Bahaa Kredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg Por klarigoj pri la transskribado de la vortoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la paĝon Bahaa Ortografio.

Disambig-dark.svg Por kronologio de la Bahaa Kredo, vidu la paĝon Kronologio de la Bahaa Kredo.

Bahaaj kaligrafaĵoj de la "Plej Sankta Nomo" (Yá Bahá'u'l-Abhá)
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».

La Bahaa Kredo (ankaŭ Bahaa ReligioBahaismo) estas religio naskiĝinta en Irano meze de la deknaŭa jarcento. Ĝia Profeto-Fondinto estas Bahá'u'lláh [1817-1892], kies instruojn sekvas la adeptoj de la Bahaa Religio, la bahaanoj.

Laŭ bahaanoj la ĉefcelo de ilia religio estas fondi spiritan fundamenton por nova tutmonda civilizo de paco kaj harmonio, kies efektiviĝon ili antaŭvidas.

Bahaanoj kredas, ke ilia religio malsimilas de aliaj grandaj religiaj tradicioj nur pro ĝia noveco; ke efektive ĝi estas kiel la aliaj religioj ankaŭ parto de unusola kontinue evoluanta religio donita de Dio al la homaro. Ili opinias, ke ilia religio radikas en Islamo same kiel Kristanismo fontas en Judismo, aŭ Budhismo en Hinduismo, kaj ke Bahá'u'lláh plenumas la mesiajn promesojn kaj aliajn spiritajn sopirojn de ĉiuj tiuj diversaj antaŭintaj religioj.

Instruoj[redakti | redakti fonton]

Tri Unuecoj[redakti | redakti fonton]

Bahaa teologio asertas tri unuecojn:

  • la unuecon de Dio
  • la unuecon de Liaj profetoj aŭ mesaĝistoj aŭ, en bahaa terminologio, "manifestiĝoj"
  • la unuecon de la homaro

Ĉi tiuj principoj profunde influas la teologiajn kaj sociajn instruojn de la religio.

Progresa Revelacio[redakti | redakti fonton]

Bahaanoj rigardas religion kiel progrese disvolviĝantan procezon de edukado fare de Dio per Liaj mesaĝistoj al ĉiam-evoluanta homa familio. Bahá'u'lláh estas konsiderata kiel la plej juna kaj pivota, sed ne fina, el la mesaĝistoj de Dio.

Bahaanoj kredas je procezo, kiun ili nomas "progresa revelacio", agnoskante ĉiujn fondintojn de la grandaj mondreligioj, inkluzive de Adamo, Noa, Zaratuŝtro, Kriŝno, Abraham, Moseo, Budho, Jesuo, kaj Mohamedo, kaj ankaŭ la pli junaj Báb kaj Bahá'u'lláh. Bahaanoj interpretas religian historion kiel serion de profetaj epokoj. Ĉiu Profeto aŭ "Manifestiĝo de Dio" alportas iom pli vastan kaj altnivelan revelacion. Bahaanoj kredas, ke tiu ĉi procezo havas nek komencon, nek finon.

La Bahaa Kredo ne estas sinkretisma kombinaĵo de religioj, sed distingita religia tradicio kun pli ol 160 jaroj da sankta historio. Ĝi kredas je la dia fonto de tio revelaciita pere de sinsekvo da antaŭaj profetoj, sed havas proprajn skribaĵaron, instruojn, kaj leĝojn.

Principoj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj 12 "principoj" ofte listiĝas kiel mallonga resumo de la bahaaj instruoj. Ili estas ĉerpitaj el transskriboj de paroladoj faritaj de `Abdu'l-Bahá (vidu sube) dum lia vojaĝado tra Eŭropo kaj Nordameriko (1911-1913). La listo ne estas aŭtoritata kaj kelkaj variaĵoj cirkulas.

La unueco de Dio
La unueco de la religio
La unueco de la homaro
Egaleco de viroj kaj virinoj
Elimino de ĉiaj tipoj de antaŭjuĝoj
Mondpaco
Harmonio de religio kaj scienco
Sendependa esploro de la vero
La bezono je universala deviga edukado
La bezono je universala helplingvo
Obeado al registaro kaj neenvolviĝo en partia politiko
Elimino de ekstremoj de riĉeco kaj povreco

Mistikaj Instruoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ bahaanoj la celo de la homa vivo estas ekkoni Dion, akiri virtojn, evolui spirite, kaj antaŭenporti ĉiam antaŭeniran civilizon.

