1976 estis 16 irananoj), kiuj, post la t.n. "islama revolucio" en tiu jaro, estus endanĝerigitaj per korespondado kun la Okcidento.

Unu el la ĉefaj taskoj, kiujn donis al si John Dale kiel sekretario de BEL "estis korekti la oftegajn miskomprenojn inter la bahaanoj mem pri Esperanto". Li trovis, ke la plej multaj bahaanoj favoris aŭ la anglan kiel estontan mondlingvon aŭ, malgraŭ ke eble favoraj al Esperanto, ne emis ĝin lerni kaj uzi antaŭ ol la Universala Domo de Justeco rekte petus tion. "Por alfronti tiajn miskomprenojn kaj malhelpojn al la laboro de la BELanoj, mi komencis krei diversajn aferojn:

(1) Kompilaĵon de la Bahaaj Skribaĵoj pri Esperanto kaj la lingva problemo…
(2) Kolekti diversajn historiajn bahaajn esperantajn dokumentojn kaj tradukojn en Esperanto de diversaj bahaaj tekstoj...
(3) Krei informfoliojn kaj bazajn dokumentojn en la angla kaj la esperanta lingvoj, kiuj estus helpaj al la disvastigo de BEL inter la bahaanoj kaj esperantistoj".

La reeldono en 1978 de la reviziita, ampleksigita kaj apendicita jam fare de Martha Root iniciatita kaj fare de Lidia Zamenhof plenumita traduko de "Bahá'u'lláh kaj la nova epoko" de John E. Esslemont, la plej grava kaj plej disvastiĝinta enkonduko al Bahaismo, estis certe unu el plej grandaj atingoj de tiu periodo.

Krome estis eldonitaj en 1976 trilingve (portugale, hispane kaj esperante; ĝi ankaŭ aperis en sia angla originalo) la broŝuro "Unueco kaj universala lingvo" verkita de John Dale, en 1977 la broŝuro "Bahaaj Respondoj" kaj en 1981 la "Kaŝitaj Vortoj", unu el la centraj verkoj de Bahá'u'lláh.

En 1979 Dale sendis leteron kun ekzemplero de BELmonda Letero al ĉiuj Naciaj Spiritaj Asembleoj en la mondo por anonci al tiuj la ekziston de BEL kaj komenci kunlaboron kun naciaj grupoj. Dale ankaŭ skribis leteron al la Universala Domo de Justeco petante ke ĝi "konsideru la dumtempan, eksperimentan adopton de Esperanto en iu maniero por pli forte instigi al la Bahaanoj lerni la lingvon".

Similon jam pli frue estis farinta Cardoso. Sed tiuj klopodoj restis senfruktaj. La Universala Domo de Justeco konservis sian politikon ne entrepreni ian oficialan, eĉ se nur "eksperimentan" enkondukon de Esperanto ene de la bahaanaro emfazante, ke kion bahaanoj subtenu estas pli la principo de internacia helpa lingvo ol iun ajn konkretan lingvon – malgraŭ ĉian favoron donitan al Esperanto. Cardoso ŝajne iom post iom seniluziiĝis per la senfrukteco de siaj tiurilataj esperoj kaj kelkajn jarojn poste forlasis la Kredon (la trian estraron de 1980 li tamen servis ankoraŭ kiel prezidanto).

Nova etapo post la UK-oj en Pekino kaj Varsovio

Ek de la dua duono de la okdekaj jaroj, kiam la agadcentra torĉo pli kaj pli transiris de Ameriko al okcidenta Eŭropo, precipe Germanio, la Ligo spertis signifan antaŭenpuŝon. Tion multe helpis, ke tiutempe Esperanto ene de la bahaa komunumo akiris la reputacion de "enirbileto" al la landoj malantaŭ la t.n. "Fera Kurteno", kien la Kredo dum la pasintaj jardekoj ne povis penetri. Tiurilate grave rolis la UK 1986 en Pekino, kiun partoprenis pli ol deko da BELanoj el preskaŭ sammulte da landoj, kaj la jubilea UK 1987 en Varsovio, kiun partoprenis la probable plej multaj bahaanoj iam ĉeestintaj UK-n: ĉirkaŭ kvindek el preskaŭ 20 landoj.

Apud la centra Ligo funkciis - kaj parte funkcias ĝis hodiaŭ - bahaaj Esperanto-komitatoj resp. BEL-sekcioj en Germanio, Usono, Britio kaj Svisio (en 1993 aldoniĝis Bulgario). Post la IJK en Krakovo en 1987 dum kelkaj jaroj la Ligo eĉ povis starigi junularan sekcion JuBEL, kiu sukcesis dum manpleno da sinsekvaj IJK-j certigi partoprenon de kelkaj junaj esperantistoj bahaanoj kaj enigon de bahaaj eroj en la kongresajn programojn.

Kaj BEL povis ankaŭ fine de la okdekaj kaj komence de la naŭdekaj jaroj organizi serion da t.n. BELaj Tagoj, plurtagaj seminarioj en Esperanto pri la Kredo, de kiuj tri okazis en Pollando kaj po unu en Slovakio kaj Bulgario.

En 1992 la pola redaktoro kaj tiama vicprezidanto de UEA Roman Dobrzynski prezentis dum la UK en Vieno la esperantan version de sia filmo pri Bahaismo kaj ĝia mondcentro en Ĥajfo, Israelo, sub la titolo "La ŝafejo de la naŭa Profeto".

