Bahavalpur
Bahavalpur (urdue: بہاولپور) estas metropolo kaj universitata urbo de Pakistano, en provinco Panĝabo (Pakistano). Ĝi iam estis ĉefurbo de princlando kaj estis hejmo de diversaj reĝoj aŭ regnestroj.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- loĝantaro: 798.509 (2010)
- horzono: UTC+ 5 (somere UTC + 6
- poŝtkodo: 63100
- telefonkodo:
- Supermara alteco: 461 m
- 29°23′44″N 71°41′01″O / 29.39556°N, 71.68361°OKoordinatoj: 29°23′44″N 71°41′01″O / 29.39556°N, 71.68361°O
Geografio[redakti]
Bahavalpur situas en orienta parto de la lando sur ebenaĵo laŭ flankorivero de Induso. Multano troviĝas 90, Fajsalabad 270, Lahore 420, Islamabado 700 km-ojn.
Historio[redakti]
Bahavalpur fondiĝis en 1748 tiam apartenanta al sendependa regno.
Klimato[redakti]
Bahavalpur havas varman kaj sekan klimaton. La temperaturo somere estas preskaŭ 50 'C-ojn (averaĝe 33 'C), vintre tio estas averaĝe 18 'C. Jare pluvas po 250 mm.
Ekonomio[redakti]
Bahavalpur estas agrikultura kaj industria grandurbo. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kotonojn, tritikojn, sunflorojn sukerkanojn, citrusojn kaj similajn. La industrio produktas teksaĵojn, silkojn, tapiŝojn, ceramikaĵojn, ŝuojn, sapojn kaj nutraĵojn.
Trafiko[redakti]
Bahavalpur havas gravan fervojan ponton kaj flughavenon. En la urbo precipe rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Multe da aŭtobusoj trafikas al la proksimaj urboj.
Vidindaĵoj[redakti]
- bestoĝardeno
- aro da palacoj
- Nacia parko (proksime)
- urba pordego nomita Farid
- muzeo
- biblioteko
- maŭzoleoj