Persona evoluado de la homo kompreniĝas kvazaŭ organika procezo por akiri virtojn kaj kvalitojn, kiu kontinuas post la fizika morto, kiel la evoluo de feto kontinuas post la naskiĝo. Bahá'u'lláh instruis pri postvivo, en kiu la animo povas senfine progresi tra pli-kaj-pli-altaj spiritaj regnoj. Paradizo kaj Infero kompreniĝas kiel referenco al la proksimeco aŭ al la foreco de individuo rilate al Dio, kaj ne kiel ekskluzivaj aŭ fizikaj lokoj.

Bahaanoj kredas, ke kvankam la vera esenco de Dio estas por ĉiam tute for de la komprenpovo de la homoj, ili povas ekkompreni Dion pere de Liaj nomoj kaj atributoj. Ĉi tiuj kompariĝas al gemoj, kaj inkluzivas diajn kvalitojn kiel kompaton kaj saĝecon. Edukado (aparte de spirita naturo) servas por riveli la diajn gemojn, per kiuj Dio dotis la animojn de la homoj.

Leĝoj[redakti | redakti fonton]

La leĝoj de la Bahaa Kredo fontas ĉefe el la Kitáb-i-Aqdas, (en Esperanta traduko: "Plej Sankta Libro"). La observado de la plejmulto de la bahaaj leĝoj estas afero de konscia submetiĝo flanke de la individuaj kredantoj kaj ne estas iel kontrolata. Kelkajn leĝojn tamen la administraj instancoj de la komunumo, la Spiritaj Asembleoj povas obeatigi iugrade. Aliaj leĝoj ankoraŭ ne estas efektivigitaj ĉar ili estas antaŭviditaj por spirite pli evoluinta socio, kies laŭgrada estiĝo estas antaŭvidata. La leĝoj de la Kitáb-i-Aqdas estas enkondukataj kaj aplikataj iom post iom fare de la Universala Domo de Justeco.

Bahá'u'lláh ne vidis leĝojn kiel leĝisman strukturon, sed kiel nemalhaveblan parton de homa kaj socia spirita progreso kaj parto de la mistika vojo.

"Ne pensu ke Ni rivelis al vi nuran sistemon de leĝoj. Ne, male, Ni malsigelis la elektindan Vinon per la fingroj de forto kaj potenco.
(Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas, v. 5, p. 21) (angle)

Jen kelkaj ekzemploj de leĝoj kaj bazaj religiaj observendaĵoj el la Kitáb-i-Aqdas :

  • Ili recitu devigan preĝon ĉiutage. Bahaanoj povas elekti inter tri tiaj preĝoj reciteblaj en ajna lingvo.
  • Ili legu, recitu kaj meditu matene kaj vespere la Sanktajn Versojn, originalajn aŭ tradukitajn.
  • Plenaĝaj bahaanoj en bona sanstato observu deknaŭ-tagan faston de sunleviĝo ĝis sunsubiro ĉiujare de la 2-a de marto ĝis la 20-a de marto.
  • Se eblas, ili faru pilgrimon al la Sanktaj Lokoj almenaŭ unufoje dum sia vivo.
  • Ili purigu siajn riĉaĵojn per honesta laborado kaj per volonta donaco malavara al la malriĉuloj.
  • Ili sin detenu de murdo, ŝtelado, kalumniado kaj klaĉado, kiuj estas malpermesataj kaj riproĉataj.
  • Ili obeu la leĝojn kaj la registaron de sia lando, kaj ili ne enŝovu sian nazon en politikan vazon.
  • Ili recitu specifan frazon okaze de sia geedziĝa atesto, kaj ĉiuj vivantaj gepatroj devas konsenti pri la geedziĝo de siaj gefiloj.
  • Seksuma rilato estas permesata nur inter edzo kaj edzino.
  • Estas malpermesate al bahaanoj trinki alkoholaĵojn aŭ uzi drogojn, escepte se ili estas san-cele preskribitaj de kompetenta kuracisto.

