Bahamoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flago de la Bahamoj.

La Bahamoj estas insularo kaj ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, do situas en la Kariba Maro, norde de la insularo Grandaj Antiloj. La ŝtato konsistas el 700 insuloj, inter kiuj nur 300 estas loĝataj.

  • Landkodo: BS.
  • E-nomo: [a] Bahamaj Insuloj, Bahama Insularo; [o] Komunumo de Bahamaj Insuloj.
  • Nacia nomo: [o] Commonwealth of Bahamas.
  • Areo: 13.900 kv.km.
  • Politika sistemo: konstitucia monarĥio.
  • Ŝtatestro: Brita reĝino.
  • Ĉefurbo: Nasaŭo (171 mil).
  • Loĝantaro: 283 mil (1996).
  • Ŝtatlingvo: angla.
  • Ekonomio: plejparto de la loĝantoj estas okupitaj en turisma industrio.
  • Pokapa GNP: 11.940 $.
  • Valuto: bahama dolaro.
  • Historio: sendependa ŝtato kaj membro de la Brita Komunumo de 1973.

Biogeografie la insularo apartenas al la kariba ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Ekstera politiko

La Bahamoj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la Bahama registaro greke paĝoj de la Bahama Ministerio pri Turismo greke La Bahama konstitucio greke paĝoj de la turisma oficejo de la Bahamoj en Britio

Ŝablono:LigoElstara