Prosperis ankaŭ la eldonado: Aperis la du belaj, multkoloraj broŝuroj "La Vojo al Paco" kaj "La Bahaa Kredo", traduko de la tre grava "La Promeso de Monda Paco" (kio estas "mesaĝo de la Universala Domo de Justeco al la popoloj de la mondo" okaze de la Internacia Jaro de Paco). En 1989 BEL kunrealigis la esperantan eldonon de la konata kompilaĵo de O.P. Ĝai "Unueco en diverseco. La unusola vero en la skriboj de ĉiuj religioj". En 1992 estis krome eldonita mezampleksa kolekto de bahaaj preĝoj kaj en 1994 60-paĝa kompilaĵo el la skriboj de Bahá'u'lláh sub la titolo "Perloj de l'Saĝo".

La "BELmonda Letero" baldaŭ post la ambiciaj provoj de John T. Dale ĝin pli vaste utiligi kaj pluevoluigi ree ŝrumpis al modesta du- ĝis sespaĝa bulteno. Mallonge ĝi havis du diversajn usonajn redaktistinojn antaŭ ol ĝian redaktadon ek de probable n-ro 9 (klara indiko mankas) transprenis la tiutempa sekretariino Roan Orloff-Stone, kiu ĝin redaktis ĝis n-ro 20. Ek de la n-ro "januaro-marto 1987" la "BELmonda Letero » estis redaktata de June K. Fritz, Usono, kaj aperis tre regule kvarfoje jare ampleksante inter kvar kaj, plej ofte, ses tre dense skribitajn paĝojn. Tiel daŭras ankaŭ ek de kiam en 1994 ĝia redaktado transiris al Bernhard Westerhoff, Germanio, kiu komencis indiki numerojn, komencante la nombradon je la unua "BELmonda Letero" eldonita fare de Dale (tiel ke li komencis redaktadon de n-ro 51, vintro 1994-95, 151 BE / 4).

La "BELmonda Letero" daŭre funkcias sole kiel interna informilo entenanta membrarajn informojn, gravajn adresojn, estrarajn komunikojn, novaĵojn pri membraj aktivecoj en unuopaj landoj kaj erojn el la bahaaj skriboj. Ĝin ricevas aŭtomate ĉiuj BEL-membroj kaj ĝi ne aboneblas. Per ĝi BEL sukcesis krei firman bazon de interna informado sed ankoraŭ ne reatingis la staton de la periodo de "La Nova Tago", kiu estis organo, eble eĉ ĉefe, ankaŭ por ekstera informado kaj por propagando de la Kredo.

Aktuale

La membraro de BEL dum la jaroj iom post iom kreskis ĝis super 400, sed post reviziado komence de la naŭdekaj jaroj preskaŭ duoniĝis - por realtiĝi ĝis iom pli ol 300 en 52 landoj. Laŭ la "BELmonda Letero" (n-ro 81, 1/2005), BEL nun havas 410 membroj en 64 landoj. Plej multnombraj la anoj en Bulgario (59), Germanio (56), Usono (45), Rusio (35) kaj Britio (21).

La Ligo dekomence sin financas per libervolaj donacoj de siaj membroj kaj neniam aplikis kotizsistemon. Krome ĝi ricevas foje subtenojn de unuopaj Naciaj Spiritaj Asembleoj aŭ de aliaj bahaaj instancoj.

BEL dum la lastaj jaroj sin koncentris je aktiva partopreno de la UK-j kaj nun en la 61a IJK, foja artikolado en la esperanta gazetaro kaj la eldonado de kelkaj gravaj dokumentoj, ĉu komplete kiel en 1986 "La Promeso de Monda Paco" kaj en 1992 "Bahá'u'lláh" aŭ per resumaj faldfolioj, kiel en 1996 "La prospero de la homaro" kaj "Turnopunkto por ĉiuj nacioj". Ankaŭ BEL foje informas ene de la bahaa komunumo diversmaniere pri la lingvo kaj movado esperanta.

Okaze de la 25-jariĝo de la Ligo aperis fine de 1997 ampleksa broŝuro "Bahaismo kaj Esperanto. Festlibro okaze de la dudekkvinjariĝo de Bahaa Esperanto-Ligo". En tiu bele ilustrita broŝuro BEL retrorigardas la longan historion de la kontakto kaj kunlaboro inter bahaanoj kaj esperantistoj. Post salutvortoj de la prezidantoj de UEA kaj de BEL enkondukas la broŝuron eseo "La movadoj bahaa kaj esperanta - ĉu suspektemaj inter si samideanoj?" de Bernhard Westerhoff. Post tiu du eseoj de Lidia Zamenhof ("Kiel mi ekkredis" kaj "La Vojoj de Dio") testas kiel la plej juna Zamenhof-filino trovis sian spiritan hejmon en Bahaismo. Kelkaj esencaj bahaaj tekstoj pri internacia lingvo kaj pri Esperanto - inter tiuj ankaŭ aktuala bahaa propono al UN enkonduki internacian helpan lingvon - ilustras la bahaan sintenon al la demando. Kaj ampleksa artikolo prilumas la historion de la kontaktoj inter bahaanoj kaj la E-movado, skizas la biografiojn de eminentaj bahaaj esperantistoj kaj dokumentas la disvolviĝon de BEL. Enkonduko en la originoj, evoluo, bazaj instruoj, celoj kaj aktivecoj de la bahaa komunumo kaj superrigardo pri la bahaa literaturo aperinta en Esperanto kompletigas la bele ilustritan, 60-paĝan broŝuron.

Grava aktuala projekto de BEL estas ampleksa kompilaĵo, iniciatita jam fare de John Dale, el la bahaaj skriboj kaj kelkaj kromaj fontoj pri la principo de internacia helpa lingvo kaj la uzo de la araba, la persa, la angla, Esperanto kaj aliaj planlingvoj kiel eblaj internaciaj helplingvoj.

Fontoj

Eksteraj ligiloj