Bahaa spiriteco ĉefe konsistas el teksta studado, preĝado, meditado, kaj socia agado. Monaĥismo estas malpermesata, kaj bahaanoj provas fonti sian spiritecon en ĉiutaga vivado. Fari utilan laboron, ekzemple, estas ne nur devige, sed ankaŭ rigardate kiel maniero de adorado.

La Interligo[redakti | redakti fonton]

Unu el la ĉefaj instruoj de la Kredo estas unueco, kaj bahaanoj kredas, ke Bahá'u'lláh garantiis la kontinuan unuecon de la Kredo per la atribuo de certaj aŭtoritatoj al certaj institucioj, kiuj estas priskribataj pli detale sube. Tiu ĉi dia garantio de la kontinueco kaj integreco de la bahaa komunumo nomiĝas la "Interligo de Bahá'u'lláh" kaj pretendas distingi la Bahaan Kredon de aliaj kun egale diaj originoj. Bahaanoj kredas, ke Dio protektos ilian Kredon de la sorto de antaŭaj religioj, kiuj per skismoj dividiĝis en sektojn. Ili sekve karakterizas provojn krei dividojn kiel vanajn, abortajn klopodojn. La vico de posteuleco estis ekde la komenco klare difinita, tiel ke tiuj, kiuj provis krei sektojn apenaŭ trovis subtenon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Báb[redakti | redakti fonton]

Maŭzoleo de la Báb en Ĥajfo Israelo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Báb.

Siyyid Mírzá `Alí-Muḥammad naskiĝis en la persa urbo Ŝirazo, je la 20-a de oktobro 1819 (1a de Muḥarram 1235 p.H.). Li estis filo de komercisto kaj mem sin postlerneje okupis kiel komercisto.

En tiu urbo Li proklamis je la 23-a de majo 1844 (5a de Jamádíyu’l-Avval 1260 p.H.), ke Li estas la Báb (باب "Pordego" en la araba), nova profeto de Dio.

Ordonita aperi antaŭ la ŝtat-aŭtoritatoj en Tabrizo kaj en la ĉeesto de la Kronprinco Náṣiri’d-Dín Sháh, la Báb deklaris al ĉiuj ĉeestantoj, ke li estas la Promesito de Islamo: "Mi estas, Mi estas, Mi estas la Promesito! Mi estas Tiu, Kies nomon vi dum mil jaroj alpreĝis, je Kies mencio vi leviĝis, Kies alvenon vi sopiris vidi, kaj rapidigi la horon de Kies Revelacio vi preĝis al Dio." (Nabíl-i-Zarandí, Herooj de la Nova Tagiĝo, ĉapitro 3-a)

Dum la instruoj de la Báb disvastiĝis, la islama registaro vidis la kreskantan movadon kiel minacon de la ŝtatreligio kaj komencis sisteman ekstermadon de la babanoj. Pluraj armeaj kontraŭstaroj okazis inter registaraj kaj babanaj fortoj, el kiuj rezultis ĉirkaŭ 20.000 babanaj martiroj. La Báb mem estis enprizonigita en la fortikaĵoj de Máh-kú (1847-1848) kaj Chihríq (1848-1850) kaj fine ekzekutita de pafistaro en Tabrizo je la tagmezo de la 9-a de julio 1850 (28-a de Sha'bán 1266 p.H.). Li estis tridekjaraĝa kaj en la sepa jaro de Sia misio.

Lia tombejo, nome la Maŭzoleo de la Báb, situas sur la deklivo de Monto Karmel en Ĥajfo, Israelo, kaj estas grava pilgrimcelo por bahaanoj. Vespere de la pafmortigo kontraŭ la Báb en la kazerno de Tabrizo, Liaj fizikaj restaĵoj estis ĵetitaj en fosaĵon ekster la urbo, de kie babanoj ŝtelume forportis ilin dum la tria nokto sekvanta. Poste tiuj sanktaj relikvoj restis pie kaŝataj en diversaj lokoj sinsekvaj, ĝis kiam oni sekrete alportis ilin de Irano al la Sankta Lando, je la 31-a de januaro 1899. Fine `Abdu'l-Bahá entombigis ilin je la 21-a de marto 1909 en la maŭzoleo tiucele konstruita ĉe loko specife montrita de Bahá’u’lláh mem en 1891.

