Bahaa ortografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bahaa Ortografio)

Bahaa ortografio estas norma sistemo por la transskribado de la vortoj persaj kaj arabaj per okcidentaj literoj uzata de la Bahaa Kredo. Ĝi enhavas kelkajn literojn subpunktitajn, substrekitajn aŭ kun supersignoj por pli preciza transskribado de la originalo araba.

Ekzistas aliaj sistemoj de transskribado pli vaste uzataj, interalie:

Deveno de la normo[redakti | redakti fonton]

Bahaanoj uzas norman sistemon transprenitan de Shoghi Effendi, kiu iniciatis ĝin en letero al la bahaanoj de Usono je la 12-a de marto 1923. Ĝi baziĝas sur sistemo adoptita dum la Deka Internacia Kongreso de la Orientalistoj (Tenth International Congress of Orientalists, en Ĝenevo je septembro 1894). Shoghi Effendi modifis kelkajn detalojn, kiel la uzadon de digramoj anstataŭ konsonantoj kun supersignoj (ekz. sh anstataŭ š), aŭ kiel la asimiladon de la sun-literoj rilate al la difina artikolo al- (arabe: ال) kaj ĝia prononco (ekz. ar-Raḥím, aṣ-Ṣádiq, anstataŭ al-Raḥím, al-Ṣádiq).

La normo[redakti | redakti fonton]

Araba litero Araba nomo Transskribado Valoro en IFA Esperanto
proksimumo
alif á, a /aː/; kaj aliaj (Arabe) a
b [b] b
t /t/ t
thá th /θ/ (Arabe); [s] (Perse) t / s
jím j /ʤ/ ĝ
ḥá /ħ/ (Arabe); [h] (Perse) h
khá kh /x/ ĥ
dál d /d/ d
dhál dh /ð/ (Arabe); [z] (Perse) d / z
r /r/ r
záy z [z] z
sín s [s] s
shín sh [ʃ] ŝ
ṣád /sˁ/ (Arabe); [s] (Perse) s
ḍád /dˁ/ (Arabe); [z] (Perse) d
ṭá /tˁ/ (Arabe); [t] (Perse) t
ẓá /ðˁ/ (Arabe); [z] (Perse) z
ʻayn ʻ /ʕ/ (Arabe); [ʔ] (Perse)
ghayn gh /ɣ/ (Arabe); [ɣ]~[ɢ] (Perse) g
f [f] f
qáf q /q/ (Arabe); [ɢ]~[ɣ] (Perse) k / g
káf k [k] k
lám l [l] l
mím m [m] m
nún n [n] n
h [h] h
wáw ú, w, v /uː/; [w] (Arabe); [v] (Perse) u, ŭ, v
í, y /iː/, [j] i, j

Literoj nur en la persa, ne en la araba alfabeto:

Persa litero Persa nomo Transskribado Valoro en IFA Esperanto
proksimumo
پ pih p /p/ p
chih ch [t̠ʃ] ĉ
ژ zhih zh [ʒ] ĵ
گ gáf g [g] g

Modifitaj literoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj sekvantaj estas fakte ne veraj literoj, sed pli ĝuste fonemaj diakritaĵoj aŭ diversaj formoj ortografiaj de literoj. (Nur Arabe)

Araba litero Araba nomo Transskribado Valoro Esperanto
proksimumo
ء hamza ʼ /ʔ/
alif madda á /ʔa/ a
tá marbúṭa h aŭ t /a, at/ a, at
alif maqṣúra á /a:/ a

La ĝustaj formoj uzitaj en la skribaĵoj de la Bahaa Kredo rilate al ĝi kaj al ĝiaj elstaraj figuroj estas Baháʼí, Báb, Baháʼu'lláh, kaj ʻAbdu'l-Bahá.

Pro tipografiaj limigoj, la formoj "Bahai", "Bab", kaj "Bahaullah" estas ofte uzataj kiel kutima literumado kaj ili estas konvenaj por iuj komputilaj uzoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]