Kvankam la Baba Kredo havas siajn proprajn skribaĵojn kaj religiajn instruojn, bahaanoj kredas, ke ĝia daŭro estis laŭ destino tre mallonga. La skribaĵoj de la Báb antaŭvidas koncepton de "Tiu, Kiun Dio manifestos" (man yuẓhiruhu'lláh, arabe : من یظهر الله‎ ​, perse : مظهر کلّیه الهی‎ ​), tiun promesitan en la skribaĵoj de ĉiuj grandaj mondreligioj. Bahaanoj konsideras la Baban Kredon kiel novan religion sendependan sed ankaŭ kiel antaŭinton de la Bahaa Kredo. Ili kredas, ke la celo de la Baba Kredo plenumiĝis en Bahá’u’lláh, kiam Li deklaris en 1863 Sian pretendon esti tiu Mesio anoncita de la Báb.

Bahá’u’lláh[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bahá'u'lláh.

Mírzá Ḥusayn `Alí Núrí naskiĝis en Tehrano, la ĉefurbo de Persujo, je la 12-a de novembro 1817 (2-a de Muḥarram 1233 p.H.). Li estis la filo de persa nobelo kaj unu el la fruaj sekvantoj de la Báb. Li poste alprenis la titolon Bahá’u’lláh (بهاءالله), kiu signifas en la araba lingvo "splendoro, gloro, lumo de Dio". Je aŭgusto 1852 Li estis arestita kaj enprizonigita dum kvar monatoj en la subtera karceraĉo Síyáh-Chál (perse سیاه چال‎ ​ "nigra truo") de Tehrano, dum periodo de severa persekutado post atenco kontraŭ la Ŝaho farita de kelkaj babanoj. Li pretendis, ke dum tiu enkarcerigo Li ricevis la unuajn sciigojn, ke Li estis Tiu antaŭvidita de la Báb kaj havis dian mision, kiun Li anoncos post pluraj jaroj unue private en aprilo 1863 kaj poste publike ekde marto 1866.

Nelonge poste, Li estis ekzilita de Irano al Bagdado (1853-1863) en la Otomana imperio, poste al Konstantinopolo (1863, nuna Istanbulo), poste al Adrianopolo (1863-1868, nuna Edirne en la eŭropa parto de Turkio). Dum Li estis en Adrianopolo, Li skribis leterojn al kelkaj gravaj regantoj religiaj kaj politikaj tra la mondo, inkluzive de Sultano 'Abdu'l-Azíz, deklarante Sin misiita kiel Mesaĝisto de Dio. Rezulte Bahá’u’lláh estis forsendita ĝis Sia morto al la otomana punkolonio palestina de Akko (1868-1892, en hodiaŭa Israelo).

Jen la mapo de Lia ekzilo de Tehrano al Akko tra la Mez-Oriento. Je la fino de Lia vivo la strikta kaj malmilda enprizonigado iom post iom malseveriĝis kaj Li ricevis permeson loĝi en domo apud Akko, kvankam Li oficiale restis plu malliberulo de tiu urbo. Tie Li forpasis je la 29-a de majo 1892 (2-a de Dhi’l-Qa’dih 1309 p.H.). Bahaanoj rigardas Lian finan restadejon, la Domegon de Bahjí, kiel la kiblon al kiu ili turnas sin ĉiutage por preĝi.

Dum Sia vivo Bahá’u’lláh verkis respektive revelaciis grandan skribaĵaron. La Kitáb-i-Aqdas (la "Plej Sankta Libro") kaj la Kitáb-i-Íqán (la "Libro de Certeco) estas konsiderataj kiel la ĉefaj teologiaj verkoj bahaaj, kaj la Kaŝitaj Vortoj (Kalimát-i-Maknúnih) kaj la Sep Valoj (Haft-Vádí) kiel ĉefaj mistikaj verkoj.

`Abdu'l-Bahá[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo `Abdu'l-Bahá.

`Abdu’l-Bahá (arabe: عبد البهاء, "Servanto de Bahá'") estis la plej aĝa filo de Bahá'u'lláh kaj naskiĝis oficiale kiel `Abbás Effendi (perse: عباس افندی). Lia patrino Ásiyih Khánum (1820-1886), poste kaj pli vaste konata per sia titolo Navváb, naskis lin en Tehrano je la 23-a de majo 1844 (5a de Jamádíyu’l-Avval 1260 p.H.), dum la sama nokto en kiu la Báb deklaris Sian mision.

Lia patro nomumis lin en Sia testamento kiel la solan aŭtoritatan interpretanton de Siaj skribaĵoj, kaj li estis konata inter bahaanoj kiel la "Centro de la Interligo", la "Interpretanto de la Sanktaj Skriboj", la "Mistero de Dio", aŭ simple kiel la "Mastro", ĉar lin Bahá'u'lláh Mem nomis tiel. Bahaanoj rigardas lin kiel la perfektan ekzemplon de vera bahaano.

`Abdu'l-Bahá partoprenis la ekzilan vivon de sia patro ek de Bagdado ĝis Ĥajfo. Tiu lia stato daŭris en tute 56 jarojn, ĝis kiam la revolucio de la Junaj Turkoj liberigis lin en 1908.

Poste li vojaĝis tra Eŭropo kaj Nord-Ameriko de 1911 ĝis 1913 por diskonatigi kaj klarigi la principojn de la Bahaa Kredo. Fine li revenis al Ĥajfo kaj daŭrigis sian instruadon, klarigadon kaj gvidadon al individuoj kaj al la ĝermantaj komunumoj bahaaj.

Dum la unua mondmilito li estis tre okupata per prizorgado de la esencaj kaj spiritaj bezonoj de la homoj ĉirkaŭ li. Li persone organizis vastajn agrikulturajn laborojn apud Tiberiado, tiamaniere sekurigante grandan provizon da tritiko por ĉiuj - kaj bahaanoj kaj aliaj -, kiuj suferis malsaton. Post la milito `Abdu’l-Bahá estis ordenita kiel "Kavaliro de la Brita Imperio" pro liaj nekompareblaj meritoj dum la milito. En la 28-a de novembro 1921 (27a de Rabí-ul-Avval 1340 p.H). `Abdu’l-Bahá forpasis. La sekvantan matenon okazis la entombigo en unu el la ĉambroj de la Maŭzoleo de la Báb.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Bahaanoj nomas la periodon ekde la deklaro de la Báb en 1844 en Ŝirazo ĝis la forpaso de `Abdu'l-Bahá en 1921 la Heroan aŭ Apostolan Epokon de la Kredo. Ĉi tiu estis la epoko dum kiu ĝiaj fondintoj vivis, ĝiaj martiroj mortis, kaj ĝiaj fundamentoj establiĝis en multaj landoj tra la mondo.

Post la forpaso de `Abdu'l-Bahá, la Kredo eniris la Formigan aŭ Feran Epokon, kiun karakterizas ĝiaj leviĝantaj administraj institucioj, tutmonda disvastiĝo. Estonte tiu epoko transiros al Ora Epoko, la realiĝo de la bahaa diepoko.

Bahaa Administrado[redakti | redakti fonton]

Shoghi Effendi Rabbání en 1957

La Volo kaj testamento de `Abdu'l-Bahá estas la ĉarto de la bahaa administra ordo. En tiu ĉi dokumento `Abdu'l-Bahá establis la instituciojn de la nomumita Gardanteco kaj la balote elektita Universala Domo de Justeco. En tiu sama dokumento, li nomumis sian plej aĝan nepon, Shoghi Effendi (1897-1957), kiel la unuan Gardanton de la Bahaa Kredo (Valí Amr'ulláh).

Kiel eksplikite en la Volo kaj testamento de `Abdu'l-Bahá, la oficoj kaj funkcioj de la institucioj de la Gardanto kaj la Universala Domo de Justeco estas komplementaj : la funkcio de la Gardanto estas interpretado, kaj la funkcio de la Universala Domo de Justeco estas leĝdona. Neniu povas surpreni la oficon de la alia. Ĉi tiuj du institucioj reprezentas la plej altan nivelon de la du branĉoj de administrado : la nomumita kaj la balote elektita. Sub ĉi tiuj estas la lokaj, naciaj, kaj internaciaj oficoj de asembleoj kaj la individuoj, kiuj responsas pri la administrado, protektado, kaj disvastigado de la Kredo.

Dum sia gardanta ofico Shoghi Effendi tradukis multajn el la plej gravaj sanktaj skribaĵoj de la Kredo, pluevoluigis la Bahaan Mondcentron, amase korespondis kun komunumoj kaj individuoj tra la mondo, kaj establis la administran strukturon de la Kredo, pretigante la komunumon por la elekto de la Universala Domo de Justeco.

Pro la subita kaj neantaŭvidita forpaso de Shoghi Effendi en 1957, la Kredo estis portempe gvidata de la Manoj de la Afero de Dio, ĝis kiam la bahaanoj elektis je la 21-a de aprilo 1963 (1a tago de la Festo de Riḍván 121 BE, koincide kun la centjariĝo de la Deklaro de Bahá'u'lláh en Bagdado) la Universalan Domon de Justeco, kiu baldaŭ poste leĝe dekretis, ke pro la unika situacio kaj la provizaĵoj de la Volo kaj testamento de `Abdu'l-Bahá estis neeble nomumi alian Gardanton. Ne plu estos vivantaj Gardantoj sed ĉiam validos la aŭtoritato de la Gardanto fiksita en la skribaĵoj de Shoghi Effendi. La Universala Domo de Justeco hodiaŭ restas la plej supera gvidanta institucio de la Bahaa Kredo; ĝiaj naŭ membroj elektiĝas ĉiun kvinan jaron.

Aktuale[redakti | redakti fonton]

La bahaaj skriboj aludas al estonteco, kiam la plejparto de la homaro akceptos la revelacion de Bahá'u'lláh. Survoje tien la Universala Domo de Justeco periode anoncas subcelojn kiel plurjarajn planojn. La unua grandanombra kreskado de la bahaa komunumo okazis en Afriko dum la tempo de Shoghi Effendi, kaj sekvaj jardekoj spertis sporadajn similajn kreskadojn de la nombro de bahaanoj en diversaj mondpartoj. La kvin-jara plano (2001-2006) fokusiĝas je evoluigo de institucioj kaj kreado de manieroj "subteni grandskalan disvastiĝon kaj kunsolidigon" (Riḍván 158). Ekde 2001, bahaanoj tra la mondo specife fokusiĝas je la establado de infanklasoj, preĝkunvenoj kaj studcirkloj por la sistema studado de la Kredo. La plej populara studprogramo estas tiu de la Instituto Rúḥí, studkursaro originale verkita por uzado en Kolombio, kiu jam estas larĝskale uzata. En decembro 2005 al tiuj tri "kernaktivecoj" aldoniĝis kvara, nome klasoj por "pli junaj junuloj" (12-14jaraĝaj), kiuj celas akompani la junulojn en la ofte kriza periodo de sia vivo en kiu ili transiras de infaneco al junuleco kaj ektrovas sian rolon en la socio.

De 2006 ĝis 2021, sinsekvos tri kvin-jaraj planoj, kiuj kulminos je la centa datreveno de la forpaso de `Abdu'l-Bahá, kaj la kompletiĝo de la unua jarcento de la Formiga Epoko de la Bahaa Kredo.

Persekutado[redakti | redakti fonton]

La domo de la Báb en Ŝirazo, Irano, unu el la plej sanktaj lokoj en la bahaa mondo, estas detruita de revoluciaj gardistoj en 1979. Ĝin poste neniigis la registaro.

Bahaanoj ankoraŭ frontas persekutadon en islamisme regataj landoj, aparte en Irano, kie pli ol 200 kredantoj estis ekzekutitaj inter 1978 kaj 1998. Ekde la irana revolucio islama en 1979, ofte la hejmoj de iranaj bahaanoj estas prirabitaj. Estas oficiale malpermesate al ili pluedukiĝi post la abituro aŭ enposteniĝi en registaraj oficoj. Kelkcentoj da ili estas enprizonigitaj pro siaj religiaj kredoj, plej ĝuste pro partoprenado en bahaaj studrondoj. Bahaaj tombejoj estas frakasitaj, kaj bahaaj posedaĵoj estas forprenitaj kaj foje detruitaj, inkluzive de la domo de Mírzá Buzurg, la patro de Bahá’u’lláh. La domo de la Báb en Ŝirazo, unu el tri lokoj al kiuj bahaanoj pilgrimas, estis dufoje detruita. [1]

Bahaana Vivado[redakti | redakti fonton]

Ador-lokoj[redakti | redakti fonton]

La plejmulto de bahaaj kunvenoj okazas en la hejmoj de individuoj, en lokaj bahaaj centroj nomitaj Hazirat'ul-Quds ("sankta hejmo" aŭ pli poezie "ŝafejo de Dio"), aŭ en luitaj lokoj. Aktuale estas sep bahaaj Domoj de Adorado tutmonde, kaj oka baldaŭ konstruota. Bahaaj skribaĵoj referencas al institucio, la t.n. Mashriqu'l-Adhkár (Tagiĝejo de la laŭdoj al Dio), kiu antaŭvidas ĉirkaŭ centra templo, la adorejo, aron da klerigaj kaj sociutilaj institucioj kiel hospitalon, universitaton, ktp.

Pri tio vidu klarigojn en la lingvoj franca [2] kaj angla [3]

Kalendaro[redakti | redakti fonton]

La bahaan kalendaron inaŭguris la Báb. La jaro konsistas el 19 monatoj 19-tagaj, kaj kvar intermetitaj tagoj (kvin dum superjaroj) por fari plenan sunjaron.

La bahaa novjaro (nomata Naw-Rúz t.e. la "Nova Tago" en la persa lingvo) okazas je la printempa ekvinokso, kutime la 21-an de marto, je la fino de la fastmonato. Je la komenco de ĉiu monato bahaaj komunumoj havas kunvenon nomitan la Festo de la Dek-naŭa Tago por kune adori, interkonsiliĝi, kaj societumi.

Bahaanoj observas naŭ sanktajn tagojn tra la jaro, dum kiuj ili devus sin deteni de laboro. Tiuj ĉi tagoj estas memore al gravaj datrevenoj en la historio de la Kredo.

Socia envolviĝo[redakti | redakti fonton]

Bahaanoj aktive laboras por socia justeco kaj spiriteco rigardante kiel agadnormon la koncepton de homara unueco. Bahaanoj ankaŭ pli envolviĝadas en projektoj de socia kaj ekonomia evoluigo tra la mondo [4].

Bahá'u'lláh proklamis la bezonon de monda registaro en tiu ĉi epoko de la tuthomara integriĝo. Pro tio ĉi la bahaa komunumo subtenas la Unuiĝintajn Naciojn jam ekde ĝia fondiĝo. La Bahaa Internacia Komunumo, agentejo sub la direkto de la Universala Domo de Justeco en Ĥajfo, havas konsultan statuson kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la UN (ECOSOC), la Geknaba Fonduso de la UN (UNICEF), la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), la Evoluigo Fonduso de la UN por Virinoj (UNIFEM), kaj la Programo de la UN por la Medio (UNEP). La Bahaa Kredo entreprenas kunagadajn evoluig-programojn kun diversaj agentejoj de la UN. (Vidu ĉi tiun artikolon por pli da informo pri la rilato inter la Bahaa Internacia Komunumo kaj la UN.)

"La Ĉionscia Kuracisto metis Sian fingron sur la pulson de la homaro. Li perceptas la malsanon kaj preskribas, laŭ Sia senerara saĝo, la rimedon. Ĉiu epoko havas sian propran problemon, kaj ĉiu animo sian apartan sopiron. La rimedo, kiun la mondo bezonas en siaj nuntempaj afliktiĝoj neniel povas esti la sama kiel tiu, kiun sekva epoko bezonos. Estu atente koncernataj pri la bezonoj de la epoko en kiu vi vivas kaj fokusu viajn debatojn je ĝiaj postuloj kaj bezonoj."
(Bahá'u'lláh, Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 212)

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

Precizaj statistikoj ne haveblas pro la baza logistika malfacileco kalkuli membrojn de negranda religio, kiuj estas disvastiĝintaj tra praktike la tuta mondo (inkluzive de kelkaj landoj, en kiuj ĝia ekzisto estas nerekonita). Kvankam membrolistoj estas tenataj, ĉi tiuj povas doni nur proksimuman kalkulon. Bahaaj fontoj indikas, ke la Kredo havas pli ol kvin milionojn da kredantoj, kvankam la administrado ne havas oficialan kalkulon. Nebahaanaj fontoj (enciklopedioj k.s.) taksas, ke estas iom inter du kaj ok milionoj da bahaanoj tra la mondo, plejparte taksante inter 5 kaj 7,5 milionoj. ([5]).

Depost sia origino en Irano kaj la Otomana imperio, la Bahaa Kredo ekhavis multe da okcidentulaj kredantoj jam antaŭ la unua mondmilito. Post kvindek jaroj, multe da Tria-Mondanoj komencis bahaaniĝi, rezulte de bahaa pionirado. La plejmulto da fontoj konsentas, ke Afriko, Barato, Oceanio, kaj Sudameriko nun superas Okcident-Azion kaj okcidentajn landojn, kiam temas pri bahaana reprezentado.

Konata en Barato kiel la "Lotus-Templo", la bahaa domo de adorado allogas averaĝe 3,5 milionojn da vizitantoj ĉiujare.

Laŭ The World Almanac and Book of Facts 2004:

La plejmulto de bahaanoj loĝas en Azio (3,6 milionoj), Afriko (1,8 milionoj), kaj Latin-Ameriko (900.000). La plej granda bahaa komunumo en la mondo estas en Barato, kun pli ol 2,2 milionoj da bahaanoj. Sekvas Irano kun 350.000, kaj Usono kun 150.000. Krom tiuj ĉi regnoj, nombroj ege varias. Aktuale, neniu regno havas bahaan plimulton. Gujano havas la plej grandan procenton da bahaanoj (7%).

The Britannica Book of the Year (1992–nun) donas la jenon:

  • La Bahaa Kredo estas la dua plej-disvastiĝinta el la sendependaj mondreligioj laŭ nombro de regnoj, en kiuj loĝas ĝiaj religianoj.
  • Ĝi establiĝis en 247 regnoj kaj teritorioj tra la mondo.
  • Ĝiaj anoj venas de pli ol 2.100 etnaj, rasaj, kaj tribaj grupoj.
  • Ĝi havas proksimume sep milionojn da anoj [6] tutmonde [2005].
  • Bahaaj skribaĵoj jam estas tradukitaj en pli ol 800 lingvojn.

La bahaa komunumo ĝenerale tre fieras pri sia mult-etna karaktero, kaj kredas, ke la Bahaa Kredo estas unike destinita kreski nombre kaj influe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bahá'u'lláh, (Shoghi Effendi Tr.) (1983). Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA. ISBN 978-1-931847-22-3. Interrete legebla ĉi tie. Angle.
  • Bahá'u'lláh (1992). The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA. ISBN 0-85398-999-0.
  • Britannica (Eds.) (1992). Britannica Book of the Year, Encyclopaedia Britannica, Inc. Chicago.
  • Kompilaĵo de la tekstoj de Bahá'u'lláh, Abdu'l-Bahá, Shoghi Effendi kaj de la Universala Domo de Justeco farita de S-ro Sen McGlinn en la angla lingvo pri la intitucio de Mashriqu'l-Adhkár. [7]
  • Nabíl-i-Zarandí, (Shoghi Effendi Tr.) (1999). Dawn-Breakers, The: Nabil's Narrative of the Early Days of the Baha'i Revelation, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA. ISBN 0-87743-010-1.
  • World Almanac (2003). The World Almanac and Book of Facts 2004. ISBN 0-88687-910-8.

Oficialaj retpaĝoj de la Bahaa Internacia Komunumo[redakti | redakti fonton]

Aliaj bahaaj retpaĝoj[redakti | redakti fonton]


Noto: Ĉiuj Esperanto-tradukoj de citaĵoj kaj tekstoj ĉi tie donitaj estas provizoraj.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.